Unua-pagho >> Kuirarto >> Kuiri chine

 

 

 

 


Stufita rubandfisho
MATERIALOJ

ofreshaj rubandifishoj

1000 g

oporka graso (au vegetala oleo)

25 g

orizvino

duon-kulero

osojo

2 kuleroj

ovinagro

duon-kulero

orafinita salo

iomete

oblanka sukero

duon-kulero

oshenoprazo

8-10 pecoj

ozingibro

3-4 pecoj

oajleroj

4-5

PREPARADO:

1. Lavu kaj tranchu la rubandfishojn en pecojn.
2. Metu la shenoprazajn pecojn en varmigitan paton kun oleo (tiam ne necesas arda fajro) kaj tuj sekve bonorde metu la tranchitajn fishojn sur la shenoprazojn. Ne turnu ilin. Vershu en la paton la rizvinon kaj tuj kovru la paton por unu minuto.
3. Pretigu bovlon da miksajho el la sojo, vinagro, rafinita salo, blanka sukero kaj akvo kaj vershu ghin en la paton por ke la likvajho kovru la fishojn. Enmetu ankau la zingibron kaj ajlerojn. Kuiru ilin per arda fajro ch. 10 minutojn.
4. Turnu la fishojn unufoje kaj stufu ilin 3-5 minutojn. Kiam densighas la supo, enpladigu la stufajhon..