Mu
Guiying estis filino de estro de remparita vilagho. Shi eklernis
luktarton ushu-o jam en la infaneco kaj poste posedis eminentan
batalarton. Shi edzinighis al generalo Yang, kies familianoj lojalis
al la shtato plurajn generaciojn. La viroj de Yang-familio chiuj
viktimighis sur batalkampo, dum la virinoj de tiu familio, bravaj
kaj saghaj, heroe batalis por defendi la patrion. Mu Guiying estis
chiamvenka kaj plej elstara el la generalinoj de Yang-familio.
La
dramo "Mu Guiying", prezentita de Li Liuyi, montras la
elekton kaj decidon de la heroino antau batalmarsho. En kvieta nokto
shi sin lavis kaj shanghis la vestojn. Shi respektoplene iris al
la tomboj de la edzo, bopatro kaj avo kaj murmuris al ili. Shi trovis,
ke neniu povas fari decidon anstatau shi. Shi konsciis, ke por esti
heroino shi devas decidi mem.
Por
montri sian konon pri la operoj, Li Liuyi decidis mem verki teatrajhojn
pri la tri heroinoj. Lia multjara laborado faris lian verkadon premiso
de la reghisorado.
Somere
de 2003 Li Liuyi surscenigis la dramon "Mu Guiying". Tio
estas konkreta provo kaj montris la sintezan kulturitecon de la
autoro. Li Liuyi naskighis en familio de dramistoj. Li amas chinajn
operojn kaj en sia dekkelkjara reghisora vivo faris multan provon
prezenti ilin sur scenejo de moderna dramo. En la dramaturgia instituto
li posedis la arton de klasikaj grekaj dramoj kaj tiuj de Shekspiro
kaj Stanislavski.
La
muzika renovigo estas premiso por unuigi la operojn kaj dramojn.
Kvankam la orkestro ludas nur kvar specojn de muzikiloj akompanantaj
pekinan operon, tamen en "Mu Guiying" ne audighas la tradicia
melodio de pekina opero, kaj rezervighas nur monologo en la opero.
Por evidentigi la delikatan shanghighon de la sento de la heroino,
oni adaptis koloraturan sopranon en operoj kaj la enhavo sin liberigis
el rakonteco de la tradiciaj chinaj teatroj kaj montras la internan
mondon de la heroino. La tuta teksto montras evoluon de la intrigoj,
kaj la muziko kaj la tuta teatro formis etosan unuighon.
La
sceneja dekoro estas simpla. Tie vidighas nur du seghoj, blanka
bankuvo kaj multe da rughaj petaloj. La lumo estas chiam varme flava
kaj nur farighas blua kaj verda dufoje, kiam okazas dramaj konfliktoj.
La
kostumoj montras virinan belon de la heroino Mu Guiying. En la komenco
kaj progresado de la dramo, shi chiam portas rughan silkajhon. Sur
la scenejo la aktorino plene disvolvas la animstaton de Mu Guiying
per ludo de la longaj kaj larghaj manikoj. Por montri la kulminon
de la batalo Mu Guiying portas bluan generalan robon, dum la tri
aktoroj portas eksksluzive blankan silkan robon.
La
dramon "Mu Guiying" prezentis ekskluzive aktoroj de pekina
opero.
Septembre
de 2003 oni prezentis "Mu Guiying" 18 fojojn.
|