Antau
2000 jaroj chin-o estis muzikilo strikte interligita kun
politiko en Chinio, kaj multaj regnestroj kaj militaj kaj civilaj
altranguloj estis lertaj en ludo de chin-o. En la Periodo
de Printempo kaj Autuno kaj tiu de Militantaj Regnoj, kantado en
akompano de ludo de chin-o estis unu el la manieroj de spirita
interfluo. Per ludado de chin-o oni povis esprimi malfelichon,
romantikecon, triston, ekscitighon, trankvilon k.a. sentojn, kaj
krome priskribi eventojn kaj pejzaghojn. En la antikveco chinoj
taksis talenton de homoj lau ties kapableco en "chin-ludo,
shak-ludo, kaligrafado kaj pentrado". La unua estis chin-ludo,
tio signifas, ke en la antikva Chinio chin-ludo estis tre
populara, kion la nuntempuloj ne povas imagi.
Estis
multaj klarigoj pri la origino de chin-o. Kutime oni preferas
la diron, ke Shi Kuang, samtempulo de Konfuceo, estis la unua majstro
de chin-ludo. Laudire chin-ludo de Shi Kuang povis
antaudiri la estontecon de regno kaj personoj. Por ekskluzive okupighi
pri muziko, li blindigis sin.
Ankau
Konfuceo shatis intershanghi ideojn kun siaj dischiploj pere de
chin-ludo kaj instruis muzikon al siaj dischiploj. Li travojaghis
multajn regnojn por disvastigi ritojn de Zhou-dinastio kaj estis
sieghita de kanajloj je tri tagoj. En malfacila situacio sen mangho
kaj akvo, li trankvile ludadis chin-on, kaj pro tio li estis
multe respektata de la dischiploj.
Tiu
periodo postlasis malmulte da repertuaroj, sed la kulturo de chin-o
de Zhou-dinastio estas la bazo de la tradicia kulturo de Chinio
same kiel la ritoj de Zhou-dinastio kaj la doktrinoj de Konfuceo
kaj Mengzio.
Nun
en Chinio, same kiel aliaj artoj, chin-o havas diversajn
skolojn, kaj la plej distingighaj estas la akademia kaj popola.
Chin-ludantoj de la akademia skolo sin okupis per kolektado,
polurado kaj diferencigo de antikvaj verkoj kaj kompono de novaj
pecoj, kaj ankau per skribo de muzika historio kaj esplorado. Popolaj
chin-ludantoj serchis samspeculojn pere de muzikoludo. Ofte
tiuj ludantoj estis eruditaj, kaj ili estis daurigantoj kaj progresigantoj
de la ortodoksa skolo de chin-kulturo.
Kun
chin-o kiel kompano
92-jara
majstro Wang Yu loghas en malnova strateto en Chengdu, chefurbo
de Sichuan-provinco. Li estas vaste konata en la urbo.
Majstro
Wang havas moderan karakteron kaj oni konas lian animon pere de
lia ludado de chin-o. Sed nun la majstro malofte ludas chin-on
pro rigidigho de artikoj de la manoj. Sed li ankorau havas la kutimon
incensi, manlavi kaj mediti che tablo. Foje li povas ludi por amikoj
la melodion "Vizito al amiko en montaro". Por teni la
kontinuan meditadon, li malofte interparolas kun aliaj.
La
loghejo de la majstro estas ombrata de densaj verdajhoj. La strato
trovighas en movoplena parto de la urbo, sed lia korto estas kvieta.
Antaue la majstro kutimis ludi en nokto kaj la sono de lia ludo
audeblis tra la tuta strato. Se oni preterpasis lian domon, oni
certe sentis sin kvazau sur antikva strato.
Nun
la majstro malofte tenas la fenestrojn malfermitaj, char nun ech
en nokto bruo regas en la strato. Li shtopis la fenestrojn rigardantajn
al la ekstero. Tial sur la tri muroj en lia chambro pendas 6 chin-oj.
2 el ili estis faritaj antau preskau 1000 jaroj. La majstro prenas
la antikvajn chin-ojn siaj kompanoj. Li povas audi galopadon
de chevaloj en la obskuraj vejnoj de la muzikilo el Tang-dinastio
kaj imagi la misteran kaj antikvan Silkan Vojon kaj la graciajn
dancojn de ekskursantoj en la antauurbo de Chang'an en printempo.
