Hua
Mulan estis china heroino en la 13-a jarcento, kiam regis en la
tuta Chinio mongoloj. Pro senchesa batalo la kortego ofte rekviziciis
batalantojn kaj chiuj plenkreskaj viroj devis militistighi. Tiam
la patro de Hua Mulan jam maljunighis, dum shia frato estis tro
juna. Se ili batalus kontrau la malamikoj, ili certe viktimighus.
En la kriza momento Hua Mulan decidis militistighi anstatau la patro.
Por ke la rekrutvarbistoj ne sciu, ke shi estas virino, Hua alivestis
sin kiel viro dum longaj jaroj. Shi chiam vivis kun viraj komandantoj
kaj batalantoj, heroe batalis kaj faris grandajn meritojn. Shi farighis
fama heroo sur la batalkampo. Post fino de la milito shi portis
denove virinajn vestojn, kio forte mirigis shiajn batalamikojn.
La
legenda historio de Hua Mulan estis drameca. La dramo pri Hua Mulan
estis chiam shatata de la chinaj spektantoj.
Li
Liuyi jam finis verkadon de la teatrajho "Hua Mulan" kaj
nun oni preparas la prezentadon. Oni deziras, ke ghi estu prezentata
printempe de 2004.
Ghuante
la dramon, oni tute forgesos, ke Hua Mulan estas virino, sed en
la kulmino de la dramo, kiam shi denove surhavos virinajn vestojn,
la rigardantoj stuporighos kaj komplete altirighos de la scenejo.
Li Liuyi deziras, ke kiam la spektantoj forlasos la teatron, ili
konsciu, ke Hua Mulan estas centprocenta virino.
|