Xuecun, kantisto famighinta dank' al interreto

de WA NA

    En palpebrumo la kanto "Chiuj nordorientanoj estas vivantaj Lei Feng" en longo de 100 sekundoj estis dissendita tra la tuta interreto de Chinio pere de movbildaro. Ghis nun 17 homoj faris 31 versiojn da movbildaroj kaj dissendadis al studentoj kaj blankkolumuloj.

    Kaj la atento de la homoj estis turnita al la verkinto de la kanto, tre malgrasa, kapo-razita junulo Xuecun.

La stilo de Xuecun

    Xuecun naskighis en 1969, en Jilin-provinco. Li forte impresas aliajn per tre brilaj okuloj kaj troiga mieno. Li estas maldelikata en aspekto kaj nebruema. Nekonatoj rigardas lin kamparano-konstruisto kun militista tornistro. Li estas lerta en komputera ludado. Li montras nenian gravmienon de stelulo. Lia vivmaniero estas analoga al liaj verkoj, nome simpla intrigo kaj iom mistera esprimmaniero.

    Xuecun estas la plej elstara rakontisto inter la nunaj pop-muzikantoj. La kanto "Chiuj nordorientanoj estas vivantaj Lei Feng", kiu famigis lin, fakte estis rakonteto: Olda Zhang veturigis auton al la Nordoriento kaj vundighis survoje pro trafika akcidento. Nordorientano portis lin en hospitalon kaj poste ili farighis bonaj amikoj. La nordorientano kondukis Oldan Zhang en de li konatan restoracion kaj diris al li, ke la Nordoriento estas bona loko kaj la nordorientanoj estas vivantaj Lei Feng. Gaje balilante li vokis kelnerinon Cuihua alporti pladon de saurkrauto, multe shatatan de la nordorientanoj. La lasta vorto de la teksto de la kanto estas "Cuihua, alportu saurkrauton!" La figura teksto de la kanto tre interesas la auskultantojn, kvazau ili mem trovighus en la medio priskribita en la kanto.

    Lei Feng estis soldato de la China Popola Liberiga Armeo. Li martirighis en 1962, en la agho de mal pli ol 22 jaroj. Li estis bonkora, helpema kaj malavara al homoj en malfacilo, sed fakte li enspezis tre malmulte kaj vivis shpareme kaj laboris diligente. Li multe helpis aliajn inkognite. Por memori lin, la chinoj prenis la 5-an de marto kiel memorigan tagon por li. Poste oni nomis helpemulojn vivanta Lei Feng.

    Xuecun honoris la nordorientanojn vivantaj Lei Feng en sia kanto por esprimi sian respekton al bonkoraj, honestaj, ordinaraj kaj gajaj homoj.

    Xuecun diris, ke kiam li estis verkanta la kanton, lia memoro pri la knabeco estis kondensita en saurkrauton kaj ghjauzi-ojn farchitajn per saurkrauto. Nun li ankorau shatas tiujn manghajhojn. Li volontas reaperigi en siaj verkoj la scenojn de la vivo, kiujn li bone konas.

Neglata pasinteco

    De sia infaneco Xuecun estis malgrasa, sed petolema. Li povis rapide posedi la artojn, kiujn li lernis, ekzemple pianludo, pentrado kaj bivoludo. Li ofte surprizis sian patron per granda progreso. Krome li lernis la germanan lingvon en la Pekina Universitato.

    Iam li faris malgrandan komercon kaj oficis kiel praktikanta laboranto en redakcio de iu influa jhurnalo en Pekino. Li dungighis al multaj laboroj, sed ne povis sin adapti al novaj oficoj kaj falis en senlaborecon.

    Post multfoja provado li konsciis, ke li ne povos sin vivteni per tradiciaj profesioj. Li komencis provon de kreado de tre ortodoksaj muzikajhoj.

    En 1994 lia amiko rekomendis lin al iu reklama kompanio de arto. En tiu tempo li kreis la kanton "Mei" pri amrakonto. Li dedichis ghin al sia edzino Mei. Lia edzino ploris je la audo de la kanto.

    En 1995 kreighis la kanto "Chiuj nordorientanoj estas vivantaj Lei Feng", sed multaj diskokompanioj opiniis ghin absurda. En 2000 Xuecun aperigis chiujn siajn kantojn de tiu kategorio en interreto inkluzive de la menciita kanto, "Kaptu shteliston" kaj "Anonco por fianchino".

    Du datoj en 2001 estos neforgeseblaj por Xuecun: En la 16-a de majo li unuafoje vidis en interreto sian kanton kun movbildaro, kaj en la 23-a de julio iu diskokompanio subskribis kun li kontrakton.

Interreto helpis Xuecun

    Dank' al interreto la kanto disvastighis fulmrapide. Neniun groshon Xuecun pagis, sed lia famo disvastighis pere de interreto. Nun Xuecun trovighas en la stadio de nestabileco de la stilo, nome aperos multe da ebloj por lia kreado.

    Xuecun atribuis sian sukceson al tio, ke liaj kantoj estis verkitaj por ordinaraj popolanoj. Ghuste pro tio oni shatas adapti lian kanton al movbildaro.