Lastatempe
chinoj estis interesataj de scienc-populariga filmo "Kosmo
kaj homo".
La farado de la filmo dauris unu kaj duonan
jarojn kaj estis finita en marto de 2000. Dank' al komputora teknologio
kaj originala kinematografio, la filmo figure eksplikis la evoluon
de la kosmo, inkluzive la teoriojn pri origino de la kosmo, darvinismo,
nuklea energio, nuklea fuzio, kontinenta fluso, heliocentrismo k.a.
Krome la filmo solvis la 8 enigmojn de la homaro en konado pri la
kosmo. Ili estas estigho de la kosmo, apero de la vivo, origino
de la homaro, evoluado de la vivajhoj, pereo de la dinosauro kaj
tiu de la ekstertera vivo kaj suna eksplodo. La filmo vivece prezentis
la esploradon kaj saghon de la homaro en konado pri la kosmo. La
filmo popularigis sciencajn sciojn, propagandis sciencan spiriton,
atentigis la homojn pri domagho de la vivo kaj kontentigis la scivolemon
de la homoj.
La reghisoro de la filmo s-ro Xin Yingyi,
diplomita el la kinematografia fakultato de la Pekina Filma Instituto,
laboris jam 20 jarojn en la Pekina Scienca-Eduka Studio. En 1997
li komencis partopreni en la laboro por la rubriko "Scienca
kaj Teknologia Foiro" de la China Centra Televizio. Dum tiu
tempo li faris filmojn pri Marso, Jupitero kaj la kosmo. Antaulonge
li deziris fari filmon pri la kosmo. Sed li havis skrupulon, char
dum multe da jaroj la plej avangarda esplorado pri la kosmo estas
farata ekster Chinio. Tial li ne havis sufichan kuraghon fari tian
filmon. Por richigi siajn sciojn, dum la lastaj 4 jaroj li achetis
multajn tiurilatajn librojn kaj legis ilin. Dank' al la legado li
akumulis multe da scioj de astronomio. Kaj poste shanco trafis lin,
ke oni lasis lin fari grandan scienc-popularigan filmon "Kosmo
kaj Homo". Li diris, ke nacio ne multe konanta la kosmon estas
malforta rilate multajn konceptojn. En tiu filmo li rakontis al
ni historion de lulilo de la homaro. La filmo diras al ni, de kie
venis kaj kien iros la homoj. La filmo rakontas al ni ankau, ke
la homaro povos malrapidigi la proceson de la vivo pere de altigo
de rapideco, ke la sekreto de longeviveco de homoj ekzistas en rapideco...
Lau originala vidkampo de orientano kaj
evidenta orientismo, la filmo "Kosmo kaj homo" makrokosme
kaj mikrokosme rakontas la rilatojn inter la kosmo kaj homoj. La
filmo diferencas de fremdlandaj filmoj plenaj de imago kun scienco
kaj teknologio, kaj diferencas ankau de okcidentaj filmoj pri helenaj
kaj romanaj mitoj pri la kosmo.
|