Popolmuzika majstro A-Bing

de WA NA

    En Chinio malmultaj homoj ne konas la blindan popolmuzikan majstron A-Bing. Lia komponajho "Plenluno en Erquan-fonto" por solludo de dukorda muzikilo erhu famigis lin ne nur en Chinio, sed ankau en eksterlando. Oni povas diri, ke li estas malofte vidata nacia popola muzikisto de Chinio en la muzika historio de Chinio, kiu famighis tra la mondo.

Preskau pereinta komponajho

    Somere de 1950 specialistoj de muzika historio de Chinio urghe kolektis pereontajn popolajn muzikajhojn. Du muzikaj historiografoj venis al Wuxi kunportante importitan magnetofonon por registri muzikilludon de A-Bing. Kiam la gastoj diris la celon de la vizito, li diris: "Dum du jaroj mi ne ludis muzikilon, mi jam fremdighis al la ludarto, kaj krome, mi jam ne havas uzeblan muzikilon." Amiko de A-Bing diris al la gastoj, ke antau 2 jaroj ratoj mordrompis la kordojn de lia muzikilo, kaj A-Bing opiniis, ke tio estas puno de Dio, kaj chesis ludi muzikilon. La gastoj tuj achetis por li erhu kaj bivon. Petegate A-Bing konsentis ludi por ili. Sed li petis tritagan ekzercadon. Post 3 tagoj revenis la du specialistoj. Ili registris 6 muzikopecojn luditajn de A-Bing per erhu kaj bivo. Unu el la muzikajhoj estis sentitola, kaj A-Bing titolis ghin "Plenluno en Erquan-fonto".

    En la sekvanta jaro la du specialistoj refoje venis al Wuxi, sed A-Bing jam forpasis. Sed liaj muzikajhoj nun ankorau cirkulas kaj ghuas renomon ne nur en Chinio, sed ankau en eksterlando.

Malfacilaj travivajhoj

    A-Bing nomighis origine Hua Yanjun kaj naskighis en la 19-a de septembro de 1893, en Wuxi en la suda parto de Jiangsu-provinco. Lia patro estis taoisto lerta en ludado de chinaj muzikiloj erhu, trikordo kaj bivo.

    Li perdis la patrinon en la agho de 4 jaroj kaj lernis de la patro mizikoludon en taoisma templo. Kiam li estis 20-jara, lia patro forpasis pro malsano. Unu jaron post tio li suferis de okula malsano. Li ne havis monon por kuraci kaj blindighis en la agho de 35 jaroj. Tiutempe intermilitis la militaristoj kaj la socio trovighis en malpaco. En senelirejo la abato de la templo forvendis la templon kaj A-Bing perdis la vivrimedojn. Li vivtenis sin per muzikoludo sur strato.

    Li estis tre sagha kaj lernema. En la agho de 13 jaroj li jam povis tre bone ludi erhu, trikordon, bivon, fluton kaj aliajn muzikilojn. En la agho de 16 jaroj lia ludarto estis rekonita de la taoista rondo de Wuxi. Li amikighis kun multaj vagantaj popolmuzikistoj kaj multe lernis de ili.

    La muzikilludado de A-Bing radikighis en profunda spertado de la vivo kaj la richa folklora vivo, kaj li povis trafe elekti muzikopecojn el la heredajhoj de la popola arto, adapti ilin al novaj verkoj firme interligitaj kun la aktuala vivo kaj bone ludi ilin. Dum la Kontraujapana Rezistmilito li ludis sur stratoj popolan arion "Puno al naciperfidulo" kaj muzikajhon prikantantan nacian heroon en rezisto kontrau agreso. Post la venko de la Kontraujapana Rezistmilito li verkis popolkantojn por kondamni la reakcian regadon de Kuomintango.

    Malmultaj el liaj verkoj heredighis, sed jam estas sufichaj por montri lian altan artan nivelon. Liaj verkoj "Plenluno en Erquan-fonto", "Susuro de pino", "Vento en frosta printempo" k.a. ludataj per bivo estas tre valoraj por studi la modernan popolan muzikon.

    La plej fama el liaj verkoj estas "Plenluno en Erquan-fonto". Ghi originis de surnaa muziko de taoismo. Kiam A-Bing vagadis sur stratoj kaj ludis la muzikon, li senchese renovigis ghin enmiksante la melodiojn de aliaj lokoj. La muzikopeco ricevis la definitivan formon post dekkelke da jaroj.

Rememoro al la majstro

    En la lastaj dekoj da jaroj multaj muzikistoj prilaboris la heredajhojn de la popola muziko, kaj la komponajho "Plenluno en Erquan-fonto" estis adaptita al violona koncherto, violona solludo, piana solludo kaj orkestra ludo. Ekde la 70-aj jaroj mondnivelaj dirigentoj dirigentis famajn chinajn kaj alilandajn orkestrojn en ludo de tiu muzikopeco. La muzikopeco famighis eksterlande, kaj oni rememoras A-Bing per diversaj manieroj inkluzive de faro de filmo pri lia vivo.

    Kiel distingigha reprezentanta verko de la moderna popola muzikajho por muzikilo, "Plenluno en Erquan-fonto" montras la orientan animon de la antikva nacio pere de strukturo kun strikta logiko kaj profunda veo pri la homa vivo. Japana dirigento Seiji Ozawa tre amika al la china popolo multfoje dirigentis ludon de tiu muzikajho. Kiam li unuafoje auskultis tiun muzikajhon, li larmis de ekscitigho kaj diris: "La muziko estas tiel emocia, ke oni devas genuighi por auskulti ghin."