Mochio
estas farita el glueca rizo. En la china lingvo ghi portas signifon
de felicho kaj tial estas speciala manghajho kun simbola signifo,
jen pro kio la chinoj manghas ghin en la Printempa Festo.
Kiel
manghajho, ghi havas longan historion en Chinio. Antau longe ghi
estis destinita por kulti diojn antauvespere de la Printempa Festo
kaj praptrojn matene de la festa tago, poste ghi farighis manghajho
de la popolanoj por la Printempa Festo.
En
1974 chinaj arkeologoj trovis riz-semojn en restajho de la matriarka
klana socio che Hemudu, Yuyao, Zhejiang-provinco. Tio montras, ke
jam antau 7000 jaroj chinoj komencis kulturi rizon. Notoj pri mochio
legighas jam en verkoj de Han-dinastio (206 a.K.--220p.K.).
Estas
diversaj specoj de mochio. En norda Chinio estas blankaj kaj flavaj
specoj kaj en suda Chinio estas rugha mochio kaj mochio el malseke
muelita rizfaruno.
En
norda Chinio oni fritas au vaporumas mochion dolchan, dum en suda
Chinio oni preparas dolchan au salan mochion ankau per kuirado en
akvo.
Preparado
de vaporumita mochio
Kribru per delikata kribrilo la farunon el glueca rizo kaj envershu
miel-akvon, kirlu per manghbastonetoj la miksajhon ghis kiam la
akvo kaj faruno pastighos. Knedu la paston sur tabulo, por ke la
faruno kaj miel-akvo pli bone miksighu. Faru la paston buloj kaj
per cilindra bastono premu la bulojn en rondajn pecojn, metu jujubojn,
kashtanojn kaj aliajn dolchajhojn sur ilin kaj per la faruna peco
volvu ilin. Tegu ilin per bambuaj folioj kaj vaporumu ilin en marmito.
Tia mochio havas guston de la meza Chinio.
Preparado
de fritita mochio
Vaporumu la gluecan rizon kaj pistu ghin ghis pastigho kaj post
tio tranchu ilin en striojn unu cm larghajn kaj 2 cm longan. Se
vi sunumos ilin ghis sekigho, ili ne putrighos dum longa tempo.
Fritu ilin en oleo, vershu sur ilin sukeron kaj la bongustajho estas
preparita.
|