Karmemore al china dirigento Li Delun

de WA NA

    Dirigento Li Delun ghuis altan renomon en Chinio. Li penadis duonjarcenton por popularigi simfonian muzikon en Chinio. Lia granda afableco kaj majstreco en la arto postlasis neforgeseblan impreson al liaj konatoj. La 19-a de oktobro de 2002 estis la unua datreveno de lia forpaso kaj pro la okazo ni publikigas la jenan artikolon por rememori lin, unu el la fondintoj de la china simfonia muziko.

    Li Delun naskighis en 1917, en Pekino. En knabeco li lernis ludon de piano kaj violono. En 1940 li eniris en la Shtatan Muzikan Kolegion en Shanhajo por lerni violonchelludon. Post diplomigho en 1946 li venis al Yan'an kaj farighis dirigento de la Centra Orkestro. Post la fondigho de la nova Chinio li laboris kiel dirigento en la Pekina Popola Arta Teatro kaj la Shtata Kanto-Danca Trupo. En 1953 li venis al la dirigenta fakultato de la Moskva Konservatorio por sin progresigi kaj revenis al Chinio en 1957. Poste li laboris kiel la unua dirigento de la Simfonia Orkestro de la Centra Ensemblo de Chinio, vicprezidanto de la China Muzikista Asocio kaj arta direktoro de la Centra Ensemblo de Chinio.

    De 1964 iom post iom malmultighis lia muzikista agado kaj en la "Kultura Revolucio" komplete silentis la dirigento kaj ne vidighis ankau lia turneo en la eksterlando dum 21 jaroj. Nelonge post la finigho de la "Kultura Revolucio" en 1976, por rememorigi la 150-an datrevenon de la forpaso de Betoveno, li dirigentis la ludon de la Kvina Simfonio de Betoveno. Che tio revivighis simfonio en Chinio. Li dirigentis ne nur en Pekino kaj aliaj urboj de Chinio, sed ankau en Luksemburgio, Hispanio, Germanio, Japanio kaj Respubliko de Koreio. Li kunlaboris kun dekoj da mondfamaj muzikistoj, inter kiuj trovighas Yehudi Menuhin, Isaac Stern kaj Ma Youyou.

    Ekde 1959 li multfoje dirigentis orkestrojn chiu el centoj da muzikistoj. En 1987 li dirigentis orkestron el 800 muzikistoj en la granda muzika aktivado "Printempo de Simfonio" en Pekino.

    En 1980 la Kultura Ministerio de Chinio honoris lin per Honora Premio de Dirigento kaj en 1986 li estis honorata de la Kultura Ministerio de Hungario per medalo de Ferencz Liszt.

    En la "Kultura Revolucio" li estis miskulpigita kaj turmentata kaj perdis la plej oran tempon de artista agado. Sed li multe klopodis por kulturado de dirigentoj, konstruado de koncertejoj, progresigo de la Centra Ensemblo de Chinio kaj popularigo de simfonia muziko. Lia nomo estos chiam memorata de la homoj pro lia senrezerva sinofero.

Popularigo de muziko

    Li Delun sin dedichis al popularigo kaj progresigo de simfonia muziko en Chinio. Li fondis kaj trejnis orkestrojn en pli ol 20 urboj kaj responde al lia iniciato multaj lokoj fondis sian orkestron. Ankau la konstruigho de la koncertejoj en Pekino kaj Kantono devas esti atribuitaj al lia klopodado. Por popularigi simfonian muzikon, li lekciis en universitatoj, fabrikoj kaj institucioj, dirigentis koncertojn kaj kulturis milojn kaj milojn da muzikamantoj. Antau kelke da jaroj li jam aghis 80 jarojn, sed ankorau klopodadis por popularigi simfonian muzikon en lernejoj, entreprenoj kaj shtataj institucioj au dirigenti koncertojn. Vojaghante eksterlande, li lekciis ankau en chinaj ambasadorejoj. De 1980 ghis 1987 li lekciis chiujare 50 fojojn.

