Chinaj filmaj reghisoroj de nova generacio

de WA NA

    En la fino de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento finighis la "Kultura Revolucio". En la 20 jaroj post tio aperis en Chinio tri generacioj da filmaj reghisoroj kun karakterizajhoj. Pro la malsameco de epokoj, estas diferencaj la temoj kaj manieroj de iliaj filmoj.

    La kvinageneraciaj reghisoroj levighintaj en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento gajnis respekton de la filma rondo de la mondo per siaj originalaj vidpunktoj pri la historio kaj epoko kaj unika estetika koncepto. El la kvina generacio aperis nombro da eminentaj reghisoroj reprezentantaj la chefan fluon de la nuna china filmo, kiel ekzemple Zhang Yimou, Chen Kaige, Tian Zhuangzhuang k.a.

    En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento parto de la chinoj richighis, la ekonomia reformado disvolvighis pli profunde, en la reala vivo aperis granda diferenco de la vivniveloj de la homoj kaj aperis polarizo. La sesageneraciaj reghisoroj aperintaj en tiu tempo pli multe turnis sian rigardon al la realo. Kvankam iliaj filmoj ofte gajnis premiojn en la internaciaj filmaj festivaloj, tamen ankorau ne formighis la memstara karaktero. Strebante al esprimmaniero por personeco, la sesageneraciaj reghisoroj montrighis iom sufokitaj. Inter ili Wang Xiaoshuai, Jia Zhangke kaj Zhang Yuan estis sukcesintoj.

La novgeneraciaj reghisoroj

    En la lastaj jaroj de la pasinta jarcento kaj la unuaj jaroj de la kuranta jarcento Chinio eltenis la atakon de la mondsfera ekonomia depresio kaj trahakis por si vojon de merkata ekonomio kun siaj propraj karakterizajhoj. La homoj iom post iom shanghis sian koncepton kaj multaj homoj komprenis, ke bona vivo venas de pena laborado, sed ne de "fera bovlo" (la chinoj nomas oficon en shtata entrepreno "fera bovlo", kaj "bovlo" signifas vivrimedon). Oni farighis multe pli optimismaj pri la vivo ol en la unua periodo de la reformado. Multaj homoj, kiuj falis en timon pro la reformado, devis rekte vizaghi al la realo.

    Ankau filmo iom post iom adaptighis al la legho de la merkata ekonomio. En tiu periodo filmlaborantoj eliris el la ebura turo kaj kontemplis, kion bezonas la plejparto de la chinoj en la vivo.

    La respondo estas tre simpla. Plejparto de la chinoj estas multe pli okupitaj ol en la pasinta jarcento. En la vivo ili bezonas malstrechan distradon kaj ankau humanecan prizorgon. Ili bezonas trovi en la materia vivo sian spiritan apogilon kaj la signifon de la vivo, kaj volas scii pere de filmo, kiel la aliaj homoj vivas gaje portempe forgesante chagrenon.

    Meng Jinghui, Lu Chuan, Li Chunbo, Lou Jian kaj Zhang Yibai farighis brilantaj punktoj de la china filmo. Iliaj filmoj rakontas ordinaran aferon, sed la farado de iliaj filmoj montris iliajn diversajn stilojn. Per facila, humura au ech absurda maniero ili esprimas sian strebadon de la vivmaniero idealisma, naturisma kaj serchanta la signifon de la vivo. Ili estis nomataj "la sepa generacio". Plejparto de ili antaue ech neniam kontaktis filmkreadon.

Novaj konceptoj kaj novaj manieroj

    Novaj reghisoroj chiam alportas multajn novajn konceptojn kaj manierojn. Precipe Meng Jinghui, antaue reghisoro de dramo, kaj Li Chunbo, antaue kantisto, brile sukcesis en sia kampo. Sin turnante al filmo, ili certe enportis multajn kuriozajn ideojn al la china filmo.

