En
la fino de 1999 la China Centra Televizio prezentis la unuan chinan
idolan teatron "Konduku la amon ghis la fino", kaj la
tema melodio en la komenco kaj fino kaj chiuj aliaj komponajhoj
en la filmo farighis popkantoj. La intrigo pri juneco kaj aktorado
de sunlumaj geknaboj briligis la alispecajn kantojn kun tauga melankolio
de la komponinto Xiao Ke, kiu aghis iom pli ol 30 jarojn. Kaj oni
diris, ke la televida filmo el dekoj da partoj shajnis granda muzika
televida filmo speciale adaptita al la belaj kantoj.
Nemultaj
el la popmuzikistoj komponis por filmo kiel Xiao Ke, kaj ankorau
pli malmultaj el tiuj povis sukcesi kiel li. Li estis pli kaj pli
atentata de la muzikamantoj kaj la jhurnalismo pro siaj komponajhoj
por la tre shatataj televidaj filmoj "Songho pro la hejmloko",
"Konduku la amon ghis la fino", "Sinjoro Erma",
"Arbo en chambro" kaj "Sun Yatsen". Li faris
sin elstara per sia originala stilo kaj tute nova maniero de komponado.
Bona muziko
nepre devas esti kortusha
Tushi
la koron de homoj, tio estas la trajto de la verkoj de Xiao Ke.
Xiao Ke atentas observi kaj percepti la facile kortushantajn bagatelojn
en la vivo kaj turni ilin en inspiron por sia kreado. Li chiam observas
la principon en muzik-produkto, ke muziko devas esti bela.
En
la komponado por la kvin filmoj li montris sian talenton. Nova provo
estis farita al la muzika stilo lau la malsama bezono de la intrigo
de la teatro. Kunlaboro kun la shtata filharmonia orkestro kaj klasikmuzika
arangho en la filmo "Sinjoro Erma" trafe spegulis la tristan
etoson priskribitan en la fama verko de Lao She. La muziko en la
filmo "Arbo en chambro" portas freshan nacian guston,
kaj chiu muziknoto saltas per la intereso de ordinarulo. "Konduku
la amon ghis la fino" estis rigardata de Xiao Ke kiel "vekigho
post lacigho". Komplete forvaporighis la enuo dum pluraj jaroj
en verkado kaj la subite aperinta inspiro torentis kiel superakvo
kaj flue donis al la amora filmo amon eksplikeblan per muziko. "Estu
gaja" estis novjara filmo kaj ghia gaja kaj humura muzika stilo
montris la multflankecon de Xiao Ke en muzika kreado.
Oni
povas diri, ke tiuj filmoj fundamentis lian pozicion en la muzika
kreado de filmo kaj televizio.
Shato al
klasika muziko kaj rokenrolo
Xiao
Ke shatas klasikan muzikon, jhazon kaj popmuzikon. Sed li auskultas
ankau alispecajn muzikajhojn lau bezono. Li opiniis, ke muziko ludas
du rolojn por li: la unua estas lerno kaj la dua - amuzo. Por la
lerno muzikanto bezonas kontakti diversastilajn verkoj, kaj en auskultado
li devas analizi la strukturon, orkestradon, tembran kunaranghon
kaj dispoziciadon de partoj por cherpi ion utilan. Se paroli pri
amuzo, oni povas akiri ghuon de beleco en auskultado de muziko,
tute kvietigi kaj faciligi sian korstaton, kaj Xiao Ke auskultas
klasikan muzikon dum ripozo.
Xiao
Ke shatas ankau rokenrolon. Iam li fondis rokenrolan orkestron kaj
prezentis en renkontigho kaj drinkejoj. Sed tio estis afero chirkau
1990. En 1992-1995 li starigis jhaz-trupon. Tiuj aktivadoj estis
tre utilaj por liaj komponado, orkestrado kaj verkado de kantotekstoj.
Por esti
bona muzikanto
Xiao
Ke opinias, ke popmuzika produktanto bezonas ofte akrigi siajn orelojn,
char muziko rilatas sonon, kaj sen akra audo oni ne parolu pri muziko.
Due oni devas posedi teoriajn sciojn, kaj nur tiamaniere oni povas
mastri muzikon per diversaj manieroj en praktika manipulado. Oni
devas ne nur auskulti kaj praktiki pli multe, sed ankau ghustatempe
orkestri sian komponajhon kaj alies belajn kantojn kaj poste trovi
siajn mankojn. Lernante orkestradon, Xiao Ke reorkestris 1500 kantojn,
akumulis multe da sperto kaj metis bazon por esti profesia muzik-produktanto.
Xiao
Ke estas tre humila homo, kaj chiuj scias, ke li estas muzikanto
facile trovanta superecon de kantistoj. Multaj kunlaborantoj de
Xiao Ke multe lernis dum kunlaborado kun li. Xie Yuxin estas nova
kantistino, kiun li trovis en sia kreado. Direktate de li, shi bone
kantis en televida filmo kaj daure kunlaboris kun li en sia kantokolekto.
Li kulturis la knabinon, kiu apenau sciis kanti en la pasinteco,
en kantistinon kun aparta stilo.
|