Reghisoro
de la sesa generacio de Chinio
Pro
malsameco de la kultura fono de diversaj landoj, oni malfacile povas
kompari la chinajn filmojn kun la samspecaj filmoj de aliaj landoj.
La kinematografiaj aparatoj estas samaj, sed oni povas fari malsamajn
elektojn en temo kaj traktado. Filmo povas esti produktajho de industriigho
kaj ankau personigita percepto, kiel ekzemple la franca Nova Tajdo,
la verkista filmo... En la lastaj 15 jaroj chinaj junuloj faris
pli kaj pli multajn provojn en tiu flanko kaj proksimighis al maturigho.
En Chinio ili estis nomataj sesageneraciaj reghisoroj. Ili distingighis
de la kvinageneraciaj reghisoroj Chen Kaige, Zhang Yimou k.a. per
tio, ke ili pli akcentas la realan vivon.
Januare
de 2001 Wang Xiaoshuai, la reprezentanta persono de la sesageneraciaj
reghisoroj, venis al grandaj urboj de Usono por diskonigi sian novan
filmon "Biciklo de Deksepjarulo". La filmo estis premiita
per Arghenta Urso en la 51-a Berlina Internacia Filma Festivalo
kaj projekciita en Usono pere de la Kompanio de Filmaj Klasikajhoj
Sony de Japanio. Poste la filmo estis projekciita en la Korea Respubliko
kaj iuj aliaj landoj. Wang Xiaoshuai diris: "Biciklo havis
specialan signifon por la chinoj, kaj ni chiuj spertis la tempon,
en kiu ni, kiel dekkelkjaruloj au dudekkelkjaruloj, ghojighis de
ricevo de biciklo kaj chagrenighis pro perdo de la biciklo. En tiu
tempo okazis nia unua amo kaj kresko. Nun shajne ni jam forgesis
la sperton, sed ankorau multaj homoj trovighas en tiu periodo. Jen
la celo de mia filmo."
Filma
vojagho de Wang Xiaoshuai
Wang Xiaoshuai naskighis en 1966 kaj diplomighis en 1989 el la reghisora
fakultato de la Pekina Filma Instituto. Dum la 10 jaroj de sia virga
filmo "La Tagoj", kiun li mem investis, ghis "La
Domo" en 2001, Wang formis sian propran filman stilon. "La
Tagoj" estis taksita de la Brita Radio-disaudiga Kompanio kiel
unu el la 100 bonaj filmoj post naskigho de kinematografio. "Tiel
Proksime al Paradizo" estis anoncita al la Internacia Filma
Festivalo de Cannes de 1998. En 2002 lia nova verko "Biciklo
de Deksepjarulo" estis premiita per Arghenta Urso en la 51-a
Berlina Internacia Filma Festivalo. En la filmoj de Wang Xiaoshuai
oni vidas gracian kaj ghustan strukturon kaj fortan plastikan ideologion,
ke li chiam prezentas per la filma vidkampo la homojn, kiuj suferas,
konscias au rifuzas devion. Lia penado celas unu aferon, nome defendi
nian vivon kontrau damagho.
"Biciklo
de Deksepjarulo"
Knabo deveninta de la kamparo kaj laboranta en Pekino perdis sian
biciklon, kiun li achetis kontrau multe da mono malfacile perlaborita.
Post penega serchado li trovis mezlernejanon, kiun prenis lian biciklon.
De tio sobre disvolvighis chiuj temoj rilatantaj kreskadon de la
chinaj knaboj, kaj freneze kaj eufemisme: knabino perdinta la unuan
amon, profesion, harmonian familion, amikojn, dignon, purecon kaj
revon.
La
itala klasika filmo "Bicikloshtelinto" estis vaste konata
de europanoj. Se ili rigardos "Biciklon de Deksepjarulo",
ili nature komparos la du filmojn, char ambau havas la saman temon
kaj etendas la antenon en la suban tavolon de la socio. Sed fakte
la enhavoj de la du filmoj estas tute malsamaj. Chinio estas lando
de bicikloj kaj Wang Xiaoshuai nature elektis tiun temon.
En
la filmo Wang Xiaoshuai nur prezentis la problemon de proksimigho
de maturigho, sed ne donis solvon. En la filmo oni trovas fortan
klasan analizon. Multaj komprenoj okupas nur malgrandan parton.
