Chu al la china filmo
proksimighas printempo?

    Komence de 2002 la filmkompanio de Guangdong-provinco de Chinio rekomendis chefe 6 chinajn filmojn, kaj plejparto de la filmoj estas virgaj verkoj de la tiel nomataj chinaj "sepageneraciaj reghisoroj".

    En 2002, la unua jaro post la aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo, chinaj filmistoj havis multajn esperojn. Antau longe la jaro estis antaudirita de chinaj filmistoj kiel "la unua jaro de la amuza filmo de Chinio". Prospero de chinaj filmoj en printempo kaj debuto de junaj reghisoroj kaj filmistoj vidigis esperon. Chiuj spuroj estis konvinkaj, ke printempo venas al la china filmo. Sed sub la duobla premo de la sistemo kaj merkato, la china filmo malfacile pasigis dekkelke da jaroj kaj restis ankorau debila. Chu en financo kaj kvalito, chu en merkata manovrado, chinaj filmoj ne povos esti rivaloj de tiuj de Usono kaj ech de Hongkong en certa tempo de la estonteco. La filmoj de Chinio ankorau frontas multajn malfacilojn kaj oni sentas ankorau froston en printempo de filmo.

    Antau dudekkelke da jaroj Chinio komencis reformadon kaj dank' al tio sane kreskis la kvina generacio de reghisoroj kun Chen Kaige kaj Zhang Yimou kiel reprezentantoj. Pere de sia eksterordinara akravideco kaj entuziasma zorgemo al la socio, ili kreis la modernan parolmanieron kaj estetikajn karakterizajhojn de la china filmo kaj gajnis respekton de la monda filma rondo. Poste la sesageneraciaj reghisoroj prenis sur sin la rolon de socia pioniro kaj penis strebi al proprastila kaj personeca esprimmaniero. Sed ili ne farighis la chefa fluo de la china filmo nek savis la chinan filmon el depresio.

    Chirkau la komenco de 2002 oni trovis en nomlisto de reghisoroj nekonatajn nomojn, ekzemple Meng Jinghui, Lu Chuan, Li Chunbo, Lou Jian kaj Zhang Yibai. "Serchado de revolvero" reghisorita de Lu Chuan kaj ludita de Jiang Wen kaj Ning Jing estis la plej atentata filmo chi-jare. Meng Jinghui estas reprezentanta persono de la China Eksperimenta Teatro. La de li reghisorita filmo "Flugi kiel kokoplumo" estis multe esperata. Li Chunbo, kiu famighis tra la tuta Chinio pro la kanto "Knabino Xiao Fang" antau 10 jaroj, forlasis la multprofitan kantadon kaj turnighis al reghisorado. Nelonge post la Printempa Festo li prezentis sian virgan verkon "Ne ploru, knabino". Ankau Zhang Yibai kaj Lou Jian respektive prezentis siajn virgajn verkojn "Metroo al printempo" kaj "Pachjo".Apero de tiuj filmoj vidigis al la rigardantoj ion diferencan. Unuvorte, ili pli konscience prizorgis la ekziston kaj senton de la "modernaj homgrupoj", iliaj parolmanieroj kaj estetikaj konceptoj estas pli modaj kaj pli proksimaj al la moderna vivo.

    Aplaudinda estas ankau tio, ke dank' al ili la china filmo estas reakiranta sian vitalan energion. Antau tio la china filmo depresiighis jaro post jaro, kaj pro tio multaj filmistoj forlasis la filman aferon. Nemalmultaj reghisoroj, aktoroj kaj teknikistoj, famighintaj pere de filmado, sin turnis al televizio. Nova kolektigho de talentuloj alportis al la filma afero ne nur konfidon, sed ankau nutrajhon kaj freshan sangon por progreso de la afero. La novaj filmoj prezentitaj post la Printempa Festo shanghis la opiniojn de la rigardantoj pri la chinaj filmoj, kio iagrade konsolis la chinajn filmistojn.

    Sed kompare kun la filmoj importitaj el Usono, Hongkong kaj Taiwan, la filmoj de la cheftero de Chinio, precipe tiuj de la nova generacio da filmistoj, shajnis debila bebo kaj ne povis formi sufichan forton por merkata konkurenco. La administra sistemo por la filma afero praktikata en la cheftero de Chinio dum longa periodo ebligas neantauvideblajn dangherojn por investo al la filma afero. Kaj longtempa depresio de la filma merkato multe hezitigis la investantojn. Multaj filmistoj sinofere okupighis pri la filma afero sole pro la korinklino al la filma afero. Dum longa tempo la filma afero estis rigardata kiel malprofita profesio. En tia medio la china filmo ne povis farighi racia, orda kaj vigla industrio.

    "Ne ploru, knabino" reghisorita de Li Chunbo prunteprenis de amikoj pli ol 3 milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas 1 usonan dolaron). Li ne havis sufichan monon por engaghi famajn aktorojn kaj metis la esperon sur sian famon pro la kanto "Knabino Xiao Fang". Sen mono oni ne povas propagandi nek fari ampleksan merkatan manovradon, tial la perspektivo de la filmo estas maltrankviliga. Filmoj de junaj reghisoroj ofte vizaghas tian situacion.

    Eble jam venas printempo por la china filmo. Sed frosto ankorau embuskas en printempo. Por respondi la defion de la aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo, la china filmo bezonas ne nur "fari freshan sangon", sed ankau "kuraci malsanon". Oni devas radikale forigi la malhelpojn de la administra sistemo de la filma afero, purigi kaj kompletigi la filman merkaton, por ke la china filmo pli frue pashu sur industrian vojon.