Materialoj:
stria
porkviando 250 g.
shenoprazo, zingibro, rizvino, salo, sojo
kaj sezama oleo, chiu en konvena kvanto
Preparado:
1.
Tranchu la porkviandon en mallarghajn striojn kaj lavu ilin.
2.
Metu la viandon en poton kun la hauto supren kaj envershu akvon
ghis la akvo kovras la viandon. Boligu la akvon per forta fajro,
forigu la shaumon kaj aldonu rizvinon, shenoprazajn kaj zingibrajn
pecetojn. Stufu ilin ch. unu horon ghis la porka hauto farighas
manghebla.
3.
Elprenu la viand-bendojn. Tranchu ilin en maldikajn pecojn, kiam
ili malvarmighas, kaj metu ilin bonorde en pladon.
4.
Vershu iom da sojo kaj kelkajn gutojn da sezama oleo en teleron.
Trempu la pretajn viand-pecojn en la sojo dum la manghado.
|