Kiel Li Xincao farighis elstara dirigento?

    Li Xincao estas multe atentata juna dirigento en la nuna Chinio. En 1992, kiam li lernis en la tria klaso en la Dirigenta Fakultato de la China Centra Konservatorio, li kunlaboris kun la China Centra Filharmonia Orkestro kaj aliaj famaj orkestroj en ludo de pluraj grandaj simfoniaj komponajhoj kaj ankau ludis "La Traviata" de Verdi kaj chinan operon "La Prerio" kunlabore kun instruistoj kaj studentoj de la China Centra Konservatorio.

    Krome li kunlaboris ankau kun franca simfonia orkestro kaj aliaj orkestroj. Liaj konado kaj eksplikado pri germanaj kaj austriaj komponajhoj estas alte taksataj.

    Nun Li Xincao laboras kiel konstanta dirigento kaj asistanto de la ghenerala direktoro de la China Simfonia Orkestro kaj la unua dirigento de la orkestro de la China Centra Baleta Trupo.

Dirigento el lernanto de ludo de europa fluto

    En 1983, kiam Li Xincao estis 12-jara, li sukcesis eniri en la artan lernejon de Yunnan-provinco. Sed antau ol li eklernis en la lernejo, li estis preskau analfabeto de muziko. La lernejo akceptis lin pro tio, ke instruisto trovis lian grandan talenton en lego de partituro kaj bonan audon.

    Li Xincao lernis ludi fluton . En la 4 jaroj de lernado li metis firman bazon por muziko kaj ekhavis fortan intereson pri dirigentado. Li organizis malgrandan orkestron el studentoj. Li ofte kopiis repertuarojn kaj disdonis ilin al la membroj de la orkestro. Lia talento iom post iom montrighis dank' al la aktivado de la orkestro.

De Kunming al Pekino

    En 1989, kiam Li Xincao estis 18-jara, li venis al Pekino por sin anonci al la enira ekzameno por la China Centra Konservatorio, la plej bona muzika lernejo en Chinio. Pli ol 20 tagojn antau la ekzameno li jam elspezis sian tutan monon. Tage li legis en stacioj de metroo kaj tranoktis en stacidomo kune kun vagantaj kamparano-dungitoj. Post la ekzameno li ricevis du informojn pri akcepto: ambau dirigenta fako kaj fluta fako akceptis lin.

    Li Xincao konservas militistan akvobotelon. Dum la 4 jaroj de lernado en la konservatorio, li chiam la unua eniris en pianan klaschambron kaj eliris la lasta, kun flanoj kaj similaj kiel manghajhoj. La militista akvobotelo estis sendita de lia patrino, kaj li chiam kunportis ghin. Kiam li trinkis, li chiam ekmemoris la amon de la patrino kaj havis la senton, ke la patrino estas tuj apud li.

    En 1991 okazis la unua dirigenta konkurso de Chinio en Kantono. Kiam Li Xincao informighis pri la afero, restis nur unu semajno ghis la konkurso. En tiu semajno li parkeris 15 partiturojn kaj gajnis la unuan premion. Kaj tiam li estis 22-jara.

Progresigo en Vieno

    Post diplomigho el la China Centra Konservatorio, li farighis dirigento de la orkestro de la China Baleta Trupo. Oni alte taksis lin laudante, ke li estas "genio", "virtuozo", "novstelo" k.s., shajne li jam atingis la kulminon nesupereblan. Li ne sciis kion fari antau la komplimentoj. En tiu tempo lia patrino skribis al li, ke li devas resti prudenta kaj mensklara kaj havi pli altan celon.

    En 1997 Li Xincao forlasis la scenejon kaj ekvizitis la Vienan Konservatorion. Sed en la konservatorio oni instruis en la germana lingvo. Kiam Li Xincao unuafoje iris en la klaschambron, la instruisto kategorie rifuzis lin, dirante, ke li revenu post unujara lernado de la germana lingvo. Sed li rajtis resti en Vieno nur du jarojn, kaj li domaghis prodigi 1 jaron pro la lingvo. Do li tagnokte lernis la lingvon laueble memorante pli da vortoj de la germana lingvo. Post 3 monatoj li revenis al la klaschambro kaj demandis la instruiston flue en la germana lingvo: "Chu mi povus reveni al la lecionoj?" En granda emociigho la instruisto diris al la lernantoj: "Antaue mi audis, ke en Oriento estas sagha kaj diligenta nacio, sed mi dubis. Hodiau mi konigu al vi Li Xincao el Chinio, membron de tiu nacio."

    Foje en lernado en Vieno, li kaj lia samklasano el Taiwan-provinco partoprenis en franca internacia dirigenta konkurso kaj li gajnis la duan premion. La sukceso pushis lin al pli alta nivelo kaj multaj europaj orkestroj ekkonis lin kaj petis lin ludi en Europo. Antau nelonge li ludis en Pekino kun la orkestro de la Viena Shtata Operejo, kiel asistanto de mondfama dirigento profesoro Hager.