Klasa analizo estas demando zorgata de la sesageneraciaj reghisoroj
rilate la disvolvighan staton de Chinio, ekzemple diferenco inter
la urboj kaj la kamparo, kolizio de homoj de malsamaj socitavoloj
k.a.
La
filmo havas simbolisman tendencon, ke biciklo estas simbolo, kaj
en la filmado la biciklo estis intence traktata. Por la knaboj kaj
junuloj, biciklo estas ne nur reprezentanto de materio, sed ankau
simbolo de pozicio.
Rigardante
la filmon, oni perceptas multajn aferojn, ekzemple zorgon al la
reala stato de la socio, precipe la spertadon de junuloj de malsamaj
tavoloj al la vivo. En la filmo oni vidas kaj sangvinecon kaj humuron,
kaj ili enigis pli fortan epokan senton en la tradician realismon.
La stilo de la tuta filmo kompare proksimighas al kritika realismo.
La
stilo prezentita de "Biciklo de Deksepjarulo" estas sento
de senbridigho en adoleskantigho. Juneco ja estas malekvilibra kaj
fantazia. Sole juna vizagho jam povas longe eksciti rigardantojn,
por ne paroli pri grupo da knaboj fluge biciklantaj en la suno.
Multaj
30-40-jaruloj, kiuj rigardis la filmon, ekdubis, chu ili havas ian
rilaton kun la filmo. Eble homoj, kiuj spertis la vivon dum knabeco
kaj juneco, senescepte havis intimecon kun la roloj en la filmo
kaj perdis ekvilibron de la sento pri la filmo. La scenoj pri geknaboj,
pri la urbo, pri biciklo, la printempa malseka strato kovrita de
soforaj floroj, la knabo kashinta la biciklon, la sento kauzita
de humiligo kaj vanta memrespekto... tushis la komunan rememoron
de la homoj; estis filmo, kiu trairis ilian memoron kaj fantazie
pushis ilin en knabecon kaj komencis sintezi la sigelite konservatan
dolchon kaj adstringecon en emociighon.
La
lernantino de supera mezlernejo en la filmo estas charma kaj gracia,
sed abomeninda, frivola kaj rifuzita sen bedauro. Sed Wang Xiaoshuai
svage traktis la rolinon, kvankam gravan en la filmo. Char nia juneco
jam pasis, kaj nia penso estas shanghighanta, char memoro kaj virino
en memero restas nur bulo da svagajho en bela memoro.
La
titolo de la filmo aludas la shanghighon de la vivmaniero kaj socia
valora koncepto de la chinoj. Biciklo ankorau estas emblemo de Pekino
ech de Chinio.
Kvankam
biciklo jam perdis la antauan gloron, sed ghi ankorau estas grava
trafikilo, char en Chinio auto kaj motorciklo ankorau ne popularighis.
Biciklo jam shanghighis de arde dezirata objekto al necesajho, sed
atendanta anstatauigon.
En
Chinio tre granda diferenco trovighas inter la urboj kaj kamparo,
kaj la kamparanoj envias richan kaj komfortan urban vivon, kaj deziro
pri mono kaj materio farighas motivo enurbigho de multaj kamparanoj.
Sekve biciklo estas ne nur ilia vivtena instrumento, sed ankau konfirmo
pri ilia ekzisto en urbo. Perdo de biciklo signifas perdon de rajto
de vivado en urbo. Sed junuloj en la urboj estas novgeneracianoj.
Kvankam ili ne estas richaj, tamen ilia urbaneco jam estas suficha
por distingighi de dungitoj devenintaj de la kamparo. Ili bezonas
biciklon ne por trafiko au vivteno (dungitoj el la kamparo bezonas
ghin por minimuma vivteno), sed pro vanta gloro kaj memrespekto.
Tio estas shanghigho spertata de Chinio.
Pekino
en la filmo estas tre interesa. Ghi trovighas en shanghigho: malnovaj
kortohavaj domoj kunekzistas kun la domegoj kaj memservejoj, kaj
zigzagaj kvietaj stratetoj chirkauas chelskrapantojn, krome tie
kaj tie vidighas sin sunumantaj maljunuloj, distrighantaj infanoj,
urbanoj vivantaj en tipaj urbaj distriktoj kaj kamparanoj aspirantaj
urbon... Tiuj antagonismaj kaj intermiksighantaj bildoj estas intresajhoj
de la nuna Chinio.
|