Unua-pagho >> Kuirarto >> Kuiri chine

 

 

 

 


Vinagrita fisho

Materialoj:
herba karpo: unu (ch.700 g). sojo: 75 g. blanka sukero: 60 g. dishakita zingibro: 1.5 g. vinagro: 50 g. rizvino: 25 g. malseka amelo: 50 g.
Preparado:
(1) Malsatigu la vivan fishon por unu tago por ke la fishkarno estu firma kaj sen odoro de herbo kaj koto.
(2) Mortigu, senskvamigu, senbrankigu kaj seninternajhigu la fishon kaj bone lavu ghin.
(3) Duigu la fishon lau la spino kaj kuiru ghin en bolanta akvo kun la disigita fishkapo kune kaj fishhauto supren por 3 minutoj super arda fajro.
(4) El la poto cherpu iom da supo por posta uzo. Vershu sojon, vinon kaj dishakitan zingibron en la restantan supon kaj kuiru por momento, prenu la fishon kaj metu ghin en pladon kun la fishhauto supren.
(5) Vershu la restantan supon en la poton kaj enmetu la sukeron, malsekan amelon kaj vinagron. Kirlu ilin ghis densigho. Vershu la supon sur la fishon che ghia boligho.
Trajtoj: La fisho havas brunan koloron, ghia karno delikata, acida, dolcha kaj bongusta kiel krabajho.