"Maljunuloj"
estas la unua DV-verko de Yang Lina. Shi uzis 3 jarojn por fari
la videofilmon "Maljunuloj" per dighita kamerao PANASONIC
EZ-1.
Koncize
pri la filmo
La filmo "Maljunuloj"
prezentas aron da emeritoj en plansetlejo. Chiumatene, post la 9-a
horo ili regule venas sub iun arbon sur la trotuaro, kunportante
malgrandan benkon, por babili. Tagmeze ili iras hejmen por tagmangho
kaj poste revenas por daurigi la babiladon. Ili disighas post la
5-a horo vespere. Tio ripetighas seninterrompe tago post tago (escepte
de tago de ventego au pluvego).
En
Chinio multaj el la maljunuloj vivas same kiel la roloj en la videofilmo.
Ili bone konscias la proksimighon de morto. "Mi ne longe vivos",
"Mi foriros en ajna tempo", tiel ripetadas la maljunuloj,
same kiel oni reciprokas kutiman saluton.
En
la posta duono de la filmo la reghisoro notis mortadon de maljunulo
Yang. Oni vidas agonion de la mortanta maljunulo chirkauata de familianoj.
Tio estas reala, sed ne aktora. En la fino de la filmo oni vidas,
ke jhus resanighinta maljunulo Wei malfacile sin trenas al la loko,
kie kutime kolektighas la maljunuloj. Lia figuro malproksimighas
kaj nebulighas, kaj oni audas nenian sonon.
La
filmo montras nenian teknikon nek lertecon, sed la rigardantoj sentas
korbatadon kaj spiradon de la roloj en la filmo.
Sen
DV-aparato ne estus "Maljunuloj"
DV
estas malgranda hejma videoregistrilo. Ghia plej granda avantagho
estas tio, ke oni povas akiri la efikon proksiman al la chefflua
filmo-videa kulturo (merkato) per kompare malmultekosta sed altkvalita
ekipajho kaj turni ghin en filmojn kaj projekcii ilin en kinejo.
DV
faras filmfaradon afero de individuo, kaj oni povas rigardi hejme
memfaritan DV-verkon, au kunporti ghin en posho de jako, au donaci
ghin al amikoj...
Kiam
Yang Lina unuafoje decidis filmi "Maljunuloj", shi dungis
filmiston kaj sonregistriston, achetis videobendojn kaj luis ekipajhojn.
Sensperta, shi faris chion lau sento. Post kelke da tagoj malakordo
okazis inter shi kaj la filmisto. Shi diris, ke li ne povis filmi,
kion shi volis, kaj tio, kion li filmis, ne estis dezirata de shi.
Kiam
shi komencis duafojan filmadon, shi havis DV-aparaton. Sed kiam
shi jam filmis grandan kvanton da materialoj, shi chesis, char shi
ne sciis, kion shi volis prezenti.
Kiam
shi faris triafojan filmadon, shi jam havis klaran celon, nome filmi
chiujn bagatelojn de la maljunuloj en chiutaga vivo. Kiam shi sukcesis
filmi la kuiradon, manghadon, dentobrosadon, dormadon k.s., shi
jam plene kredis, ke shia DV jam povas efektivigi, kion shi volas
esprimi. Pere de DV shi havis facilan interkomunikadon kun la maljunuloj.
Maljunuloj
kaj Yang Lina
Yang Lina komencis filmadon
en printempo de 1996. En shia plansetlejo shi vidis chiutage multajn
maljunulojn. En vintro ili portis sur si vatvestojn, kaj en somero
ili tenis en mano ventumilon. Ili laute babilis. Yang Lina rigardis
ilin sidante trans la strato kaj shi do vidis ilin kvazau la plej
belan scenon en la mondo.
Poste
shi eniris en ilian sferon kaj komencis interparoli kun ili. Shi
sciis de ili, ke ili estas la plej fruaj loghantoj de la plansetlejo,
kaj ili chiutage venas babili. Shi konatighis kun maljunuloj Song,
Dong, Cao k.a. Shi prezentis sin al ili, ke shi venis de la nordoriento
de Chinio, aghas 25 jarojn kaj laboras kiel aktorino de armea teatra
trupo. Poste shi surbendigis ilin en 2 jaroj.
Multaj
rigardintoj ne komprenis, kiel Yang kunestis kun ili. Ili ne vidis
Yang, nek audis shian vochon en la filmo, shajne tute ne ekzistas
la filminto. Fakte tio rezultis de shia granda konateco kun la maljunuloj.
Che la komenco ili ne akceptis shin, sed ili estas afablaj maljunuloj
kaj post nelonge ili trovis, ke shi estas facile alirebla. Ili farighis
chefa enhavo de shia vivo, kaj shi estis ofte sopirata de la maljunuloj.
Ili konis shian auton. Se ili vidis la auton, ili sciis, ke shi
estis. Se ne -- shi malestis, kaj ili ne atendis shin. En somero
ili sidis antau muro, kaj en somero -- en ombro de arbo. En bona
vetero ili vizitis Tian'anmen-placon au la Someran Palacon. Sed
ili pli kaj pli senilighis, kaj shi jam ne kuraghis konduki ilin
malproksimen.
La
plej profunda kompreno de Yang Lina estis, ke la maljunuloj estas
facile alireblaj. Shi opiniis, ke tiuj maljunuloj estas afablaj,
kompatindaj, solecaj, sed kontentemaj.
Filmado
de "Maljunuloj" dauris du kaj duonan jarojn. Shi kondensis
160-horan materialon en filmon de 94 minutoj.
Surscenighis
nova homaro de filmo
"Maljunuloj"
de Yang Lina esprimas tristecon de maljuneco pere de originala sentemo
de virino. Se oni prenas sentemon kiel fundamentan kvaliton de poeto,
virino estas naturdotita de tia kvalito. Oni ne povas ne diri, ke
"Maljunuloj" estas poezia priskribo de la vivo, detala
sed grandioza. Kiel DV-verko, ghi ne povas tre vaste diskonighi,
sed oni povas trovi, ke ghi montras liberecon, kiun filmo neniam
posedis.
En
oktobro de 1999 la filmo estis prezentita en filmofestivalo en Japanio
kaj akiris premion "Nova Azia Tajdo". En marto de 2000
la filmo estis premiita de jughantaro en filma festivalo en Parizo.
|