Ekde
la 20-a de decembro de 2001 la filmo "Funebro pro la famulo"
reghisorita de Feng Xiaogang estis prezentata en la kinejoj de Chinio.
La filmo rakontas pri granda Holivuda reghisoro Taylor kaj china
kinematografisto You You. Pere de stelulo kaj reklamisto la filmo
mokas la frenezan monchasadon en la varkomerca socio. La filmo kun
investo de 30 milionoj da junanoj (chirkau 8.3 juanoj egalas 1 usonan
dolaron) estis kune plenumita de china kaj usona filmkompanioj.
Ghis
la 16-a de januaro de 2002, la bileta enspezo de la filmo en Shanhajo
superis 5 milionojn da juanoj, en Pekino 13 milionojn kaj en la
tuta lando jam 33 milionojn.
De
1996 ghis 2002 Feng Xiaogang reghisoris 5 filmojn speciale por la
novjara tago, kaj chiu filmo akiris bonan profiton. Literatura profesorino
Dai Jinhua de la Pekina Universitato analizis la sukceson de Feng.
Shi opiniis, ke Feng havas du bazajn kondichojn nemalhaveblajn por
profitochasa filmisto: 1. Lia verko fontis de chiutaga vivo de ordinaraj
chinoj. Li bone scias la bezonon de ordinaraj chinoj, kaj dialogoj
en liaj filmoj estas tre simplaj kaj iom sarkasmaj. 2. Lia deontologio
igas lin akcenti la interesojn de la investantoj kaj penas por doni
al ili profiton. Pro tiuj du kialoj liaj filmoj estas bonvenaj al
la publiko. Li ghuas grandan renomon pro siaj novjaraj filmoj. Li
diris: "Por altiri rigardantojn, filmo devas esti au ridiga,
au larmiga, au profunde esprimanta la homecon. Sen tiuj trajtoj
filmo ne trovos shaton, malgrau ke oni fanfarone ghin laudas."
La
filmo estos prezentata en Hongkong, Taiwan, Malajzio, Tajlando kaj
aliaj regionoj kaj landoj en marto kaj aprilo. Ghi estos prezentata
en europaj kaj amerikaj landoj espereble en julio kaj augusto.
Mallongigo
de la filmo:
Senlaborulo
You You de iu filmstudio hazarde estis trafita de bona laboro -
fari dokumentan filmon pri la tuta proceso de la filmo "La
lasta dinastio" reghisorita de granda reghisoro Taylor de Holivudo.
En la komenco You You kaj Taylor estis en bona kunlaboro. Sed poste
la produktisto Tony de la filmo anstatauigis Taylor per japana reghisoro,
por ke Taylor prenu sur sin la filmadon de reklama filmo de brakhorlogho.
Taylor en kolero malsanighis kaj enhospitalighis. Doktoro diagnozis
kaj diris, ke li estas neresanigebla. Taylor esperis, ke You You
okazigos por li komedian funebron. You You promesis fari tion.
You
You venis al sia iama samlernejano Wang Xiaozhu por konfidi al li
la aranghon de la funebro. Tio estis malofta profitodona laboro.
Wang Xiaozhu projektis "luksegan funebron kun varieteo"
kaj planis televidigi la funebran ceremonion. Wang petis multe da
monhelpo de komercistoj, kiuj tre volis fari reklamojn pri siaj
produktajhoj okaze de la funebro.
Sed
kiam chiuj dronis en revo pri baldaua richigho, Taylor estis resanigita.
Bankrotis la plano de Wang Xiaozhu. Li ne povis elteni la baton
pro la malsukceso kaj frenezighis, kaj You You sin kashis en frenezulejo
por eviti la komercistojn, kiuj jam pagis multe da mono por reklamado...
Pri
Feng Xiaogang:
Feng
Xiaogang estas scenaristo kaj reghisoro de filmo, naskita en 1958.
Deinfanece li shatas belarton kaj literaturon. Post lernado en supera
mezlernejo li eklaboris en Pekino kiel projektisto de sceneja dekorado
en iu ensemblo de la China Popola Liberiga Armeo. En 1985 li eklaboris
kiel belarta projektisto en la Pekina Televizia Arta Centro.
En
1994 li reghisoris sian unuan filmon "Amo perdita por chiam".
En 1997 li filmis la novjaran filmon "A kaj B", kiu donis
biletan enspezon de 11.4 milionoj da juanoj. En la sama jaro la
filmo akiris la "Premion por plej bona chefrolulo", "Premion
por plej bona chefrolulino" kaj "Premion por plej bona
rakonta filmo". Krome li reghisoris ankau "Ne disighu
antau renkontigho" en 1998, "Maratona reprenado de shuldo"
en 1999 kaj "Suspiro" en 2000. Chiuj tiuj filmoj trovis
grandan shaton de la publiko.
|