China filmo de 2002

de WA NA

    La filma industrio de Chinio en 2002 karakterizighis per merkatigho. Estante portanto de kulturo, la china filmo farighis nemalhavebla parto de la amuzado de la publiko.

    La chinoj trovis, ke ne nur la filmoj farighis pli kaj pli interesaj, sed ankau la kinejoj farighis pli belaj. En kinejo nun oni volas ne sole fikcian rakonton sur la ekrano en 90 minutoj, sed ankau ghuon kaj sperton de moda kulturo. Kinejo estas kultura loko, kaj la komforteco por la rigardantoj, la akustiko kaj ech la dekorado de kinejo montras disvolvighon de la filma industrio sub la akcelo de la merkata ekonomio. La rigardantoj venas ne sole al kinejo kaj samtempe ankau partoprenas en intershangho de populara kulturo, kaj filmoj liveras al ili richan amuzon por ilia strecha kaj monotona moderna vivo.

    En la proceso de merkatigho, amuzigho kaj negocigho, kvankam la china filmo vizaghas al pli kaj pli intensa konkurenco en la merkato, tamen senchese altighas la intereso kaj fervoro de la rigardantoj al la china filmo pro ghia originala fascino kaj allogo. La historia pozicio de la china filmo estis pli kaj pli konfirmita en la reala merkata rekompenco. Ghenerala shato al la filmo "Heroo" reghisorita de Zhang Yimou atestis la gigantan alvokan forton de la china filmo en la merkato.

    Antau prezento de la filmo "Heroo" al la publiko, la kopirajtoj por VCD kaj DVD jam estis venditaj je 17.8 milionoj da juanoj, kaj krome la rilata merkato de poshtmarkoj, afishoj kaj specialaj filmoj montris gigantan spacon de latenta merkato rilate filmon. Disvolvigho de televida filmo en la nuna tempo posedas specialan merkatan spacon en la historia strukturo de la china filmo, kaj sole la filma kanalo de la Centra Televizio de Chinio chiujare produktas 100 filmojn.

    Plurisma disvolvigho estas la plej grava karakterizajho de la ghenerala aspekto de la china filma arto. La filmaj laborantoj aktive kreas filmajn artajhojn de diversaj tipoj, temoj, stiloj kaj formoj en la vasta spaco de la reala vivo.

    Kiel grava reformado de filmo, la filma produktado ghisfunde shanghis la planizitan produktan modelon de shtataj filmaj studioj. Eniro de grandkvanta socia kapitalo en la filman kampon kaj permeso de produktado de sola filmo liveris multajn eblecojn por la filma kreado, kaj precipe la neshtata kaj kolektiva filma produktado jam farighis forto kun latenta merkato en la kampo de filma kreado de Chinio.

     Preni merkatan bezonon kiel orientighon, intereson de la publiko kiel centron kaj ekonomian profiton de filmoj kiel principon de kreado, tio jam farighis rimedo por ekzisto de filmo. La shtato ne malavare prenos sur sin plu la ekonomian respondecon por la filmo, malgrau ke ghi estas produktita de shtata filma studio. La vera alveno de merkata epoko de filmo ebligas al filmo havi plurajn ekzistajn statojn.