La
tempo flugas rapide. En palpebruma dauro forpasis du jaroj post
kiam mi venis en Pekinon. Kiam mi unuafoje veturis al Qingdao, naskighloko
de mia patrino, mi tuj ekamis Chinion kaj decidis studi en Dalian.
Mi restis en Chinio jam 3 jarojn, inkluzive la tempon de mia turismo
en ghi.
Mi
laboris en radiostacio kaj tie mi konigis al japanaj auskultantoj
chinan muzikon kaj al la chinaj auskultantoj la japanan. Mia laboro
estas interesa, kio ebligas al mi ghui muzikon de la du landoj.
Mi
konatighis kun china muziko en 1998. Septembre de chiu jaro en Fukuoka
okazas muzika festivalo "Azia Monato". Tie mi auskultis
rok-muzikon de Nigra Leopardo. Vere, la prezentado estis ekster
mia atendo. Kvankam mi informighis pri ghia nomo, kiam mi preparis
programon pri china muziko, tamen mi ne imagis al mi, ke la prezentado
estis tiel interesa. Kaj pli grave, mi estis infektita de la entuziasmo
de la chinaj spektantoj. Mi ekinteresighis pri Chinio eble ghuste
tiam. Fukuoka estas urbo, kiu kontaktis aliajn urbojn de Azio jam
en la antikveco. Multe da aziaj studentoj, inkl. de la chinaj, loghas
tie, tamen mi ne neas, ke la tieaj loghantoj kaj ech la tokiaj loghantoj
preferas la okcidentan kulturon. Antau mia studentigho mi nenion
sciis pri aziaj aferoj, char tiam mi tute ne havis intereson por
tio. Poste, mi konis chinan muzikon, turismis tie kaj ekkonis multe
pri tiu lando. Nur veninte Chinion, mi klare konsciis, ke mi estas
japano. Mi opinias, ke estante japano, mi devas scii la historion,
kiu ne legeblas en la japanaj legolibroj.
En
la lastaj jaroj chinaj muzikistoj ofte vizitis Japanion. En 2002
ghia orkestro de maldikaj muzikistoj partoprenis la Internacian
Festivalon de Rok-muziko de Fujhi, la plej grandan subchielan rok-muzikan
festivalon en Japanio. Tio ja estas la duafoja partopreno de chinaj
muzikistoj en tiu festivalo.
Revenine
de Japanio, ili progresis rapide. En Pekino mi ofte vizitas koncerton
semajnofine. Mi shatas ilian prezentadon. Tie estas ankau nekomerca
muziko. Multaj orkestroj estas fieraj pro la kulturo, elbakita de
ilia lando longhistoria, kaj bona heredado de tiu kulturo. Mi sentas,
ke en Japanio similaj muzikistoj farighas pli kaj pli malmultaj.
Ankau
japanaj orkestroj kaj muzikistoj ofte vizitas Pekinon por prezentado.
S-ro Suekichi, kiu gvidas han-lingvan kurson en TV-stacio de Japanio,
ofte vizitas Pekinon. Marte de 2002 japana s-ro Itami Tanijosikai,
kiu faras registradon de muziko en la China Radio Internacia, eldonos
fotoalbumon en 2003. Muziko ja ne konas landlimon. Estas feliche,
ke ghin akceptas multaj chinoj. Multe da chinaj gejunuloj shatas
ankau japanajn TV-filmojn kaj japanajn kostumojn. Chinaj librovendejoj
vendas japanajn vortarojn. Mi estas ghoja, ke en la medio kun anglalingvaj
vortaroj la chinoj ne forgesas japanan kulturon kaj interesighas
pri ghi. Mi opinias, ke multaj japanoj, kiuj fiksas sian atenton
sole sur la Okcidento, devas lerni de la chinoj.
En
2001 Chinio sukcesis en invito de la Olimpikoj de 2008, partoprenis
la Mondpokalan Piedpilkan Konkurson kaj membrighis al la Monda Komerca
Organizo. La 13-an de julio, 2001, kiam Chinio sukcesis en invito
de la Olimpikoj, mi kune kun multe da chinoj iris al Tian'anmen-placo
kaj persone spertis la entuziasmon kaj grandan ghojon de miaj amikoj.
Mi decidis resti en Chinio ghis 2008.
En
2002 Chinio kaj Japanio celebris la 30-jaran datrevenon de la fondo
de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj poste la kultura intershangho
de la du landoj farighis pli vigla. Mi deziras, ke krom la suprajha
kultura intershangho, ankau la ordinaraj popolanoj de la du landoj
pli bone komprenu unu la alian.
|