Tibeta muziko en modernigho

    La nacia muziko kaj arto de la Tibeta Autonoma Regiono de Chinio estas nedisigeblaj de la geografio, historio, religio kaj nacia tradicio de Tibeto, tial la tibeta muziko havas fortajn naciajn trajtojn.

    De rakontado de generalo pri siaj talentoj, elitaj chevaloj kaj armiloj antau ekiro al batalo en "Biografio de Regho Gesar" ghis kortushaj lirikaj kantoj en tibeta teatro, de la vaste konataj popolkantoj verkitaj de muzikistoj enradikighintaj en tibeta regiono ghis la klarionado de longa tubo en religia muzikoludo, chio montras la viglecon de la vivo kaj la gajecon de sinteno al la vivo. Tial, kun emocio esprimanta la viglecon de la vivo kaj la neflekseblan sintenon de la tibeta nacio al la vivo, serchi fandighon de la tibeta muziko en la elemento de moderna muziko por enkorpigi la nacian konscion kaj modernan konscion estas la strebado de tibetaj muzikistoj.

    "Kiu parolas, tiu kanti povas; kiu iras, tiu danci lertas." Multaj shatas tiel priskribi la tibetan nacion de Chinio.

Abundo da talentaj tibetaj kantistoj

    Tibeto, honorata kiel maro de kanto kaj danco, elkulturis faman kantistinon Caidan Zhuoma. Antau dekoj da jaroj, shia kanto "Hurao de Liberigitaj Servutuloj" vershis la koron de la tibeta popolo. Siatempe chu plenkreskuloj, chu infanoj, preskau chiuj chinoj povis kanti shian kanton "Sur la Ora Monto de Pekino". Shi estis elstara reprezentanto de tibetaj kantistoj de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. Estis shi, kiu montris al la ekstero la altan vochon de tibet-nacianoj.

    La muzikaj artistoj de Tibeto neniam chesis verki por la nacia muziko. Sed pro multaj kialoj la tibeta muziko ne estis multe konata de la mondo. Tial la naturdotita klara kaj alta vocho de tibet-nacianoj ne akiris shancon por montrighi al la tuta mondo.

    Dank' al la progreso de la chinaj amaskomunikiloj, per multaj kanaloj oni povas koni la disvolvighon de la china muziko kaj ankau tiun de la tibeta muziko.

    En la premiodisdona ceremonio por la "Deka Tutlanda Konkurso de Junaj Kantistoj" okazigita de la China Centra Televizio en 2002, bela knabino Suolang Wangmu veninta de nordtibeta herbejo gajnis du premiojn per la kanto "Ora Hejmloko", nome oran premion por la konkurso de amatora nacia kantomaniero kaj oran premion "Kantisto Plej Shatata de Auskultantoj". Tio ebligis al la homoj, kiuj preskau forgesis la tibetan muzikon, retrovis la muzikan senton naturan kaj puran de la altebenajho.

    Instruisto de la Arta Fakultato de la Tibeta Universitato diris: "Se oni diras, ke 'Hurao de Liberigitaj Servutuloj' de Caidan Zhuoma ebligis al la ekstero ekkoni la tibetan muzikon, oni povas diri ankau, ke 'Ora Hejmloko' de Suolang Wangmu ebligis al pli multaj homoj vere koni la tibetan muzikon. Suolang Wangmu kondukis la tibetan muzikon en la vivon de la nuntempuloj."

    Malantau Caidan Zhuoma kaj Suolang Wangmu estas multaj homoj, kiuj provas kunigi la tradician nacian muzikon de Tibeto kun la moderna popmuziko por krei modernan tibetan muzikon enhavantan nacian trajton.

    Muzikantoj nomataj "rokenrolaj pioniroj de la negha lando" estas tibetaj junuloj kapablaj en tekstoverkado, komponado kaj kantado. Ili opinias, ke modernaj tibetaj muzikantoj aspiras modernan stilon de la nacia muziko kaj notojn apartenantajn al ili, sekve ili kombinas la tradiciajn materialojn de tibeta muziko kun la moderna muzika tekniko, kaj la esprimmaniero kaj enhavo de la muziko rimarkinde diferencas de tiuj de la tradicia muziko.

    Junaj instruistoj de la Arta Fakultato de la Tibeta Universitato opiniis, ke en la pasinteco popmuziko por tibetanoj estis fremda kaj fresha portanto de muziko. Tial en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la kanto "Amato en Mia Koro" de tibeta kantistino Dazhen en la tibeta lingvo kaj la nacia kantomaniero furoris en la negha lando.

    Sed subkulturo estos akceptita de la vasta amaso nur post kiam ghi asimilas pli multe da faktoroj de la chefaflua kulturo. Kaj en tio aperis tibeta kantisto Yadong kantanta "Dia Aglo" en la hanlingva videodisko en 1995.

    "Amfonto de Jiuzhai" de tibeta kantisto Rongzhong Erjia furoris en la tuta Sichuan-provinco kaj li farighis la plej shatata kantisto de la tibet-nacia regiono de Sichuan.

    Kantistino Han Hong kreskis en Pekino kaj nun sin okupas pri muzika kreado en Pekino. Shia patrino devenis de Changdu de Tibeto kaj en shia sango fluas braveco kaj patoso de tibetano, tial en shiaj muzikajhoj enkorpighis la modesteco kaj kvieteco unikaj de altebenajho. En la proceso de kreado de muzikajhoj Han Hong subkonscie enmiksis elementojn de tibeta muziko kaj dank' al tio aperis shiaj "Hejmloko", "Trairo" k.a. La plej granda espero de Han Hong estas ebligi al pli multaj homoj koni la tibetan muzikon pere de muziko kaj prezenti al pli multaj homoj la elstarajn verkojn de la tradicia tibeta muziko. Shia korpulenteco ne malhelpas auskultantojn shati shin, kaj shi konkeris la auskultantojn per sia bela alta vocho.

    Iasence Yadong, Rongzhong Erjia kaj Han Hong markis komencighon de modernigho de la tibeta muziko. Ili povas esti kalkulataj mejloshtonaj personoj en la moderna muziko de tibeta nacio.

Grava studobjekto

    Sed sole Han Hong kaj kelkaj aliaj kantistoj ne estas sufichaj por konduki la tibetan muzikon al modernigho. Dume la agadkampoj de Yadong kaj Rongzhong Erjia ne estis vastaj. Do kiel instigi pli da homoj akcepti la tibetan muzikon, pli harmonie kunligi la tradician muzikon de la tibeta nacio kun la moderna muzika stilo, efektivigi modernighon de la tibeta muziko, tio restas grava studobjekto por la modernaj tibetaj muzikantoj.

    Rilata specialisto opiniis, ke la metodo de kantistino Han Hong estas imitinda. En 1995 Han Hong faris sian unuan muzikan videodiskon "Brilo en la Negha Lando", sed tio ne faris shin multe konata. Sed shi persiste serchadis en Pekino disvolvighon de sia muzikista kariero kaj fine gajnis pozicion en la rondo de pekinaj muzikantoj per la kanto "Hejmloko". Tial junaj kantistoj de Tibeto akiros pli grandan spacon por disvolvigho nur kiam ili persistos en la strategio "eliri" kaj kontakti novajn amaskomunikilojn.