Qi
Baishi estis la plej fama majstro de chinstila pentrarto en la lastaj
100 jaroj. Juna, li estis neglektata en sia arta kariero. Sed en
sia maljuneco li ghuis grandan honoron. Li estis eminenta ankau
en poezio, kaligrafio, kaj sigelilogravurado. Liaj pentrajhoj portas
honestecon de kamparanoj kaj lia estetiko plachas kaj al eruditoj
kaj al popolanoj, kaj pro tio li farighis la plej fama pentristo.
De charpentisto
al majstra pentristo
Qi
Baishi naskighis en la 1-a de januaro de 1864, en malricha familio
en la sudo de Chinio. Li lernis malpli ol 1 jaron en privata lernejo.
Por helpi la familion en vivtenado, li kolektis brulajhojn kaj pashtis
bovojn. En sia maljuneco li faris sigelilon kun la titolo "Sonoriloportanto"
por memori la aferon en la knabeco: Liaj avino kaj patrino pendigis
sur lia kolo sonorileton por povi audi lian revenon jam de malproksime.
Du
aferoj en lia juneco ludis decidan rolon por lia kariero. La unua
estis tio, ke li eklernis lignogravuradon en la agho de 15 jaroj
kaj famighis en sia hejmloko en la agho de 20 jaroj pro la granda
talento en la arto. Kaj la dua estis lia eklerno de pentrarto en
la agho de 27 jaroj. Sed en tago li devis labori kaj li legis kaj
pentris nur en vespero. En tiu tempo li estis tre malricha kaj ofte
suferis de malsato. Por lerni pentrarton kaj gravuradon de sigelilo,
li koncentris sian tutan energion al tio kaj devis forlasi la profesion
de charpentisto. Li vivtenis sin per pentrado de portretoj kaj gravurado
de sigeliloj. Ghis la agho de 40 jaroj li neniam vojaghis aliloken,
kaj tio multe malhepis lian progreson en la pentrarto. Poste, kuraghigite
de amikoj, li vizitis multajn lokojn de Chinio, preskau duonon de
la lando. La imponaj pejzaghoj kaj richaj folkloroj multe larghigis
lian vidkampon.
Post
la agho de 60 jaroj li vivtenis sin per vendo de siaj pentrajhoj
en Pekino. Tiam li imitis la stilon de la fama pentristo Zhu Da
de la frua periodo de Qing-dinastio, sed la socio ne shatis tion.
Poste li lernis che tre fama pentristo Chen Shizeng. Li admonis
Qi, ke li shanghu sian stilon kaj kreu sian karakterizan stilon.
Dank' al la malegoisma helpo, Qi, jam 60-jara, multe penadis kaj
akiris impeton en sia pentrado kaj estis multe atentata de la socio.
Post
la fondigho de la nova Chinio la registaro multe honoris lin kreante
tre bonan medion por lia pentrado. En 1953 li estis honorita de
la shtato per la titolo "popola artisto" kaj elektita
prezidanto de la China Belartista Asocio. En 1955 li estis honorita
de la Monda Paca Konsilio per internacia paca premio.
Pentristo
de populara temo
Qi
Baishi estis vilaghano. Dum la tuta vivo li sopiris chion en la
hejmloko kaj multaj el liaj pentrajhoj kaj poemoj temas je lia rememoro
pri lia knabeco kaj chio en la hejmloko. Lia pentrajho kun la titolo
"Plado el fishetoj kaj lufoj" montras kvar lufojn kun
freshaj floroj kaj kelke da viglaj fishetoj. En peza koloro li pentris
la proksiman korbon kaj en malpeza koloro pladon kun tri saltantaj
fishetoj. Sur la pentrajho li skribis: "Nur kamparanoj povas
kompreni la guston de la plado el fishetoj kaj lufoj".
La
majstro rigardis pentradon malglata vojo plena de soleco. Sed dum
la tuta vivo li observis la principon kaj brile sukcesis pro tio.
De 1920 ghis 1929 li komplete sin donis al esplorado de pentrarto
por trovi artan vojon konvenan por si. Samtempe li multe penis en
gravurado de sigeliloj. Dum tiu tempo li faris pli ol 10 mil pentrajhojn
kaj gravuris pli ol 3 mil sigelilojn.
Li
pasigis sian maljunecon en Pekino, sed lia penso ofte haltis sur
rememoro pri lia knabeco. Li sopiris shpinradon sub vinbera pergolo,
kvakadon kaj birdan pepadon de la kamparo, flutadon de pashtoknabo,
plugiloj sub la hegho¡ Chion tion li reaperigis en siaj
pentrajhoj. Foje li renkontighis kun granda literatoro Lao She,
kiu verkis verson "Kvakado tra la kamparo devenas de monta
fonto" kaj petis lin pentri lau la verso. Qi Baishi cerbumis
du tagojn kaj fine solvis la problemon je la vorto fonto. Li ne
pentris ranojn, sed nur kelke da viglaj ranidoj en rojo. Tio vekas
imagon pri vido de ranoj kaj audo de ties kvakado. La pentrajho
estis eminenta verko en lia maljuneco.
Patriotismo,
sarkasmo kaj modesteco
La
maljunulo havis tre klarajn amon kaj malamon, kio profunde impresis
la homojn. Li varme amis la patrion kaj malamis agresantojn. Kiam
japanaj agresantoj okupis Pekinon, li rifuzis inviton de japanoj
engaghi lin kiel profesoro en belarta instituto. Li ech pendigis
anoncon, ke li rifuzas viziton de japanoj kaj naciperfiduloj. Lia
anonco cirkulis tra la tuta urbo kaj li estis alte respektata de
la publiko.
Li
klare enkorpigis siajn sentojn en pentrajhoj mokantaj militaristojn,
burokratojn, fipolitikistojn, komercistachojn k.s.
Li
chiam tenis naivecon kaj strebis al bela vivo. Fama aktorino Xin
Fengxia estis tre fama belulino. Kiam li unuafoje vidis shin, lia
rigardo estis najlita sur shi. Post certa tempo lia flegistino atentigis
lin: "Kial vi tiel fikse rigardas shin?" Kaj li montris
malagrablecon kun diro: "Mi jam estas sufiche maljuna, do kial
mi ne povas rigardi shin? Shi estas bela." Lia sincereco, honesteco
kaj naiveco favoris lin en verkado de tre interesaj kaj plachaj
pentrajhoj. En tia bagatelo oni povis koni lian personecon de honesteco,
senkashemo kaj humuro.
En
sia maljuneco la majstro estis rekonata de la mondo kaj vizitata
de personoj de politikaj kaj kulturaj rondoj de multaj landoj. Lia
domo estis tre malluksa kaj kaduka. Dank' al prizorgo de chefministro
Zhou Enlai, la pekina registaro disponigis al li grandan domon.
Chefministro Zhou pririgardis la domon kaj bonvenigis la majstron
en la novan domon. Sed la majstro ne povis kutimighi al la nova
loghejo kaj petegis loghi en la malnova domo. Kaj chefministro Zhou
akompanis lin al lia antaua loghejo. Septembre de 1957 la majstro
forpasis en tiu domo, en la agho de 93 jaroj.
|