 En
la pentrista rondo de Chinio antau chirkau 50 jaroj cirkulis la
diro, ke Zhang Daqian estas la plej eminenta pentristo en la sudo
kaj Qi Baishi - en la nordo.
Zhang
Daqian naskighis en Sichuan-provinco, en 1901. En sia knabeco, influate
de la patrino kaj frato talentaj en petrarto, li lernis poemon,
kaligrafion kaj pentrarton che famaj erudiciuloj. Li kopiadis skribajhojn
de antikvaj majstraj kaligrafoj, turismis en multaj lokoj kaj rigardis
la naturon sia instruisto de pentrarto. Post diligenta lernado li
multe sukcesis en pentrarto. Li estis mondfama majstro de la chinstila
pentrarto. Li vizitis Qi Baishi, Xu Beihong, Huang Binhong kaj Picasso
por reciproki sperton de la arto. Ne nur en pentrarto, li estis
eminenta ankau en poemo, teatro, kaligrafio kaj sigelilogravurado.
Vagado kaj
esplorado
Zhang
Daqian devenis de richa familio, kaj en la agho de pli ol 20 jaroj
lia patro donis al li monon, ke li studu en Japanio. Reveninte hejmlanden,
li studis budhismon. En 1932 li transloghighis en faman klasikan
ghardenon de Suzhou por sin doni ekskluzive al pentrarto. De 1940
li vivis du kaj duonan jarojn en Dunhuang. Tie li registris la budhajn
kavernojn kaj kopiadis la freskojn en la kavernoj. En Dunhuang li
vivis kiel ermito, fordankinte chies viziton, kaj kulturis legomojn
kaj bredis anserojn por sia vivtenado.
En
1948 li transloghighis en Hongkong kaj poste migris al Hindio, Francio,
Brazilo, Usono kaj Hispanio. En Hispanio li vizitis Picasso kaj
profunde perceptis la diferencojn inter la orienta kaj okcidenta
kulturoj. Picasso montris al li pentrajhojn de Qi Baishi, kiujn
li konservis, kaj multe laudis la chinstilan pentrarton. Li multe
miris, ke Zhang Daqian tre bone pentras, sed ankorau lernas. Li
opiniis, ke li pentras ne pli bone ol Qi Baishi kaj Zhang Daqian.
En
1978 Zhang Daqian transloghighis al Taiwan kaj forpasis tie en aprilo
de 1984, en la agho de 84 jaroj. Lia loghejo en Taiwan nun estas
muzeo.
Zhang
neniam chesis lerni dum sia vivo. Li asimilis la fortajhojn de fresko,
erudiciula pentrajho, kortega pentrajho kaj folklora arto, kaj pro
tio chiuj liaj pentrajhoj pri homoj, pejzaghoj, floroj kaj bridoj
estas majstrajhoj.
Mezagha
Zhang multe kopiis majstrajhojn de antikvuloj kaj studis chiujn
majstrojn en la 16 jarcentoj kaj posedis preskau chiujn metodojn
de la chinstila pentrarto.
Ne pentri
plu tigron
 Frato
de Zhang Daqian tre bone pentris tigron. Li ofte pentris tigron
kaj Zhang Daqian aldonis fonon. Fakte ankau Zhang Daqian lertis
en pentrado de tigro, sed li malofte faris tion. Foje oni akiris
lian pentrajhon pri tigro, kiun li faris post drinkado. Informighinte
pri tio, multaj venis peti lin pentri tigron kontrau altega honorario.
Li tre bedauris timante, ke lia pentrajho de tigro estos pli shatata
ol tiu de lia frato, kvankam lia frato ghuis renomon pro la pentrado
de tigro. Lia frato neniom ofendighis de tio kaj multe laudis lin
kaj aldonis kaligrafajhon sur lia pentrajho. Sed Zhang Daqian ne
pardonis sin. Li estis drinkema, sed li jhuris abstini de drinkado
kaj pentrado de tigro. Kaj li fidele plenumis la jhuron.
