Komence
de 2001, la filmo "Kauranta Tigro kaj Sinkashanta Drako"
reghisorita de Ang Lee estis honorita per premioj de la "plej
eminenta reghisoro" kaj "plej bona alilingva filmo"
de la usona "Orgloba Premio". Krome la filmo gajnis dek
honorajn menciojn de la premio.
Okcidentanoj
opiniis, ke la filmo estas plena de la orienta gusto, kaj la bataloj
de gongfu estas tre fascinaj. Ili estis sorchitaj de la orienta
gusto, sed ne sole de la rakonto mem kaj la bataloj de gongfu.
La
filmo kunfandis la tradician gongfu, la kulturon kaj filozofion
de Chinio, kaj enkorpigis la eufemisman, naturan, ekranan kaj violentan
belecojn de Oriento kaj Okcidento.
La delikataj
koloroj, la konturoj de la chinstilaj domoj en obskuro, la movighantaj
fenestraj gazoj portas la misterecon de Oriento. La tipa sudchinia
gusto en kontrasto de sablejo de la okcidenta Chinio aldonis orientan
klasikan signifon.
Skizo
de "Kauranta Tigro kaj Sinkashanta Drako"
Fama
migranta makisano Li Mubai intencis eltirighi de makisaneco kaj
konfidis sian valoregan glavon al la fidinda amikino Yue Xiulian,
ke shi transdonu ghin kiel donacon al la princo en la chefurbo.
Dum la pasintaj pli ol 400 jaroj la glavo estis uzita en mortigo
de sennombraj homoj, kaj Li Mubai esperis, ke fordonaco de la glavo
povos pruvi lian kategorian decidon forlasi makisanecon. Sed en
la nokto de la sama tago la glavo estis forshtelita, kaj iu vidis,
ke homo kun maskita vizagho enshtelighis kaj malaperis en la domo
de grandsinjoro Yu, komandanto de la chefurba garnizono. La grandsinjoro
zorgis pri la publika sekureco de la chefurbo. Li estis jhus transpostenigita
de Xinjiang, kaj la princo ne kredis, ke la komandanto implikighis
en la afero.
Por ne
kompliki la aferon, Yue Xiulian kashe enketis pri la shtelo kaj
sekretigis al Li Mubai la perdighon de la glavo. Shi volis nur alude
devigi la shtelinton redoni la glavon. Sed shi ne sukcesis, kaj
kiam la homo kun maskita vizagho venis redoni la glavon, neeviteble
okazis batalo inter li kaj Li Mubai...
Ang Lee:
Reghisoro
Ang Lee naskighis en Taiwan en 1954, kaj transmigris en Usonon en
1978.
Liaj chefaj
verkoj:
"Pushantaj
manoj" gajnis la premion de plej bona filmo en la
Azi-Pacifika Filma Foiro en 1991 kaj tri premiojn de Ora Chevalo
en Taiwan.
"La
Edzigha Bankedo" gajnis premion de Ora Urso en la
Berlina Filmfestivalo en 1993 kaj samtempe gajnis honoran mencion
de Oscar-premio kaj tiun de la premio de Ora Globo por la plej bona
alilingva filmo. Cetere ghi gajnis 5 Orchevalajn Premiojn en la
Filmfestivalo de Taiwan, inkluzive de honoraj mencioj por la plej
bona filmo kaj la plej bona reghisoro.
"Manghantaj
kaj Drinkantaj Viroj kaj Virinoj" gajnis honoran
mencion de Oscar-premio por la plej bona alilingva filmo en 1994.
"Prudento
kaj Senso" gajnis 7 honorajn menciojn de Oscar-premio
en 1995 kaj premion por la plej bona adaptado kaj la premion de
Ora Urso de la Berlina Filmfestivalo.
. |