100 jaroj de la china olea pikturo

    La arta formo de la okcidenta olea pikturo eniris en Chinion antau 100 jaroj. Dank' al penado de kelke da generacioj de artistoj, la olea pikturo de Chinio havigis al si nacian karakteron.

    La olea pikturo de Chinio spertis 4 periodojn en sia disvolvigho:

Studento ( de Li Tiefu)

    La unua periodo:

    La unuaj 30 jaroj (ekde la fino de la 19-a jc. ghis la 20-aj jaroj de la 20-a jc.). Tiam Chinio estis en serchado de la artspeco de olea pikturo. En la fino de la 19-a jarcento olea pikturo eniris en Chinion. En tiu tempo pentristoj, kiuj lernis en Europo, revenis hejmen kaj komencis shanghi la chinan instrumetodon de europa pikturo lau la norma formo de beletra edukado de Europo. Tio finis la serchadon kaj provadon de la china instruado de europa pikturo.

    La reprezentanta pentristo de tiu periodo estis Li Tiefu. La de li pentritaj portretoj ne nur reprezentis la nivelon de la china olea pikturo en la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento, sed ankau povas reprezenti la nivelon de la portretopentrado de Chinio en la tuta jarcento.

Oldulo
(de Xu Beihong)
Apud rivero
(de Xu Beihong)
Fraulino en buduaro
(de Wei Tianlin)
Blanka peonio
(de Wei Tianlin)
Floroj kaj fruktoj
(de Pan Yuliang)
Melodio de koloroj
(de Wu Dayu)

    La dua periodo:

    De la 20-aj jaroj ghis 1950 estis periodo de kreskado kaj evoluado de la china olea pikturo. Grava frukto de tiu periodo estis starigho de la instrua sistemo de europa pikturo kaj formigho de loka karaktero de olea pikturo. Pentristoj lernintaj en Europo, Usono kaj Japanio revenis hejmen kaj farighis chefa forto en la beletra edukado kaj verkado de europa pikturo de Chinio. Pioniroj inter ili iniciatis kombinighon de olea pikturo kun la china socia vivo.

    Post la komenco de la Kontraujapana Rezistmilito en 1937, draste shanghigis la vivmaniero kaj la medio de arta verkado de la olepentristoj. La stilo de la chinaj olepentrajhoj turnighis de lirikeco kaj senzorgeco al seriozeco. Tiu turnigho fundamentis la spiritan inklinon de la china olea pikturo. En la lastaj 40-aj jaroj formighis la loka gusto de la china olea pikturo.

    La reprezentantaj pentristoj de tiu periodo estis tiuj, kiuj lernis eksterlande europan pikturon surbaze de bona klereco je la china kulturo, ekzemple Xu Beihong, Wei Tianlin, Pan Yuliang kaj Wu Dayu. Ili prenis renovigon de la china pikturo kiel sian mision. Xu Beihong kaj Lin Fengmian starigis kaj kompletigis la chinstilan edukan sistemon de europa pikturo.

Junulino en negho
(de Zhan Jianjun)
Sur altebenajho
(de Zhan Jianjun)
Qi Baishi
(de Wu Zuoren)
Tunela batalo
(de Luo Gongliu)
Konstruejo de la Hidroelektrejo Sanmenxia
(de Wu Zuoren)
Kazahhaj pashtistinoj (de Dong Xiwen)

    La tria periodo:

    1950-1978, periodo de starigo de unuecaj arta penso kaj arta stilo.

    Post la fondigho de la nova Chinio en 1949, la registaro forte subtenis tiun arton kaj aperis multaj talentaj pentristoj kun alta nivelo. Rigora fundamenta trejnado de skizo kulturis multajn pentristojn tre kapablajn en pentrado de homoj en realo. La verkoj estis interligitaj kun la revolucia batalo. Sed de la mezaj 60-aj jaroj la kreado de olea pikturo estis influita de la ultramaldekstra pensfluo.

    La reprezentantaj homoj estis Luo Gongliu, Zhan Jianjun, Wu Zuoren kaj Dong Xiwen.

    La kvara periodo:

    De 1978 ghis nun. En tiu periodo la china olea pikturo iris al multeco kaj personeco. Post ekpraktikado de la politiko de reformado kaj pordmalfermo, la nova medio ebligis al la pentristoj pli multe informighi pri la disvolvigho de eksterlanda pikturo.

    Post la 80-aj jaroj aperis multaj stiloj de olea pikturo, ke formighis du tendencoj, nome asimili au forjheti la europan klasikan tradicion, kritiki au imiti la modernan arton de la okcidento.

    La reprezentantaj pentristoj de tiu periodo estas Wu Guanzhong, Jin Shangyi kaj Luo Zhongli.

Montvilagho en Wuyi
(de Wu Guanzhong)
Anseroj en Taihu-lago
(de Wu Guanzhong)
Maljunulo de Yan'an
(de Luo Gongliu)
Mia patro
(de Luo Zhongli)
Doktoro
(de Jin Shangyi)