Kaj en la nigre flava koloro de la antikva muzikilo li povas konscii
la senchesan malfelichan migradon en antikvaj poemoj. Li estas granda
konanto de tiuj malnovaj muzikiloj. Li ofte diras, ke li vivos kaj
pereos same kiel tiuj maljunaj chin-oj.
Hela
luno super Tianshan-monto
Vintre
de 1992 dekoj da majstroj de antikva chin-o el la china cheftero,
Taiwan, Usono kaj Europo kolektighis en Chengdu kaj ludis muzikilon
sur la montpinto Jinding de Emei-monto. Tiam majstro Wang jam aghis
82 jarojn. Mughis frosta vento, flirtis negho. Tiunokte la hela
luno levighis kaj nuboj ondighadis kiel maro. Multaj el la majstroj
hezitis pro la malbona vetero. Sed Wang Yu ordonis al siaj dischiploj
pretigi tablon sur la klifo, sidighis interkrucante la krurojn kaj
ekludis la melodion adaptitan al la poemo de Li Bai "Hela luno
sur Tianshan-monto". Che la kadenca parto de la melodio, ondegis
la nubomaro kaj subite ekneghis. Tio estis hurao de spektantoj de
la naturo. La majstro absorbite auskultis la ehhon de tre malproksima
loko. Kiel shtono, li senmove sidis tri horojn antau chin-o
por interparoli kun la monto. Ordinaruloj tute ne povas elteni la
malvarmon, sed la majstro sentis varmon en si mem kaj la fingroj
chiam vigladis sur la kordoj. Negho faladis sur lin kaj la humida
spirado glaciigis liajn brovojn. Subite la cheestantoj vidis nimbon,
kiu similas al agitita akvo de puto, ke la lumaj ringoj senchese
levighis supren. Antau la fino de la ludo la majstro ekkriegis kaj
la negho disfalis de sur lia korpo. La dischiploj tuj shirmis lin
per dika surtuto kaj venigis lin en ripozejon por varmigi lin per
fajro. Tiunokte oni honoris lin per bankedo.
Respkto
al antikva sikario
Majstro Wang plej respektas antikvajn sikariojn. Li tre shatas la
melodion "Guanglingsan", alinome "Murdo de Nie Zheng
al regnestro de Han". Nie Zheng estis tre fama sikario de Han-regno
en la Periodo de Militantaj Regnoj. Tiam kortegano Yan Sui kaj chefministro
Xia Lei de Han-regno estis en malpaco kaj Yan Sui petis Nie Zheng
mortigi Xia Lei. Post plenumo de murdo Nie Zheng sin mortigis. Antau
sinmortigo li misformis sian vizaghon, por ke aliaj ne rekonu lin
kaj ne endangherigu lian fratinon Nie Yin. Sed lia fratino sentime
elpashis kaj sepultis lin. La verko "Guanglingsan" ghuste
rakontas pri tiu historio. Ji Kang, literatoro, pensulo kaj muzikisto
de Wei-regno en la Periodo de la Tri Regnoj, estis misakuzita kaj
kondamnita al morto. Antau la ekzekuto li ludis la melodion en granda
ekscitigho. Li tre volis imiti la grandan sikarion Nie Zheng. Wang
Yu tre shatas "Guanglingsan" ghuste pro tio, ke la melodio
priskribas sikarion, dum Ji Kang, granda konanto de la verko "Guanglingsan",
estis legenda heroo.
Fakte
majstro Wang estas kuragha kiel la antikva sikario, ke li mortigas
malsanon de la moderna civilizacio per la amo al chin-kulturo
dum la tuta vivo.
Ne
ludi plu chin-on en nokto
Majstro Wang Yu opinias, ke repertuaro estas animo de forpasintaj
komponistoj. Nur bona konanto povos turni putrajhojn en mirindajhojn.
Li opinias, ke chin-o estas animita kaj bele sonas nur en
la de ghi konata medio. Li diris, ke lia strateto jam komplete shanghighis,
ke liaj chin-oj jam ne konas la medion, tial li ne ludas
plu la muzikilojn en nokto.
|