Novtipaj kinejoj vigligis la filman
merkaton de Chinio

de WA NA

    En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento granda nombro da novtipaj kinejoj estis konstruitaj kaj liveris lokojn por disvolvigho de la china filma merkato. La kinejoj kaj filmoj estis firme kunligitaj pro la komunaj interesoj. Oni taksas filmojn ankau lau la enspezo de la kinejoj.

    Tiuj novtipaj kinejoj estas pli konformaj al la bezono de la merkato ol la malnovaj.

    Dum jughado por la tri grandaj oficialaj premioj de filmoj oni aldonis konsideron pri merkato.

    Tial en la merkata konkurenco rapidighis la procezo de la komercigho de la china filmo.

Novtipaj kinejoj farighis chefa forto en la china filma merkato

    La rapide levighintaj novtipaj kinejoj en diversaj lokoj de Chinio estis perfekte ekipitaj rilate medion kaj kvaliton de projekciado. La enspezo de 300 grandaj modernaj kinejoj konsistigis pli ol 90 pocentojn de tiu de la kinejoj de la tuta lando.

    En la pasinta jaro senchese kreskis la nombro de multchambraj kinejoj kaj dighitaj stereofoniaj kinejoj. Kaj ankau la tekniko levighis senchese. Kelkaj kinejoj en Shanhajo kaj Kantono estas kompareblaj kun la modernaj kinejoj de la mondo. Tiuj kinejoj shanghis la tradician konsiston de enspezo de la filma merkato de Chinio. Dum projekciado de grandaj filmoj la enspezo de la plej famaj 30 kinejoj de Chinio konsistigas 34 pocentojn de tiu de la tuta filma merkato de Chinio.

    Novtipaj kinejoj kun moderna ekipajho kaj bona servo farighis favoratoj de la merkato, kaj eskalado de kinejoj farighis grava faktoro de prosperigho por la estonta filma merkato de Chinio.

    Por adaptighi al la nova situacio, Chinio starigos shtatan linion de dighita demonstra kinejo. La China Radia-Filma-Televizia Grupo planas investi rekonstruon de 100 kinejoj, apliki al ili sputnikan, interretan kaj alteklaran dighitan projekcian teknikojn por antauenpushi renovigon de programeroj de la kinejoj kaj akceli sciencan kaj teknologian renovigon kaj impetan disvolvighon de projekcio.

Novtipaj kinejoj revenigis rigardantojn por chinaj filmoj

    Komfortaj kinejoj liveris plej taugajn film-aprecajn lokojn por homoj vere shatantaj filmojn. Chu por fremdlanda, chu por china filmo, la spertaj rigardantoj faras jughon - chu estas inde rigardi la filmon en kinejo. Ekzemple la usonaj filmoj havas pli kaj pli altan teknologian artifikon, kaj multaj chinaj rigardantoj opinias, ke ne estas tre interesaj la filmoj kun tro multe da altteknologiaj artifikoj.

    En 2001 chinaj kinejoj enspezis milionon da juanoj de chiu filmo de Holivudo, sed la enspezo de la chinaj filmoj "Tradicia terapio", "Mi ne ignoros¡­" kaj "Miaj gefratoj" superis tiun de usonaj filmoj. La enspezo sole de la filmo "Funebro por famulo" atingis 13 milionojn da juanoj, venkinte chiujn fremdlandajn filmojn. Tiuj faktoj almenau pruvis, ke kvankam usonaj filmoj eniris en la chinan merkaton, tamen chinaj filmoj havas sian lokon en la merkato. Tion oni atribuis al kuna propagando de la kinejoj kaj filmproduktantoj.

    La chinaj filmoj retrovis la shaton de la rigardantoj. Pli kaj pli multaj chinoj preferas apreci en kinejo elstarajn chinajn filmojn spegulantajn la realan vivon. Chiuj chinaj filmoj alte taksitaj de la rigardantoj plene utiligis la richfontojn de la china tradicia kulturo. Tia kultura faktoro kaj estetika tendenco estas neatingeblaj por filmoj de Holivudo.

    La pozitiva rolo de la novtipaj kinejoj instigis la chinojn doni pli kaj pli grandan atenton al la chinaj filmoj.