La gajnintoj de la 75-a Oscar-premiado anoncitaj

    Vespere de la 23-a de marto okazis en Los-Angheleso la 75-a Oscar-premiado. "Chikago" gajnis la premion de plej bona filmo; Roman Polanski la premion de plej bona reghisoro por "La Pianisto"; Adrien Brody la premion de plej bona chefrolulo por "La Pianisto"; Nicole Kidman la premion de plej bona chefrolulino por "La Horo"; "Nenie en Afriko" de Germanio la premion de plej bona fremdlingva filmo.

    Krome estis ankau premioj de plej bonaj muziko, kosmetiko kaj filmado. La china filmo "Heroo" ne gajnis premion, sed ricevis honoran mencion por plej bona fremdlingva filmo.