    Antau la filmado de "Flugi kiel kokoplumo", Meng Jinghui ech ne havis sperton pri filmado de televida filmo. Sed en la filmado li havis multajn novajn kaj kuriozajn pensojn kaj metodojn, ekzemple trejnado kaj provludo de aktoroj estas maloftaj en aliaj filmgrupo, kaj fakte tio estas grefto de provluda metodo en teatro. Cetere, la projektoj de intrigo kaj figuroj estis parte neitaj de la grupo, sed iuj aliaj strangaj intencoj estis efektivigitaj. Filmisto diris, ke nur Meng Jinghui havas la talenton elpensi tiom multe da brilajhoj, kaj la brileco devenas de lia nescio.

    Li Chunbo, reghisoro de la filmo "Ne ploru, knabino", ludis rolon en du dramoj kaj tre ekscitighis por filmo. Li diris: "Artoj estas interrilatantaj, kaj diferencas nur iliaj esprimmanieroj, kaj esprimmanieroj de filmo estas pli richaj. Farado de filmo kaj verkado de kanto estas samaj por mi, kaj filmo havas ritmon kaj melodion de muziko, ghi estas pli komplika ol kantoverkado, sed la esprimado estas pli plezura."

    Lu Chuan kaj Zhang Yibai unuafoje reghisoris filmadon. Lu estis diplomito de filma instituto kaj Zhang - de drama instituto. Ambau havas siajn proprajn komprenon kaj estetikan strebon por filma koncepto. Lu Chuan akcentis intensan konflikton inter la roloj kaj tiun en ilia koro, kaj lirikan esprimon de ili. Zhang Yibai faris multajn MTV kaj televidajn filmojn de idoloj, tial lia filmo "Metroo al Printempo" pli akcentas belecon de la scenoj kaj la kvalita senco de la roloj.

    La nova forto de filmaj reghisoroj debutis en tute nova senskrupula fizionomio pere de tute novaj konceptoj kaj tute novaj manieroj. Kvankam oni ne povas antaudiri ilian perspektivon, tamen multe esperas de ilia estonteco.

Serchi manierojn kaj merkaton

    Por sia unuafoja reghisorado tiuj reghisoroj bezonis trovi esprimmanierojn, alivorte, artan stilon, kaj bezonis bone komuniki al la rigardantoj tion, kion ili volas esprimi. Cetere ili bezonis serchi luktan metodon en la filma merkato, char akiri merkaton estas antaukondicho de ekzisto de filma reghisoro.

    En la filmoj "Flugi kiel kokoplumo" de Meng Jinghui, "Retrovo de pistolo" de Lu Chuan kaj "Ne ploru, knabino" de Li Chunbo oni povas trovi, ke ili tre akcentas subjektivan esprimon kaj psikan priskribon. Sed Meng Jinghui iris absurdan vojon, kaj tre klara estas la idealisma gusto. Lu Chuan tre akcentas kreon de atmosfero kaj simbola gusto, kaj la serchado de pistolo fakte sugestas la proceson de serchado de la signifo de la vivo. Li Chunbo ne akcentas intrigon de la filmo, sed atentas priskribon de la stato de ekzistado de homoj, ke oni rimarkas en ghi naturisman ajhon.

    Vortoj de Meng Jinghui reprezentas la opiniojn de tiuj reghisoroj pri ilia arta strebado. Li diris: "Mi shatas distingighi de la aliaj, ke mia filmo estu malsama al chiuj aliaj." Krome la roloj en la tri filmoj estas tre interesaj.

    Poeto en "Flugi kiel kokoplumo" estas malforta intelektulo en urbo, la heroo en "Retrovo de pistolo" estas policano serchanta spiritan apogilon, dum knabino en "Ne ploru, knabino" estas mezklasa virino en urbo, kiu povas akomodighi al nenio. Kvankam la tri filmoj havas la saman observan sintenon al la stato de ekzistado de la homoj, tamen chu la tipoj de la homoj, chu la angulo de komparo kun la socio, chu la filma maniero, chio montras komplete malsamajn stilojn.

    Ili reghisoris unuafoje, kaj la skalo ne estis granda, sed la premo de merkato estis ne malgranda, char la sukceso au malsukceso influis la kredeblecon por investo al la reghisoro. Vizaghe al merkato, preskau chiuj reghisoroj strebas por havi kiel eble plej multe da rigardantoj, kaj plejparto de la novgeneraciaj reghisoroj havas la memfidon al la merkata orientigho en la estonteco.