En
la 13-a jarcento la china teatro ekhavis la karakterizajhon de legendo,
kaj ghia chefa formo estis rakontado en kantado. Tio diferencis
de la okcidenta teatro, precipe la karakterizajho en la formo estis
malsama al tiu de la okcidenta teatro, ekzemple la evidenta kontrasto
de komplika plastiko de roloj kun lakona sceneja dekorado.
La
china teatro vekis atenton de okcidentaj dramistoj tuj post sia
eniro en la okcidenton. Ili provis asimili originalan esprimmanieron
de la china teatro. Tio estas tre evidenta en Usono.
Broadway
ludis chinan teatron
Usonanoj
sciis la chinan teatron en 1790. Tiam sur la scenejoj de Usono oni
jam ludis fajrajhojn, ombroteatron kaj mimikon kun pupteatro kaj
cirkajhoj.
En
la mezo de la 19-a jarcento usonanoj en Francisko kaj Novjorko jam
komencis rigardi chinan teatron. En 1852 en San-Francisko aperis
la unua china teatrejo. 8 jarojn post tio, nome en 1860, kiam la
unua china teatra trupo finis sian prezentadon en Francisko kaj
iris al Parizo por prezenti al Napoleono la Tria, europanoj la unuan
fojon rigardis la chinan teatron. Poste pli kaj pli multaj chinoj
migris en Usonon kaj aperis pli multe da chinaj teatraj trupoj.
En la 40 jaroj de 1870 ghis 1910, prosperis chinaj teatrejoj en
grandaj chinaj kvartaloj. Tiuj teatrejoj akceptis chefe chinajn
elmigrintojn, kaj samtempe ili vekis atenton de la lokanoj, turistoj,
famaj dramistoj kaj komentariistoj. Preskau chiuj turistoj al Francisko
vizitis chinan teatrejon. Iuj komentariistoj ech opiniis, ke la
china teatro estas pli alloga ol la usona.
En
la chinaj kvartaloj oni prezentis chefe Guangdong-operon. En dramgazeto
de 1903 oni publikigis komentarion: "La scenejo estas malganda,
sen planklampoj, antauscenejo, kurteno kaj flankaj enirejoj. Krom
rekvizitoj, kiujn oni transportadas dum la prezentado, sur la scenejo
estas nenia dekoraciajho. ...Kiam timida novedzino estas iranta
en sian chambron, du rekvizitistoj portas sur la scenejon pordkadron
kun silka kurteno, kaj la aktorino trairas la kadron kaj eliras,
kaj tuj poste la rekvizitistoj forportas la pordkadron."
Tia
priskribo tushis nur la suprajhan karakterizajhon, kaj en alia artikolo
oni provis prifosi pli profundan estetikan principon tra tiu suprajha
karakterizajho. Kaj la fundamenta principo estis nenio alia ol tio,
ke la chinaj dramistoj ne estis limigitaj de scenejo kaj tute liberaj
en strukturo de tempo kaj spaco. Poste dramistoj de Usono kaj Chinio
kune surscenigis la chinan klasikan dramon "La Bivo".
"Bravo"
por Mei Lanfang
En
1930, Mei Lanfang, la plej granda china aktoro, turneis en Usono
kaj pushis la influon de la china teatro en Usono ghis kulmino.
Lia turneo estis subvenciita de la china registaro, kaj la usonanoj
ekhavis pli konkretan impreson pri la china teatro. Sukceso de lia
prezentado longigis lian restadon de 2 ghis 5 semajnoj en Novjorko.
Poste li turneis duonjaron en Seattle, Chikago, Vashingtono, San-Francisko,
Los-Angheleso kaj Havajo. Li renkontighis kun multaj usonaj dramistoj,
komentariistoj kaj aktoroj, ekzemple Charles Chaplin, kaj oratoris
en Univesitatoj de Kolumbio kaj Chikago.
Por
ke usonanoj pli bone komprenu kaj aprecu la chinan teatron, famaj
literaturistoj, ekzemple Hu Shi, skribis propagandilon pri la turneo.
Antau chiu ludo prezidantino konigis pri la tradicio de la china
teatro. Majstro Mei kaj liaj kolegoj komplete montris la kadencajn
partojn de la china sceneja arto.
La
publiko de Usono montris grandan entuzismon al la prezentado de
Mei Lanfang. Komentariistoj multe honoris lin, ke lia prezentado
estas instrua por la usona teatro.