En
juneco li ellernis ludi maghangon, sed ne ofte ludis che la komenco.
Sed poste li pli kaj pli absorbighis en tiu ludo. Foje li estis
insidita, ke li forludis la hereditan netakseble valoran trezoron.
Lia patrino volis rigardi la trezoron che la morto, sed li nenion
povis fari. Lia bona amiko informighis pri tio, reachetis la trezoron
kontrau grandega sumo da mono kaj redonis ghin al Zhang Daqian.
De tio Zhang Daqian jhuris neniam plu viziti hazardludejon kaj rigore
postulis la posteulojn, ke neniu el ili vizitu hazardludejon, alie
tiu estos eksigita de la familio.
Valorega
ekrano kun pentrajhoj de lotuso
 En
la 28-a de oktobro de 2002 sesklapa ekrano kun pentrajhoj de cinabra
lotuso de Zhang Daqian estis aukcie achetita de privata kolektanto
je prezo de 20 220 mil Hongkong-aj dolaroj. Tio estas la plej alta
prezo en la historio de aukcio de modernaj pentrajhoj de Chinio.
La ekrano altas 168 cm. kaj longas 369 cm. Ghi estis pentrita de
Zhang en lia agho de 77 jaroj, en marto de 1975, en lia loghejo
en Kalifornio de Usono. Tiutempe li jam atingis la kulminon en sia
pentrarto. La ekrano el ora sateno estis mendita al japana butiko
kaj kostis 20 mil usonajn dolarojn.
Kiam
li pentris sur la ekrano, li suferis de malsano. Kaj krome la ekrano
estis granda kaj malfacile movebla, tial la pentrado sur ekrano
estis multe pli malfacila ol sur papero. Pentrante li devis au stari
au kauri, kaj tio estis ekstreme granda provo por lia pentrarto.
Li pentradis tra la tuta monato.
Li
ne faris skizan desegnon sur la ekrano kaj pentris tute libere.
En la mezo de la pentrajho estas transversa tigo kaj dekstre estas
du folioj, unu rekte staranta kaj la alia iom klinita. La pentrajho
estis eksponita en Hongkong, Taiwan, Seulo kaj Vashingtono kaj rikoltis
altegan takson.
Protekti
shtatan trezoron
 Dum
sia tuta vivo Zhang Daqian kolektis antikvajn pentrajhojn kaj kaligrafajhojn
kaj tre amis ilin. Li ne vendis ilin al chinoj nek al fremdlandanoj,
malgrau ke ili proponis tre altan pagon. Sed en 1951 li surprizis
la publikon per sia decido: vendi tri netakseble valorajn pentrajhojn
ne al fremdlandanoj nek al la Hongkong-a merkato de antikvajhoj.
Inter la tri pentrajhoj estis la pentrajho sub la titolo "Nokta
festeno de Han Xizai" el la Posta Tang-dinastio (923-936).
Fine li vendis la tri pentrajhojn al sia bona amiko je prezo ech
pli malalta ol tiu de ordinara antikva pentrajho en la merkato de
Hongkong. La prezo de la supre menciita pentrajho estis nur 20 mil
usonaj dolaroj. Lia faro surprizis kaj mirigis la socion.
La
pentrajho "Nokta festeno de Han Xizai" estis achetita
de Zhang Daqian en 1933 kontrau alta prezo. Li plej shatis tiun
pentrajhon. Sed kial li volonte vendis ghin je malalta prezo? La
enigmo estis solvita post la forpaso de Zhang: Li migris eksterlanden,
sed li timis, ke la trezoraj antikvajhoj restos eksterlande post
lia forpaso kaj li estos riprochata de la nacio. Tial li decidis
vendi la pentrajhojn per speciala maniero en Chinio. Chefministro
Zhou Enlai informighis pri la afero kaj sendis specialistojn al
Hongkong kaj reachetis la tri pentrajhojn de la amiko de Zhang je
la prezo, kontrau kiu li achetis de Zhang Daqian.
|