China filmo en Japanio

    S-ro Huo Jianqi, reghisoro de la filmo "La monto, la homo kaj la hundo", ne atendis, ke tiu lia filmo estis tiel shatata en Japanio, ke ghia bileta enspezo superis 350 milionoj da enoj (chirkau 130 enoj egalas al 1 usona dolaro).

    La filmo rakontas pri emeritighonta leterportisto kaj lia filo, kiu baldau daurigos la profesion de la patro. Kiam la filo unuafoje iris distribui leterojn, la patro akompanis lin. La vojo estis longa, kaj la filo kaj patro unuafoje havis tiel longan kunestadon. La amo de la montanoj al maljuna leterportisto shanghis la jughon de la filo pri la patro. Malaperis la fremdeco pro la longtempa disigho de la filo kaj la patro, kaj la filo unuafoje vokis "pachjon" amoplene. Tio konsolis kaj kontentigis la patron, kiu laboris preskau la tutan vivon en soleco.

    "La monto, la homo kaj la hundo" estas novelo de verkisto Peng Jianming. En 1998 Huo Jianqi prenis sur sin la reghisoradon de la samtitola filmo, kaj la filmo estis honorita kiel la plej bona filmo de Premio Ora Koko de Chinio, dum la chefrolulo akiris la honoron de la plej bona chefrolulo de la premio. Sed la filmo ne vekis intereson de chinaj filmodistribuistoj kaj neniu achetis kopion de la filmo. Fine tiu malmultkoste produktita filmo estis vendita al televida stacio por filma kanalo.

    En januaro de 2000 japana filmodistribuisto Fukazawa Kazuo hazerde rigardis la filmon kaj renkontighis kun Huo dirante, ke li volas distribui la filmon en Japanio. S-ro Fukazawa Kazuo interkonsilighis kun la kinejo Iwanami, filmodistribua kompanio kaj la chefredaktoro de japana filma gazeto "Tagdeko".

    S-ro Fukazawa Kazuo achetis la distribuan rajton de la Filma Kompanio Malpermesita Urbo de Chinio kaj klopodadis por kolekti chiajn informojn koncernantajn la filmon kaj chiujn rolulojn. Por pli bone diskonigi la filmon, la gazeto "Tagdeko" eldonis delikatan broshuron. La kinejo Iwanami achetis la kopirajton de 6 noveloj de Peng Jianming kaj eldonis libron en japana versio inkluzive de "La monto, la homo kaj la hundo". La libro estis represita 5 fojojn.

    En februaro de 2001 Huo Jianqi iris al Japanio por partopreni en propagando por la filmo. Liaj 5 tagoj en Japanio estis plenaj de diversaj aktivadoj. En la unua tago li cheestis la premieron de la filmo kaj en la postaj 4 tagoj li estis intervjuataj de multaj raportistoj. Malgrau laco Huo Jianqi ghoje akceptis chiujn intervjuantojn.

    En la 7-a de aprilo de 2001 la filmo estis prezentita en la kinejo Iwanami. En majo kaj junio ghi estis projekciata en Osaka, Kobe kaj Kioto. Ghi estis projekciata longtempe en Japanio kaj ech en oktobro iuj malproksimaj lokoj petis projekcii la filmon.

    Kial japanoj shatis tiun filmon? S-ro Huo diris, ke chiuj intervjuantoj menciis la problemon pri la la interrilatoj de japanoj. Ordinaraj japanoj shatis la filmon pro la simplaj moroj de la ordinaraj homoj en la filmo.

    Huo Jianqi, naskita en 1958, en Pekino, filma beletristo kaj reghisoro. Li shatas pentradon de infaneco kaj en 1978 eniris en la belartan fakultaton de la Pekina Filma Instituto. Diplomite el la instituto en 1982, li venis al la Pekina Filmstudio. En tiu jaro li laboris por la belarta projektado de la filmoj "En septembro" kaj "Chevalshtelisto". Poste li laboris kiel belarta projektisto por la filmoj "Atakata de pasio", "Risko" k.a. En 1995 li unuafoje reghisoris la filmon "Gajninto".