La filmo invitanta Olimpikojn al Pekino gajnis 3 premiojn en la Internacia Festivalo de Sporta Televizio kaj Filmo

    Lastatempe la 21-a Internacia Festivalo de Sporta Televizio kaj Filmo fermighis en Milano, Italio, kaj "Nova Pekino, Grandaj Olimpikoj", filmo invitanta Olimpikojn al Pekino, gajnis 3 premiojn.

    951 filmoj el pli ol 40 landoj kaj regionoj konkuris en la festivalo, kaj 192 el ili fine eniris la finalon. "Nova Pekino, Grandaj Olimpikoj" reghisorita de Zhang Yimou, fama china reghisoro, gajnis 3 premiojn, nome Premion de la Plej Bona Filmo, Premion de la Internacia Olimpika Muzeo kaj Premion de Honora Girlando por la Plej Bona Sporta Filmo en dokumenta filmogrupo.

    La filmo "Nova Pekino, Grandaj Olimpikoj" estis projekciita en la malferma kaj ferma ceremonioj kaj akiris altan takson de specialistoj kaj filmistoj diverslandaj. La organiza komitato de la festivalo instalis grandan ekranon sur la urbocentra placo kaj en 9 horoj chiutage projekciis "Nova Pekino, Grandaj Olimpikoj", kiu altiris al si multajn loghantojn kaj turistojn en la urbo.