De
la unua de marto la filmo "Skrap-terapio" reghisorita
de Zheng Xiaolong estas prezentata en Chinio. Ghi estas tre shatata
de la publiko kaj fakuloj. La spektantoj opinias, ke la filmo montras,
ke la orienta kulturo devas komunikighi kun la okcidenta, kio tamen
bezonas tempon. "Skrap-terapio" estas bona filmo. En ghi
la roloj estas ne multaj, tamen ili chiuj estas klare karakterizitaj.
KONCIZA
ENHAVO DE LA FILMO
Xu Datong
kaj lia edzino Jian Ning finfine fiksloghighis en Sankta-Luizo,
urbo en la meza parto de Usono, post 8-jara penado. Ili havas amindan
filon Danis. Xu venigis ankau sian patron el Chinio al Usono por
kunloghi. Sed ekster atendo, kiam ili kune ghuis la familian harmonion,
malfelicho nerimarkite proksimighis al ili.
Foje,
la 5-jara Danis estis atakita de lakso kaj febro, kaj la avo kuracis
lin per tradicia china skrap-terapio. En la sekvanta tago Danis
che sia ellitigho estis vundita je la kapo kaj oni portis lin al
hospitalo por urgha kuraco. Che la korpa ekzameno, kuracistoj trovis
postsignojn de skrapado kaj ili venis al la konkludo, ke la knabo
estis turmentita en la hejmo. Oni do malpermesis al Xu Datong kaj
Jian Ning kune vivi kun Danis, kaj la infana filantropia institucio
opiniis, ke Xu Datong estas suspektinda je perfortado al la filo
kaj volis akuzi lin por senigi lin je patroneco al la filo.
En jughejo
neniu sciis, kio estas skrap-terapio. Advokato de la akuzinto miskomprenis
ankau, ke la elektrona ludo 'Pilgrimado al la Okcidento", inventita
de Xu Datong, tendencas al serioza perforto. Xu Datong, bolante
de kolero, perdis prudenton... La jughejo decidis senigi Xu je lia
patroneco al la filo.
Atakite
de tiu afero, la patro de Xu decidis forlasi Usonon kaj volis rigardi
la nepon antau la forveturo. Xu forshtelis Danis el la patronejo.
Post veturkonkuro kun policanoj, li kviete redonis la filon al la
patronejo.
Vespere
de Kristnasko alivestite kiel maljunulo, Xu Datong volis enshtelighi
en la domegon por kunighi kun la familianoj, tamen estis rimarkita
de gardistoj. Li do decidis malgrau danghero grimpi al la 9-a etagho
lau drenilo eksterdoma...
KONCIZA
BIOGRAFIO DE ZHENG XIAOLONG
Zheng
Xiaolong estas eminenta china scenaristo, reghisoro kaj produktanto
de televidaj filmoj. Li filmis "Kvar Generacioj en la Sama
Hejmo", "Aspiro" k.a.
En 1993
la de li reghisorita televida filmo (el 21 partoj) "Pekin-anoj
en Nov-Jorko" faris sensacion tra la tuta Chinio.
Kiel
scenaristo de la filmoj "Disigho" kaj "Ghojo antau
Morto", li ricevis honoran mencion de la premio "Ora Koko".
En la
lastaj jaroj li dedichis grandan atenton al intershangho kaj kunlaboro
kun siaj alilandaj kolegoj. "Skrap-terapio" estas la unua
filmo, kiun li reghisoris.
Noto
Skrap-terapio
estas popola terapio en Chinio. Lau la chin-medicina teorio glatigo
de ghinluo-vojoj
kaj dilato de sangvazoj estas utilaj al sangcirkulado kaj efikaj
por mildigo de doloro kaj forigo de patogenaj kauzoj. Oni uzas ghenerale
glatan ebenan platon por skrapi malsanulojn sur iliaj dorso, brusto
kaj aliaj lokoj lau unu direkto dekojn da fojoj ghis rughigho de
la hauto. Post la skrapo la malsanuloj sentas sin bone.
|