En
la 24-a Kaira Internacia Filmo-festivalo okazinta en la 19-a de
novembro 2000, la china filmo "Suspiro" gajnis entute 5 premiojn
de la plej bonaj filmo, scenaristo, aktoro, aktorino kaj prezentado.
Reghisoro de la filmo s-ro Feng Xiaogang reghisoris la filmojn "Kontraktantaj
du flankoj", "Atendi nepre ghis renkontigho" kaj "Senfine", kiuj
ne malmulte enspezigis, precipe la lasta filmo enspezigis plej multe
(50 milionojn da juanoj).
IOM PRI "SUSPIRO"
Liu Dawei, filmoproduktanto,
deziris, ke scenaristo Liang Yazhou kiel eble plej rapide finskribu
la scenaron. Li do luis por Liang domon che maro en Hainan-provinco
kaj dungis fraulinon Li Xiaodan kiel servistinon kaj sekretarion.
Tamen en la tagoj, kiam ili kunestis, ili enamighis. Reveninte Pekinon,
Liang flirtis inter la edzino kaj la amatino. Kiam lia edzino rimarkis
la amaferon, shia unua vorto estis: "Ni eksedzighu!" Sed rigardante
la okulojn de la filino plenajn de larmoj, Liang ne aprobis. Li
kaj la edzino separis. Neatendita kontuzo de la edzino shanghis
la situacion. La edzino vundighis, kaj Liang denove loghis en la
hejmo por flegi sian edzinon kaj prizorgi la filinon. Li prenis
la tutan hejmlaboron kaj spertis la malfacilon de la edzino, kiun
li tute ne konis antaue. Foje la amatino aperis che la pordo de
la hejmo, sed kiam auskultis la rakonton de la geedzoj, shi forlasis
la shajne komfortan kaj kvietan hejmon... La vivo de la geedzoj
denove kvietighis: sur plagho la edzo rigardas la edzinon kaj
filinon ghoje ludantajn, la poshtelefono
eksonas, chu ankorau estas shi au...
Chefroluloj de
la filmo estas Zhang Guoli (ludanta la rolon de Liang Yazhou) kaj
Xu Fan (ludanta la rolon de la edzino), kiuj estas shatataj de chinoj.
|