En
la 80-aj jaroj Li Liuyi atente legis verkojn de okcidentaj filozofoj.
Li opinias, ke la okcidenta filozofio kaj beletro impresis lin pli
profunde ol la okcidentaj dramoj. Li deziras sukcese prezenti sian
komprenon pri la herooj pere de la tri heroinoj. Li opinias, ke
ankau la herooj estas homoj enradikighintaj en la ordinara vivo
sur fono de la nacia kulturo. En tiu medio chiuj povas farighi herooj
kaj la herooj estas valoraj je estetikeco.
Li
opinias, ke la virinoj simbolas ordinarecon kaj belecon. Char la
rakontoj pri heroinoj estas bone konataj de la publiko, tial li
povas realigi sian dramaturgian idealon.
La
supre menciitaj heroinoj komplete sin liberigis el la simpla morala
admiro kaj reaperis en formo de ordinaraj homoj plenaj de internaj
kontraudiroj kaj memstara spirito. El la homa vidpunkto li esprimas
la gheneralan nekomprenemon per la virina beleco: Vizaghe la elekton
oni bezonas racion, kuraghon kaj forpelon de timemo.
|