Unua-pagho >> Kuirarto>> Kuiri chine

 

 

 

 


Ghjauzi-oj -- tradicia china manghajho

    En Chinio, precipe en ghia norda parto, oni kutime manghas ghjauzi-ojn en vintro. En la Printempa Festo oni prenas ghjauzi-ojn de la unua ghis la kvina de la unua monato lau la china luna kalendaro.

    Prepari ghjauzi-ojn estas malfacile kaj interese. La chinoj plejparte lernas fari ghjauzi-ojn de la infaneco. Por tio ili ne bezonas specialan lernadon. Kiam plenkreskuloj faras tion, la infanoj kun scivolemo imitas ilian faradon kaj ellernas tion kiel en amuzado.

    Oni faras ghjauzi-ojn en kvin pashoj, t.e. fari paston, fari eksterajhon de ghjauzi-o, prepari farchon, farchi platigitajn pastbulojn kaj kuiri ilin en bolanta akvo.

Fari paston

    I. Metu 500 gramojn da faruno en vazon, iomete da salo en 200 gramojn da akvo (varmeta akvo, se vintre) kaj malrapide vershu la akvon en la farunon.

    II. Vershante la akvon en la farunon, kirlu ghin per manghbastonetoj ghis pastigho de la faruno.

    III. Knedu la farunon ghis ghia elastigho.

    IV. Kovru la paston per malseka tuko por 30 minutoj.

Preparo de eksterajho de ghjauzi-o

     I. Faru la preparitan paston bastonforma.

    II. Dividu la paston en ch. 60 pecojn kaj metu ilin sur tabulon.

    III. Vershu sekan farunon sur la pastajn pecojn kaj premu ilin per manplato.

    IV. Faru per bastono la platigitajn pecojn rondaj eksterajhoj dikaj meze kaj maldikaj rande.

Preparo de farcho

    I. Lavu la legomojn kaj pretigu la bezonatajn viandon, sojon, salon, zingibran pulvoron kaj buljonon el osto.

    II. Brogu la lavitajn legomojn kaj dishaku ilin.

    III. Dishaku la viandon kaj miksu ghin kun la buljono (200 gramoj da buljono por 500 gramoj da dishakita viando) kaj kirlu ilin per manghbastonetoj chiam en sama direkto, por ke la preparitaj legomoj bone miksighu kun la dishakita viando.

Farchado

    I. Tenu la preparitan platigitan pastbulon en la maldekstra mano kaj kurbigu la fingrojn, por ke ghi estu konkava, kaj per la dekstra mano metu la preparitan farchon en ghian mezon.

    II. Faldu la platigitan pastbulon kun farcho kaj faru la randon kunigita.

    III. Per la dikfingroj kaj montrofingroj premu la randon de ghjauzi-o, por ke ghi estu lunforma.

Kuirado

    I. Boligu akvon en kaserolo.

    II. Jhetu la ghjauzi-ojn en la akvon unu post alia.

    III. Senhalte pushu la ghjauzi-ojn per cherpilo, por ke ili ne adheru al la fundo de la kaserolo.

    IV. Kiam la ghjauzi-oj ekflosas, surmetu al la kaserolo kovrilon.

    V. Kiam la akvo refoje bolighas, vershu bovlon da malvarma akvo kaj daurigu la kuiradon.

    VI. Kiam la akvo triafoje bolighas, elprenu la ghjauzi-ojn per kribrileto. Jen pretigita la manghajho.

Atentigoj

    Metu la preparitajn ghjauzi-ojn en pladon, por ke ili ne adheru unu al alia. Manghu ilin kun spicoj, ekz. vinagro kaj ajlo. Se oni shatas akran guston, oni povas manghi ilin kun kapsika au mustarda oleo.

    Manghu ghjauzi-ojn, kiam ili estas varmaj. Se ili malvarmighis, do fritu ilin.

    En festotagoj homoj kune faras ghjauzi-ojn kaj de tio sentas grandan ghojon de harmonio kaj kunestado. En Chinio estas ankau alia kutimo, t.e. regali amikojn kaj parencojn per ghjauzi-oj che adiauo al ili.