MATERIALOJ:
1.
Trempu la porkajn renojn en akvo. Post unu horo elakvigu kaj iliajn
membranojn. Tranchu chiun el ili laulonge en du partojn kaj forigu
la blankecajn tendenojn interne. Faru sur la rena surfaco horizontalajn
kaj vertikalajn tranchetojn. Tranchu la renojn en maldikajn pecojn,
metu ilin en akvon kaj elpremu per la manoj ilian blankan sekreciajhon.
Mergu la pecojn en la rizvinon. Post 20 minutoj metu ilin denove
en akvon por plene forigi la blankan sekreciajhon. Trempu ilin en
varmeta akvo kaj elakvigu ilin, kiam ili shvelighas.
porkaj
renoj
|
2
|
vintraj
bambuidoj
|
50
g.
|
verdaj
kapsikoj
|
konvena
kvanto
|
porka
graso
|
3
kuleroj
|
rizvino
|
4
kuleroj
|
sojo
|
2
kuleroj
|
malseka
amelo
|
2
kuleroj
|
blanka
sukero
|
duon-kulero
|
rafinita
salo
|
duon-kulero
|
bongustiga
pulvoro
|
iomete
|
2.
kuiru la vintrajn bambuidojn en akvo. Elakvigu kaj tranchu ilin
en maldikajn pecojn. Lavu la verdajn kapsikojn, sensemigu kaj pecigu
ilin.
3.
Metu la porkan grason en varmigitan paton. Kiam la graso bolighas,
enmetu la renajn pecojn, rapide turnu ilin kelkfoje per truleto.
Kiam la renaj pecoj alikolorighas, envershu duon-bovlon da akvo,
sojon, vintrajn bambuidojn, salon kaj blankan sukeron. Kiam ili
bolighas, enmetu la kapsikajn pecojn kaj turnadu ilin kelkfoje per
truleto. Envershu la malsekan amelon kaj miksu ghin kun la ceteraj
kuirajhoj. Kiam ili boletighas, estingu la fajron kaj enmetu la
bongustigan pulvoron.
Manghu
la pladon, dum ghi estas varma.
|