Dum
diversaj gitaraj rondoj en Esperanto-renkontighoj, mi konstatis
gravan mankon: Bedaurinde apenau ekzistas notoj de rokmuzikaj kantoj
en Esperantujo. Tion mi volas shanghi kaj pro tio kolektas ilin.
Vi
estas muzikshatantoj au eble ech artistoj. Tial via helpo tre utilas!
Chu vi havas ie notojn au akordojn de grupoj kiel Amplifiki, Persone
(krom "Chu vi pentas?"), Team', JoMo, Esperanto Desperado
ktp? Se jes, bonvolu kontakti min.
Mia
celo estas krei komplete esperantlingvan kantokolekton por ke Esperanto-muziko
eksonu pli ofte kaj por ke la bonaj kantoj iom pli diskonatighu
en Esperantujo! Tio ankau helpos al la artistoj vendi siajn verkojn...
homoj achetas kion ili audis multfoje.
(Gunnar
R. Fischer <djkunar @ yahoo.com> http://www.muenster.de/~kunar)
|