Materialoj:
Fishkapoj -- 2
Giromitro -- 50 g.
Vintra bambushoso -- 50 g.
Tohuo -- 100 g.
Preparado:
Fritu
la fishkapojn en kaserolo kaj enmetu iom da misoo, dishakitajn shenoprazon,
zingibron kaj ajlon kaj fine akvon. Kuiru ghis boligho de la akvo.
Forigu la fechon. Metu en la kaserolon giromitron, vintran bambushoson,
tohuon, sojon, salon, mononatrian glutamaton, pipron kaj spicvinon.
Post kuirigho de la fishkapoj, metu en la kaserolon gelatan lamenon
el amelo. Post boligho de la supo, vershu en la kaserolon amelon
miksitan kun akvo kaj post tio enmetu iom da ajlaj strioj. Jen la
plado estas preta.
|