En
la Periodo de Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.), Zhou-dinastio
havis muzikiston Boya kiel kortegan chefzorganton de muziko. Li
estis eminenta en ludo de kordmuzikilo chin (antikva china
kordmuzikilo pli longa sed malpli largha ol zimbalono). Arbohakisto
Ziqi povis bone kompreni la muzikon de Boya. Ili respektis unu la
alian pro la respektiva eruditeco kaj virto kaj farighis intimaj
amikoj. Kiam Boya informighis pri la morto de Ziqi, li frakasis
sian chin kaj ne ludis plu muzikon. Ilia amikeco rakontighis
ghis nun kaj oni nomas plej intiman amikon granda konanto.
Aprecado
de Ziqi
Boya ellernis distingighan arton de ludado de chin sur l
a fea insulo Penglai kaj estis honorita de la kortego kiel majstro
de muziko. Li sin okupis pri komponado kaj foje iris al la sudo
por kolekti popolajn muzikajhojn.
Boya
shipveturis kune kun servoknabo kaj estis haltigita de pluvego.
Shipisto ankris la shipon che rokmuro kaj atendis serenighon. Shtormo
dauris ghis nokto.
Kiam
chesis pluvo, Boya eliris el la kajuto kaj vidis belan lunon. Kiel
bona etoso por ludi muzikilon! Li elprenis sian chin kaj
ekludis. Subite rompighis unu el la kordoj. La shipisto kaj servoknabo
vekighis de ekstazo kaj rimarkis, ke arbohakisto staras sur la pruo.
La
shipisto demandis, kial li suriris sur fremdan shipon. Kaj la arbohakisto
respondis, ke li estis retenita de shtormo kaj allogita de la muziko.
"Vi
jam auskultis mian ludon, do, chu vi scias, kial mi ludas?"
demandis Boya.
"Pro pluvego vi devis chesigi veturadon kaj por forigi enuon
vi ekludis chin. Sed subite kordo rompighis pro mia entrudigho."
"Shajne
vi iom scias pri muziko. Do mi demandu vin, kio estas muziko kaj
kio estas medio de muziko?"
"Muziko
esprimas penson bazitan sur chio de la universo. Muziko de ekzakta
kaj klara esprimo estas bona muziko, dum muziko de senbaza afektemo
estas malsukcesa muziko. Gracia muziko moderigas la spiriton kaj
ebligas bonan virton al la auskultantoj. Harmonio estas medio de
sanktuloj. Harmonia muziko konkordigas la homojn kun la naturo.
Jen la medio de muziko."
"Sed
kial muziko povas esti au emocia au abomeninda por auskultantoj?"
"Tion
decidas la animstato de la ludanto. Kiam oni ludas en vera sento,
lia muziko emocias la auskultantojn; kiam oni ludas en afekta maniero,
lia muziko estas abomeninda."
"Chu
vi povas kompreni, kion mi volas esprimi en mia muziko?"
"Mi
povus kompreni la penson de via moshto je via ludo. Bonvolu ludi."
Boya
ekludis muzikajhon esprimantan respekton de homoj al alta monto.
Ziqi
nereteneble laudis mankrakante: "Belege, la pasia muziko bildigas
al mi imponan monton!"
Boya
daure ludis tiun muzikajhon, kiu esprimas la admiron de homoj al
torenta rivero.
"Kiel
ekstaze! La muziko sonas kiel la senchesa fluo de rivero!"
"Alta
Monto kaj Torenta Rivero" estas charma sed malfacile komprenebla
muzikajho. Antau fino de la ludo Boya starighis kaj riverencis al
Ziqi: "Vi estas vera gemo en profunda monto kaj brila perlo
kashita en la tero. Mi vizitis multajn lokojn kaj estis malfacilege
por mi trovi homon, kiu tiel bone komprenas mian muzikon kiel vi."
Antaue
Ziqi neniam audis tian muzikon kaj kredis, ke la ludanto ne estas
ordinarulo. Interparolante li sciis, ke li estas neniu alia ol la
chefzorganto de muziko en la kortego. En granda respekto li invitis
Boya al sia hejmo.
Ili
venis al pajla kabano. Boya vidis multajn klare klasifikitajn partiturojn
temantajn pri fishado, pashtado, chasado, arbohakado, kultado, bankedo,
amo de junaj geamantoj k.a. Boya invitis lin servi en la kortego
por helpi lin en kolektado de popolaj muzikajhoj. Ziqi fordankis
lian inviton, sed donacis al li chiujn siajn partiturojn.
Boya
respektegis Ziqi, ke li, arbohakisto, estas tiel klera kaj eminenta
rilate muzikon. Li prenis lin plej intima amiko.
En
la sekvanta tago ili adiauis kun larmoj. Ili interkonsentis pri
renkontigho en la venonta printempo.
Frakaso
de chin
En la antaudecidita dato Boya veturis al Ziqi. Sed antau ol atingi
la hejmon de Ziqi, Boya vidis che la vojo tomboshtonon kun la nomo
de Ziqi. Li ploregis kaj lamentis batante la tomboshtonon:Ho
ve! Vi estas unika konanto de mia muziko, sed vi forpasis antau
mi! Ho, la dio ne estas justa!"
Boya
elprenis sian chin kaj ludis la muzikon "Alta Monto
kaj Torenta Rivero".
Finante
la ludon, Boya preskau sufokighis de plorego. "Mi plu ne havos
konanton de mia muziko!" Je tio li kaptis chin, forte
frapis ghin kontrau la tomboshtonon. La muzikilo frakasighis kaj
de tiam Boya ne plu ludis muzikon dum la vivo.
|