Liang
Hongyu estis prostituitino, sed poste edzinighis al fama generalo
de la Suda Song-dinastio (1127-1279). Shi estis virino sagha kaj
tenera. Helpante la edzon en la batalo, shi faris multe da utilaj
konsiloj al li kaj estis tre amata kaj estimata de la komandantoj
kaj batalantoj. Kaj krom tio shi multfoje mem gvidis armeon en batalo
kontrau la malamikoj.
Nun
Li Liuyi daurigas sian verkadon de la dramo "Liang Hongyu".
Li deziras, ke la dramo estu komika. Li opinias, ke ghi certe plachos
al la spektantoj pro siaj gajigo kaj richa enhavo.
"Liang
Hongyu" surscenighos autune de 2004.
|