Chen
Lin, juna kantistino shatata de chinaj gejunuloj, shatas freshajn
aferojn kaj emas esti antauiranto de modo.
La
plej granda shato de Chen Lin estas babilado kun amikoj. Shi portas
simplajn vestojn. En 2000 shi kaj aliaj volontuloj de mediprotektado
veturis tra la Qinghai-Tibeta Altebenajho por percepti "la
vivon, naturon kaj amon" kaj samtempe apelacii al protektado
de la kara naturo. Shi strebas al persona arta stilo kaj shatas
manipuli komputoron por havi originalan komprenon pri muziko.
Chen
Lin prenas muzikon sia profesio. Shi sentas sin felicha, ke shi
povas sin okupi pri la shatata profesio.
Kapti
la koron de urbaj virinoj
Fakte
Chen Lin jam ne estas debutinto. Frue en 1993, kiam shi aghis malpli
ol 20 jarojn, shi jam famighis pro la kanto "Vian koron mi
neniam komprenos". Poste vendighis sume 1.5 milionoj da kopioj
de la disko. Ghis nun malmultaj kantistoj povis superi shin.
Poste
shi emisiis la diskojn "Mi timas enamighi al vi" kaj "Virino".
Dum tiu tempo shi penadis por trovi stilon konforman al shi. En
2000 shi eldonis sian kvaran diskon titolitan per sia nomo.
En
sia freshdata disko "Daurigu la amon" shi libere taktis
lau la urba ritmo, komunikante la tute novan koncepton de amo de
moda virino, ke oni estu "natura kun amo, libera sen amo".
Shi eksplikis la urban amkanton kaj kaptis la koron de urbaj virinoj.
La
preparado de la disko dauris 1 jaron. La disko enhavas 10 kantojn
de Chen Lin, kiujn shi kaj la diskokompanio kune elektis el shiaj
240 kantoj. Shi diris, ke la preparado estis tre interesa. Per sia
komputoro shi partoprenis en la farado de la muzika televida videodisko
(MTV). Shi opiniis, ke persona partopreno en farado de videodisko
helpas kantiston pli bone esprimi la temon de la kantoj, kaj shi
proponis, ke chiuj kantistoj provu.
Chen
Lin havas altan postulon de teksto de kanto. Shi penas trovi plej
taugan lingvon. Dum la farado de la videodisko "Daurigu la
amon", shi multfoje interparolis kun verkintoj de la tekstoj
de kantoj en kafejo, por ke ili pli multe konu shiajn karakterojn
kaj sentojn. Shi esperis enmiksi sian personan senton kaj la muzikan
medion en la verkadon de la tekstoj de kantoj.
Al
la farado de la nova disko oni aldonis multajn modajn elementojn,
kaj Chen Lin montris diversastilajn plastikojn en MTV, kaj chiu
plastiko freshe impresis la auskultantojn.
Chen
Lin kaj komputoro
Chen
Lin ensorbighis en komputoro. Shi plej shatas komputoron kun marko
Pomo. Manipulante sian komputoron, shi havas la senton, kiun shi
havas en kantado de la kanto "Daurigu la amon": Se burghonis
amo, ghi donos floron ech sen pluvo.
La
disko "Daurigu la amon" estis farita per komputoro Pomo.
Shi tre shatas la softvaron iMovie por filmfarado en la softvara
kompleto. Pere de la funkcio de hejma dighita videostudio Chen Lin
plenumis faradon de muzika televida videodisko de chiuj siaj kantoj.
Fininte
la demonstran filmon de "Daurigu la amon", Chen Lin ne
nur finis la faradon de muzika televida videodisko per la filmfara
softvaro, sed ankau turnis la dighitan demonstran filmon en videobendon
(VHS) kaj tujfilmon (Quick Time) facile aplikeblan al retsendo.
Por ke la amikoj vidu la efikon, Chen Lin turnis MTV ankau en VCD
kaj faris kopiojn. Havante komputoron Pomo, shi faras chion facile!
Chen
Lin ne shatas retan babiladon, char shi opinias tion ne vera. Shi
parolas senkashe, kaj oni facile trovas, ke shi estas sagha en interparolado
kaj vigla en pensado. Shi tre shatas kartonajn bildojn el Pomo-retejo
kaj ofte kopias ilin kaj disdonas ilin al siaj amikoj.
Biografieto
de Chen Lin
1988,
|
diplomita
el la Danca Instituto de Sichuan-provinco kaj laboranta
kiel solistino en folklora ensemblo
|
1993,
|
emisiighis
shia unua disko "Vian koron mi neniam komprenos ",
kun 1.5 milionoj da kopioj venditaj
|
1998,
|
premiita
kiel plej elstara kantistino de Shenzhou de Channel V de
la china lingvo top20
|
2002,
|
La
disko "Daurigu la amon" estis premiita kiel la
plej elstara disko de la jaro de Shenzhou
|
|