Aperta hejmo

    La hejmo de Li Delun trovighis en la teretagho en ordinara domo el rughaj brikoj. Antau multaj jaroj telefono, televidilo k.s. estis rarajhoj, kaj tiam Li Delun havis malgrandan televidilon. Chiuvespere li turnis la ekranon de la televidilo al la fenestro, por ke la najbaroj povu televidi en au ekster lia hejmo. Kaj lia telefono farighis komuna, ke multaj nekonatoj telefonis al li por paroli kun liaj najbaroj. Oni ech telefonis al li por paroli kun loghantoj en najbara domo. Sed chiufoje familianoj de Li Delun senplende iris venigi la vokitojn. Najbaroj frekventis lin por trinki, telefoni au televidi, kaj lia hejmo farighis komuna vestiblo.

    En multaj jaroj Li Delun kaj lia edizno Li Yu havis vespermanghon en la lasta vespero de la jaro che parencoj. Kaj chiufoje ili invitis najbaran komponistinon al la mangho, char shi vivis sola.

Fotoserio de "Chinaj Muzikistoj"

    La patro de fotisto Chen Xiong estis malnova amiko de Li Delun kaj forpasis en la knabeco de la filo. Li Delun prizorgis lin kiel sian propran infanon, kaj dank' al tio Chen havis la shancojn foti la majstron. Li fotis shvitegantan Li Delun en dirigentado kaj titolis la foton "Shvitoj sub la frako de majstro". En la foto oni perceptis felichon pro granda sukceso kaj malfacilecon, grandecon kaj ordinarecon.

    Li Delun proponis foti maljunajn muzikistojn. Chen Xiong akceptis tion kaj decidis titoli la serion "Chinaj Muzikistoj". De tiu tago unu el la chambroj de la hejmo de Li Delun farighis "studio" kaj Li Delun kaj lia edzino Li Yu farighis "volontuloj" de la studio.

    Li Delun donis al Chen Xiong nomliston de fototaj muzikistoj, kaj lia edzino Li Yu helpis al li kontaktighi kun tiuj muzikistoj. Poste la nomoj de pli kaj pli multaj eminentaj muzikistoj aperis en la nomlisto de fototoj, kaj pli kaj pli multaj jhurnalistoj sin aligis al fotado de muzikistoj. La semoj semitaj de Li Delun burghonis, kreskis kaj donis abundon da fruktoj.

Cigna kanto de la majstro

    En la 17-a de septembro de 1999 Li Delun estis atakata de pulmito. Char 21 jarojn antau tio li perdis unu renon pro rena kancero, tial la kazo estis tre danghera. Sed dank' al la urgha savo de la plej bona hospitalo en Pekino, li transvivis la dangheran tempon.

    En la 19-a de novembro de la sama jaro estis la fermo de la Internacia Muzika Festivalo kaj mondfama usona violonisto Isaac Stern ludis kunlabore kun sia malnova amiko Li Delun.

    La ludo havis specialan signifon. En 1979 Isaac Stern vizitis Chinion kaj ludis la "Trian Violonan Koncherton de G Majhora" de Mozarto kunlabore kun Lu Delun. Tio estis prenita en la dokumentan filmon "De Mao Zedong al Mozarto" kaj la filmo estis premiita per Ora Oskaro. La vizito de Stern malfermis fenestron de Chinio al la eksterlando, ke la mondo ekkonis Chinion kaj Chinio la mondon. 20 jarojn post tio, vespere de la 19-a de novembro de 1999, la 82-jara Li Delun kaj la 79-jara Stern rikoltis tondran aplaudon tuj che sia suriro sur la scenejon. Li sidis en rulsegho kaj kun klara menso bele dirigentis la orkestron.

    Tio estis la cigna kanto de Li Delun. Nun ambau virtuozoj kunestas en la paradizo kaj kunlaboros por chiam.

    Nun en la koncertejo en la parko Sun Yatsen staras bronza statuo de Li Delun. Li chiam vivos en la koro de la muzikamantoj.