La
simpleco de sceneja dekorado de la china teatro interesis komentariistojn.
Ili skribis post komparo de la scenejoj de la china kaj usona teatroj:
"Rilate scenejan dekoracion, la chinoj antauiris nin plurajn
jarcentojn. Ili jam forlasis la dekoracion el realaj objektoj, dum
ni multe pagis por fari scenejon similan al la realo. La chinoj
anstatauigis tiajn komplikajhojn per mangestoj, kaj la rigardantoj
jam povas percepti la adekvatan scenejon lau tiuj mangestoj."
Post komparo ili montris, ke la graciaj gestoj de Mei Lanfang kontrastigis
la malsufichecon de korpoplastika trejnado de usonaj aktoroj. Usonaj
komentariistoj opiniis, ke la formuligitaj mangestoj kaj aliaj movoj
de la china teatro estas lernindaj por la usona teatro.
Prezentado
de Mei Lanfang konsciigis la usonanojn, ke en Chinio trovighas prezenta
arto de pli alta nivelo.
Post
Mei Lanfang multaj aliaj chinaj teatraj trupoj prezentis en Usono.
Ili prezentis multajn klasikajn teatrojn, ekzemple "Che Vojforko",
"Regho Xiang Yu adiauas sian edzinon" kaj "Ebria
edzino de imperiestro".
Helena teatro,
teatro de Shekspiro kaj china teatro
Same
kiel aliaj orientaj teatroj, la china teatro pensigis la rigardantojn
pri la helena teatro kaj tiu de Shekspiro, ke ili havas komunan
arton. Komentariistoj ofte komparis ilin. Multaj komentarioj konsciis
la similecon de la tri teatroj, ekzemple virina rolo ludata de aktoro,
limigita dekoracio, fiksa sur- kaj descenejigho, stiligita sceneja
movo, deklama rakontado, tiposimila tipa sceno, sceneja medio konturita
de poezia teksto, apliko de masko kaj unuigho de dialogo, danco,
kantado, muziko kaj dekoracio. Tiuj karakterizajhoj estis troveblaj
kaj en la helena teatro kaj en la teatro de Shekspiro. Kvankam la
esprimmanieroj de la tri teatroj estas malsamaj, tamen la komentariistoj
interligis ilin kaj provis elfosi novan signifon el la malnova tradicio.
Oni povas diri, ke rekta kontakto kun la china teatro kaj aliaj
aziaj tradiciaj teatroj donis novan koncepton de usonanoj pri la
teatra tradicio de la okcidento.
China gusto
en usona teatro
Pere
de konigado de chinaj kaj usonaj studantoj pri la china teatro,
la prezentado de chinaj aktoroj kaj ludo de china teatro fare de
usonaj aktoroj, la usona teatro kreive aplikis la esprimmanierojn
kaj formulojn de la china teatro en sia teatra reformado.
Usona
dramisto Thornton Wilder, famighinta pro sia verko "Nia Urbeto",
aplikis en sia frua teatro en 1931 formulon de la china teatro.
Parolante pri la arto en la teatro, li kunligis tion kun la prezenta
arto de Chinio: "Pli simplaj seghoj servas kiel lito en trajno,
kaj bambua vergo inter la femuroj signifas chevalrajdon."
En
la 4-a de januaro de 1938 "Nia Urbeto" estis premierita
kaj akiris Prize-premion.
En
la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento koncepto de kompleta teatro influis
Usonon, kaj organika kombino de kanto, monologo, gesto, batalo,
danco, muziko, vesto kaj dekoracio farighis ekzemplo de sukceso.
En 1974 la Eksperimenta Teatra Klubo de Patrinoj ludis "Somermeza
Nokta Songho" de Shekspiro. Oni uzis chinajn vestojn kaj rekvizitojn,
kaj la realisma stilo estis miksita kun formuligita movo kaj la
dialogo estis en la china kaj angla lingvoj. Komentariistoj alte
taksis la ludon pro tio, ke ghi alprenis formuligitan prezentan
manieron de pekina opero, ekzemple teatra mieno, sugesta gesto,
anglalingva kantado kun pekin-opera gusto kaj interbata maniero.
Tiuj ludoj levis la prezentajn signojn al ligvistiko. Tio montras,
ke estas tute eble ekspliki verkon per shajne neharmonia maniero.
|