La china virina filmo "Shajnigi sin nesentanta"

de WA NA

    Virina filmo "Shajnigi sin nesentanta" estas reghisorita de s-ino Peng Xiaolian, kvinageneracia reghisoro. Zhou Wenqian, rolulino de la heroino A-Xia en la filmo, akiris la Aktorinan Premion en la filma festivalo de Nantes, Francio. La filmo estis atentata de la jughkomitato pro tio, ke ghi estis farita de virino kaj temanta pri la konfuzigho de la chinaj virinoj.

Temo pri virino

    Patro de knabino A-Xia enamighis al alia virino kaj shia patrino loghis kune kun shi en la hejmo de la avino. Sed la loghejo de la avino estas malvasta kaj ili devis trovi alian loghejon. Por ke la filino havu veran hejmon, la patrino de A-Xia reedzinighis al avara s-ro Li. Sed fine shi refoje eksedzighis. Poste la amatino de la patro migris eksterlanden kaj li volis restarigi la geedzecon. Firmvola A-Xia admonis la patrinon, ke shi ne reedzinighu al la egoisma patro. Venkinte diversajn malfacilojn, la patrino kaj filino trovis loghejon kaj komencis novan vivon.

    La filmo estis scenarigita lau premiita artikolo de mezlernejanino, sub la titolo "En la agho de dekkelke da jaroj". La adaptinto eksplikis la virinan problemon de la nuna socio lau la vidpunkto de mezlernejanino A-Xia kaj priskribis la konflikton kaj konfuzighon de virinoj de tri generacioj en la problemoj de vivo, edzeco kaj amo. La avino en la filmo estas maljuna kaj forte influita de antaudestinismo, tial shi forte malaprobis eksedzighon de la filino. La patrino en la filmo estas virino vivanta en shanghigho de la socio kaj intencis oponi, sed retirighis pro malfacilo. Fronte al la peza premo de la familio kaj socio, shi montris senpovecon, sed fine shi sukcesis fari sin memstara. A-Xia reprezentas la kreskantan generacion de junaj virinoj kaj estas matura, memfida kaj firmvola. Shi havas la kuraghon renversi malnovan ideologion kaj apartenas al la novnaskita generacio kuragha defii la sorton. La tri virinoj devenas de la sama sango, sed draste diferencas unu de alia.

Sen heroo

    En la filmo ne estas heroo, sed nur virinaj roloj. La akcesora rolo Li estas pitanima egoisto. La patrino en la filmo ne estas lia unua edzino. Komplikaj estas la kialoj de lia refoja eksedzigho, sed lia avareco estas la chefa kialo, pro kio la patrino de A-Xia rompis kun li. Ilia edzeco estas epizodo en la filmo, sed la tri virinaj roloj havas simbolan signifon. La aktoro por la patro de A-Xia ludis en la filmo nur 5 minutojn, sed A-Xia kaj shia patrino aperas de la komenco ghis la fino de la filmo.

Reghisorino

    En la 20-30-aj jaroj de la pasinta jarcento virina temo estis multe atentata de filmaj reghisoroj. Ili simpatiis kun la malfelicha situacio de la virinoj kaj apelaciis per filmoj, ke la socio prizorgu kaj protektu la virinojn. Ekzemple la filmo "Nova virino" estas reprezentanto de la virinaj filmoj de tiu tempo. De la 50-aj ghis la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la chinaj virinoj estis la homgrupo, kiu plej okulfrape shanghis sian socian pozicion. La filmoj chefe montris la spiritan fizionomion dotitan de la epoko. Tion eksplikis la filmo "Rugha Virina Tachmento" reghisorita de Xie Jin. En la postaj 80-aj jaroj junaj kvinageneraciaj reghisoroj kaj multaj maljunaj artistoj verkis multajn eminentajn virinajn filmojn, ekzemple "Judou" kaj "Rughaj lanternoj" de Zhang Yimou kaj "Chuntao" de Ling Zifeng. Sed chiuj estis verkitaj kaj reghisoritaj de viroj, kiuj observas la virinojn el la starpunkto de viroj. En la lastaj jaroj aktivadis kelkaj eminentaj reghisorinoj. Ili eksplikis sian konon pri la chinaj virinoj per siaj propraj percepto, intuicio kaj delikata esprimmaniero, enkorpigante personan estetikan inklinon.

    Peng Xiaolian, reghisorino de la filmo "Shajnigi sin nesentanta", estas kuragha filma reghisorino en esplorado pri virinaj filmoj, kaj ankau unika filma reghisorino en verkado surbaze de materialoj pri virinoj. "Shajnigi sin nesentanta" estas virina filmo, en kiu shi eksplikas la modernan vivon el la vidpunkto de virino de nova epoko kaj enkorpigas feminisman koloron.

    Peng Xiaolian diplomighis el la reghisora fakultato de la Pekina Filma Instituto en 1982. En 1989-1994 shi studis en la Filma Instituto de la Novjorka Universitato de Usono kaj filmis multajn shatatajn filmojn, kaj la karakterizajho de shia reghisorado sufiche montrighis en virinaj kaj infanaj filmoj. En 1986 la filmo "Mi kaj miaj samklasanoj" reghisorita de shi akiris la premion por "Plej Bona Infana Filmo" de la Sepa Orkoka Premiado de Chinio. En 1987 shia filmo "Rakonto de virinoj" akiris la jughantaran premion de la 12-a Franca Internacia Festivalo de Virinaj Filmoj kaj la premion por "Plej Bona Filmo" jughata de rigardantoj de la Havaja Internacia Filma Festivalo.