Nova filmo "Kune kun vi" kaj Chen Kaige

de ZHANG SHUANG

    Antau 10 jaroj Chen Kaige, reprezentanto de la kvinageneraciaj filmaj reghisoroj de Chinio, gajnis premion en Cannes per sia filmo "Lasta renkontigho de diktatoro kaj lia amatino". Longe post tio li reghisoris la filmon "Kune kun vi". En la filma festivalo de Toronto la filmo ghuis grandan shaton.

    En 2002 Chen estis rekomendita por 7 kategorioj de la premio Ora Koko jughata de chinaj filmaj specialistoj, nome por tiuj de plej bona filmo, plej bona reghisoro, plej bona chefrolulo, plej bona akcesora rolulo, plej bona sonregistado, plej bona komponajho kaj plej bona rearangho.

    Oktobre de 2002 la filmo estis projekciata tra Chinio.

Kion rakontas la filmo

    Liu Xiaochun lernis violonludon de infaneco kaj en la agho de 13 jaroj gajnis altan premion enviindan por aliaj ludantoj. La sentema kaj silentema knabo prenas violonludon kiel sian plej shatatan esprimmamieron. Lia patro portis lin al Pekino por progresigi lin. Chi tiu lernis che du instruistoj kaj fine akiris la shancon partopreni en internacia konkurso de violonludo.

    La filmo prezentas tute simplan rakonton pri lernado de violonludo de unu el la 2 milionoj da infanoj lernantaj violonludon. Ghi prenas klasikan muzikon kiel la chefan elementon de la rakonto, elportas kortushan rakonton de familio kaj emocias la rigardantojn en du horoj.

Aktiva temo

    Multaj el la rigardintoj opiniis, ke Chen Kaige intencas diri multon al la homoj post la kortusha rakonto.

    Fakte la filmo priskribas senton inter plenkreskuloj kaj infanoj. "Chu la homoj strebas al sukceso au felicho?" Chen Kaige humure kaj aktive esprimis la temon, kiun multaj pensuloj, filozofoj kaj artistoj profunde diskutis.

    Franca raportisto tiel komentariis la finon de la filmo: "Ghi ne estas Holivuda fino, sed frapa kaj humura fino." Per la filmo Chen Kaige kredigis al la rigardantoj, ke la patro kaj filo en la filmo havas la rajton kaj motivon esprimi sian veran senton kiel oni vidis en la filmo.

Superi sin mem

    La antauaj filmoj de Chen Kaige, ekzemple "Flava tero", "Lasta renkontigho de diktatoro kun la amatino" kaj "Sikario Jing Ke", estas historiaj, rezonaj kaj raciaj. Sed "Kune kun vi" estas "percepta filmo". De racieco al percepto, Chen spertis transiron de si mem.

    Moda sed soleca virino, ordinara patro en kamparo, talenta fraulo instruisto, multe respektata maljuna profesoro... multaj tiaj homoj trovighas chirkau ni. Sed tiuj ordinaraj homoj en ordinara vivo multe kortushis la rigardantojn. Tion oni atribuas al la sagha aplikado de filma maniero. Chen Kaige vere agis ne kiel antaue.

    Multe shanghighis la temo de la filmoj de la kvinageneraciaj reghisoroj inkluzive de Zhang Yimou kaj Tian Zhuangzhuang. La kialo de tiu profunda shanghigho kushas en tio, ke ili vizaghas al tute malsama epoko, kaj ankau la merkato, bileta enspezo kaj rigardantoj estas multe diferencaj de tiuj de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento.

    La filmo rakontas ne sole amon en familio. Kvankam la temo estas malsama al la antaua, tamen ghia sento estas sama al tiu en la unuaj filmoj de Chen, kiuj donas tute novan impreson al la rigardantoj. Chen Kaige chiam persistas en sia stilo ankorau tre akra.

    Multaj homoj opinias, ke la filmo estas verko markanta shanghighon de lia stilo. Li opiniis, ke reghisoro devas esti kapabla en verkoj de diversaj temoj, ke eble lia sekvanta filmo temas pri historio. Fulma emociigho en konkreta vivo povas instigi tiun senteman reghisoron esprimi ghin per filma maniero. Li ne rifuzas scenaron, kiu emocias lin.

    En la filmo estas multaj intrigoj emociantaj rigardantojn. Tio rilatas kun lia edzino Chen Hong. Shi estas bona virino, bona edzino kaj bona patrino. Amo kaj familio helpas kreadon de artisto, kaj Chen Kaige ne estas escepto.

Merkato kaj sukceso

    La Toronta Filmfestivalo ne estas konkursa nek jughdona. Sed ghi estas konkurenco de filma merkato kaj chefa indiko de la filma merkato de Norda Ameriko. Tiu festivalo spegulas la reakcion de merkato kaj rigardantoj. "Kune kun vi" estis multe laudata en la festivalo.

    Nun la plej granda obstaklo por la bileta enspezo estas tio, ke tro malmultaj estas malfermantoj de merkato kaj tro multaj la homoj intencantaj fari sin artistoj. La nunaj filmfarantoj plejparte estis diplomitoj de filma instituto, kiuj facile rigardis sin artistoj, sed ne roluloj en merkata ekonomio. Ju pli da malfermantoj de merkato, des pli granda la ebleco de sukceso.

    La plej grava afero por la china filmo ne estas gajni premion, sed malfermi merkaton. Plurismo aperos nur se la merkato estos multe pligrandigita. Alie la china filmo ne povos eniri en normalan cirkuladon.

Bileta enspezo de la filmo en la komenco de oktobro estis gratulinda. Tio pensigos la filmajn reghisorojn, kiuj ekskluzive penas fari sin artistoj.

    Oni raportis, ke en la venonta jaro Chen Kaige partoprenos en konkurso de Oscar-premio. Sed tion decidos ne li, sed koncernaj departementoj de la shtato. Se iu departemento de la registaro rekomendas lin, li volas partopreni. Li esperas, ke ankau li povos gajni Oscar-premion de reghisoro.