Maljuna
pentristo
Wu
Guanzhong havas manojn sunbrunajn kaj ostecajn kun multe da fendetoj,
kiuj ofte sangas pro lavado de farboj.
"Mi
timas maljunighon, sed ne morton. Mia sanstato estas malbona, sed
la spirito kaj pensado viglaj. Mia animstato ne harmonias al mia
fizika stato. Mi chagrenighas pro tio," diris tiu 83-jara pentristo.
Per la supraj vortoj la maljuna homo kun juna animstato tristigis
la auskultantojn.
Wu
maljunighis. Li tamen decidis bone fari du aferojn: Bonordigi siajn
kontentigajn verkojn kaj forbruligi la nekontentigajn. En la lastaj
jaroj li faris pentrajhojn kaj samtempe forbruligis la nekontentigajn.
Wu
estas ekscitita en farado de olepentrajhoj kaj chinstilaj pentrajhoj
kaj en skizado kaj verkado. Li similas al petolema knabo. Li diris:
"Miaj genaro kaj sango estas bonaj. Mi trinkis lakton de mia
patrino ghis pli ol 4-jarigho."
Du
decidoj en la vivo
En
la agho de 17 jaroj Wu Guanzhong deziris esti ingheniero, tial li
decidis lerni en politekniko, sed la belarta instituto elektris
lin kaj li kategorie decidis studi en belarta lernejo.
Post
13 jaroj, la sorto devigis lin fari alian decidon. En 1947 kiel
la plej eminenta lernanto li trapasis la ekzamenon por lerni en
Francio subvencie de la shtato. En Francio li studis 3 jarojn. Post
diplomigho li devis fari decidon, chu labori en Parizo au en Pekino.
Post pripensado li elektis Pekinon. Li diris, ke la artistoj sukcesos
nur en sia patrio.
En
30 jaroj li faris skizadon chie en la lando. Li noktis en simpla
gastejo, fishista kabano kaj kaduka templo. Li plenigis sian stomakon
per seka pano, trinkis riverakvon kaj portis chifonajn vestojn.
Li
plenumis la saman ole-pentrajhon ofte en pluraj lokoj. Tiam li mem
portis la skatolon kaj iafoje devis grimpi montopintojn per du manoj
por tie fari pentrajhon, kaj ech kiam li plenumis la pentrajhon
kaj la farboj ankorau ne sekighis, li devis malsupreniri. Iafoje
li forjhetis la skatolon kaj mem glitis de la montopinto samkiel
knabo.
Fine
de la 20-a jarcento li faris 3 pentrajhojn "Matena kaj vespera
krepuskoj", kiuj bone spegulas lian animstaton. Li diris: "Mi
preteratentis la matenrughon kaj ankau la sunon subirantan."
Sukcesaj
ekspozicioj
Marte
de 1992 en la Granda Brita Muzeo okazis ekspozicio de liaj pentrajhoj
titolita "Wu Guanzhong, china pentristo en la 20-a jarcento".
En tiu mondfama galerio unuafoje ghueblis solena ekspozicio de orienta
pentristo. Post la ekspozicio la muzeo konservis la grandan pentrajhon
de Wu Guanzhong "Paradizo de birdoj", kie Wu surskribis:
"La mondo estas paradizo de birdoj, sed ne troveblas paradizo
de la homoj." Wu estas idealisto, sed li ne povas krei realan
paradizon en la homa mondo. Per sia peniko li kreis fikcian paradizon.
Li pensis, ke ech cento da vivoj ne sufichas por tiu fikcia paradizo.
Novembre
de 1993 li realigis sian revon okazigi ekspozicion de pentrajhoj
en Parizo. En inauguro de la ekspozicio "China pentristo Wu
Guanzhong iras al la mondo - ekspozicio de liaj olepentrajhoj, tuchpentrajhoj
kaj skizoj" la urbestro de Parizo donis al li oran medalon
de Parizo. Francio, kiu iam nutris tiun chi artiston, honoris lin
per supera kultura titolo.
En
1999 la Kultura Ministerio de Chinio okazigis ekspozicion de 80
pentrajhoj de Wu Guanzhong en la China Belarta Domo.
Estimata
instruisto
Wu
Guanzhong instruis en la China Centra Belarta Instituto kaj arkitektura
fakultato de Qinghua-universitato kaj la China Centra Metiarta Instituto.
En 30 jaroj li dedichis sian grandan energion al instruado. Nun
chie en Chinio energie laboras liaj lernantoj. En la lernejoj li
lekciis chiam serioze. Chiuj liaj lernantoj amas lin. Li diris al
ili: "Kiam oni laboras per siaj manoj, li estas laborulo. Kiam
li laboras per siaj manoj kaj cerbo, li estas metiisto, kaj nur
kiam li laboras per la manoj, cerbo kaj animo kune, li estas artisto."
Li donis grandan atenton al pentrado per cerbo, koro kaj sentoj.
Li
opinias, ke en la instruado la universitato ne devas doni al siaj
studentoj nur manghajhojn, sed pafilon, por ke tiuj mem serchu chasajhojn.
Sub
lia gvidado la studentoj faris skizadon kaj kreadon. Por fari pentrajhojn
li ofte ne manghis nek trinkis en la tuta tago, kvazau li vivus
nur per fotosintezo. La studentoj amas kaj respektas lin. Li ne
volas esti shtatoficisto, nek richulo. Lia ambicio estas nur sur
la arta kampo. Ankau li amas siajn lernantojn. Li ofte vizitas ekspozicion
de junaj pentristoj, faras antauparolon kaj komentarion por tiaj
ekspozicioj. Li deziras, ke la lernantoj ne sin katenu je instruo
de la instruistoj nek sekvu snobecon, sed estu bravaj artistoj.
|