La farunaj buletoj fritetitaj, etmanghajho de Pekino kun historio
de ch. 80 jaroj, estis inventitaj de la patrino kaj filino de la
familio Mu.
Patrino
kaj filino de la familio Mu
Parolante pri deveno de la farunaj buletoj fritetitaj, oni certe
mencias la patrinon kaj filinon de la familio Mu kaj ankau la islaman
manghejon Guangfu sidantan ekster la pordego Paco en Pekino. La
manghejo vendis antaue spagetojn. Pro intensa konkurenco ghi malprosperighis.
Iutage la sagha filino distranchis la farunan paston en malgrandajn
buletojn de 10 mm3 kaj kuiris ilin
en bolanta akvo, poste elakvigis ilin kaj sekigis ilin en malvarmeta
loko. Vespere la patrino kaj filino fritetis ilin kune kun viando
distranchita kaj legomoj por vespermangho. Ekster ilia atendo, la
manghajho estis tre bongusta. Do, ili decidis vendi tian manghajhon
en la sekvanta tago. Poste ili preparis tian farunajhon, aldonante
ankau fazeolghermojn kaj fabojn. La manghajho estis ne nur bongusta,
sed ankau malkara. Ghi estis vaste shatata kaj portis renomon al
la manghejo Guangfu.
Enyuanju
Pro tio ke la familio Mu ne havis posteulon, la manghejo Guangfu
estis anstatauita de Enyuanju, kiu daurigis preparadon de farunaj
buletoj fritetitaj de la familio Mu.
Sidante
che la strato Meishi ekster la pordego Qianmen, Enyuanju, islama
restoracio, servas chefe per farunaj buletoj fritetitaj kaj aliaj
pladoj. La klientoj venis al ghi pro ghia famo speciale por ghui
farunajn buletojn fritetitajn. Nuntempe Enyuanju liveras 5-specajn
farunajn buletojn fritetitajn. La preparita farunajho en flava koloro
kun bova viando distranchita kaj legomoj estas ne nur bongusta,
sed ankau okulplacha.
Hodiau,
en Pekino estas multnombraj manghejoj de farunaj buletoj fritetitaj,
kiujn oni preparas per pli multaj manieroj ol la familio Mu. Ekz.,
la islama restoracio Jinhexiang oriente de la ponto che posta pordego
de la Tambura Turo servas ankau per rostitaj pekinaj anasoj. Kaj
en ghi oni povas ghui pli ol dek specojn da farunaj buletoj fritetitaj
kun apartaj gustoj.
Preparado
Estas multaj metodoj por preparado de la menciita manghajho. Sube
prezentighas la plej tradicia.
Materialoj
250
g. da faruno, 150 g. da bovajhaj strioj, 100 g. da fazeolghermoj,
100 g. da verdaj faboj, 50 g. da oleo, kelkaj sekaj kapsikoj, iom
da salo kaj shalotopecetoj.
Farado
1. Miksu farunon kun
akvo. Almetu iom post iom akvon kaj samtempe miksu la farunon
per manghbastonetoj. Nepre almetu akvon poiomete kaj plurfoje
miksu la farunon. Faru la paston malmola.
2. Por ke la faruno
kaj akvo komplete kunfandighu, volvu la paston per malseka tuko
por 30 minutoj.
3. Faru la paston en
la formo de spagetoj kun diametro de ch. 5 mm.
4. Distranchu la spagetojn
en buletojn de 10 mm3. Kaj disjhetu
sur ilin iomete da faruno, por ke ili ne kungluighu.
5. Kuiru la buletojn
en bolanta akvo, kaj kiam la akvo rebolas, almetu iom da malvarma
akvo kaj daure kuiru ilin. Pro malmoleco de la buletoj, nepre
trifoje almetu malvarman akvon kaj trifoje reboligu la akvon.
6. Malvarmigu la kuiritajn
buletojn per malvarma akvo kaj sekigu ilin en malvameta loko.
7. Metu iom da oleo
en kuirpoton, kaj kiam la oleo varmighas, almetu en ghin iom da
shalotopecetoj kaj kelkajn sekajn kapsikojn, poste bovajhajn striojn.
Fritetu ilin kaj poste metu ilin en pladon. Fritetu fazeolghermojn
kaj verdajn fabojn.
8. Metu iom da oleo
en kuirpoton, kaj kiam la oleo varmighas, almetu en ghin iom da
shalotopecetoj. Fritetu la kuiritajn farunajn buletojn ghis kiam
ili farighos flavaj, poste almetu jam fritetitajn bovajhajn striojn,
fazeolghermojn kaj verdajn fabojn, fritetu ilin kune ch. unu minuton.
Jen
pretas bongustaj farunaj buletoj fritetitaj.
|