"China princino" revenis

de LI LIANG

    La opero "Turandot", ludata en Pekino septembre de 1998, eble havas la plej profundan signifon inter la pli ol 100 versioj ne nur pro sia majstro-direktisto Zubin Mehta, sia fama reghisoro Zhang Yimou, china 5a-generacia reghisoro, sia Festa Orkestro de Florenco de Italujo, siaj invititaj mondfamaj operaj artistoj, sed chefe pro tio, ke la artistoj realigis la revon: china princino Turandot revenu hejmen.

    La klasika opero rakontas belan rakonton: kun amo la bela china princino Turandot prezentis tri enigmojn al tiuj alilandaj princoj, kiuj petis shian manon, kaj decidis edzinighi al tiu, kiu povas solvi la enigmojn. La malsukcesintoj devas ricevi mortpunon. Finfine Calaf, princo de Tatarujo, malaperigis la malamon de la princino per sagho kaj amo. Fakte spektantoj shatas la misteran orientan kulturon pli ol tion, kion priskribas la opero.

TEATRO DE REVO

    La opero "Turandot" de fama itala komponisto Giacomo Puccini estis verkita en la 20-aj jaroj de tiu chi jarcento, kaj en la lastaj 70 jaroj ghi ofte aperis sur scenejo kiel okcidenta klasika opero. La rakonto pri china princino revigas entuziasmajn kaj ludemajn italojn pri la antikva orienta Chinio. Chi-foje ili volis realigi la revon de Puccini kaj ankau de si mem. La italaj artistoj konstruis la scenejon en la Imperiestra Palaco. Por tio ili longe planis. En 1993 kaj 1994 la Pekin-opera Teatro estis dufoje invitita al Italujo por prezenti la pekinan operon "Turandot". En la somero de 1997 du mastroj, Zubin Mehta kaj Zhang Yimou, renkontighis en Florenco por kunlaboro.

Nur kiam la opero venas al la hejmloko de la princino, la ludistoj povas ludi signifoplene.

    Zhang Yimou neniam rigardis la okcidentan operon antaue, kiel filma reghisoro li sentis premon, tamen li konis la vojon al sukceso. Li diris: "Ni devas respekti scenejan efekton de la opero kaj emfazi rigardindecon, por ke oni ne nur auskultu muzikon, sed ankau komprenu la enhavon."

SENDORMA NOKTO

    Zhang Yimou diris: "La opero estas verkita de italo, Chinio estas nur fono..."

    Malsame kiel la itala "Turandot", la china "Turandot" sur fono de Ming-dinastio (1368-1644) havas pli multe da chinaj karakteroj, ekz. tamburo kaj gongo. Zhang anstatauigis timigan koloron per romantika situacio kun amo kaj malamo. Tial Turandot farighis virino plena de amo. En la antikva palaco la ama opero ludata de la okcidentanoj elspiras antikvan orientan romantikecon.

    En la 2-hora prezentado audighis china popola kanto "Jasmena Floro".

    De la dua akto la opero eniris en kulminon. Turandot elmetis tri enigmojn, la lauta kantado de princo Calaf sonoris tra la palaco. Kiam levighis la klasika melodio "Sendorma nokto", venis kulmino. Antau tagigho la princino deklaris ke la princo nomighas "Amo". Malamo malaperis. Je la fino la spektantoj tondre aplaudis. La silentema Zubin Mehta diris, ke prezenti la operon en la Imperiestra Palaco estas lia plej granda honoro.

WEI MINGLUN KAJ LIA ChINA PRINCINO

    Zhang Yimou kun bedauro diris: "Kiom ajn ni donis chinajn ecojn al la opero, ghi restas okcidenta." Tamen fama china dramisto Wei Minglun forpelis la bedauron.

    Kiam "Turandot" de Zhang Yimou estis prezentata, "China princino Turandot" de Wei Minglun surscenighis. En 1993 Wei adaptis ghin al pekina opero, chi-foje ghi aperis en formo de Sichuan-a opero.

    La versio de Wei havas pli da chinaj karakteroj. Li opinias, ke ju pli ghi estas tia, des pli ghi estas viva. Tial lia "Turandot" pli atentas chinismon. Lia adapto pli konformas al la estetiko de chinoj, pli emfazas la rakonton mem. Tio igis la operon pli chinstila, pli teatra kaj pli Sichuan-stila. Kompare kun la okcidenta opero, Wei diris: "La okcidenta emfazas kanton, dum la Sichuan-a -- rakonton, la okcidenta estas grandioza, dum la Sichuan-a -- leghera kaj elvokiva." Wei donis al la opero pli profundan temon: postulata amo estas che vi.

    Septembre de 1998 la du operoj samtempe surscenighis, tio ghojigis la spektantojn. Kvankam multekostas la bileto, tamen "Turandot" de Zhang allogas ne nur alilandanojn, sed ankau chinojn; ankau tiu de Wei havas multajn spektantojn. Iutage oni forvendis 7000 biletojn je pli ol unu monato antau la prezentado.

    La spektantoj de du operoj diris: "Bonvenon, china princino!" Char la du princinoj estas chin-devenaj. Ili donas al chinoj shancon koni la mondon kaj al la mondo koni Chinion.