China artisto kaj edukisto Qi Gong

de CONG XIANSHENG

    S-ro Qi Gong estas fama china moderna kaligrafo, pentristo kaj multe respektata profesoro de la Pekina Normala Universitato.

Vivo de artisto kaj edukisto

    S-ro Qi Gong estas kaligrafo havanta specialan komprenon pri kaligrafio kaj kontribuon al tiu arto. Li multe atentis stelean gravuradon, sed pli skribadon. Li ripetade akcentis, ke tranchilo kaj peniko estas malsamaj instrumentoj, sekve la efikoj estas malsamaj.

    Oni kutime opinias, ke kopiado de antikvaj skribajhoj estas farenda nur por novicoj, sed s-ro Qi Gong neniam chesis en kopiado. Li kopias verkojn de antikvuloj por percepti la profundan internon de la famaj verkoj. Tial liaj kaligrafajhoj entenas stilojn de multaj majstraj kaligrafoj kaj ankau havas sian propran guston.

    Li lernis pentrarton deinfanece kaj multe penis en tio. Li pentris pejzaghon, bambuon, orkideon, vinberon k.a., kiuj havas tradician guston kiel liaj kaligrafajhoj. Lia sukceso de pentrarto devenis de lia profunda kulturo pri la antikva pentrarto kaj de lia filozofa kompreno pri la tradicia chinstila pentrarto.

    Liaj poemoj estas plenaj de lia observado de la mondo, pripenso de la homa vivo, esplorado pri arto kaj profunda analizo pri lia interna mondo.

    S-ro Qi Gong brile sukcesis en poezio, kaligrafio kaj pentrado, sed ili ne estas lia chefa okupo.Li estas profesoro de klasika literaturo kaj china lingvo. Li esploras antikvajn literaturajhojn, historiologion, lingvistikon, klasikajhojn kaj budhismon. Li multe verkis pri tiuj fakoj.

    Li faris glosaron por la romano "Rughdoma Songho".

Persono ordinara kaj simpla

    La virto de s-ro Qi Gong estas multe laudata. Li tenas sin ekster banala konduto kaj malestimas profitemon kaj ne strebas al famigho.

    Kiam li famighis, multaj imitis liajn verkojn por vendi. Kaj oni demandis lin, kiel oni povas distingi verajn disde la falsajhoj. Li respondis: "Verkoj pene faritaj estas falsaj, kaj la malbone faritaj estas veraj." Oni konsilis al li puni la falsigantojn, sed li malkonsentis. Li diris, ke li ne volas malsatigi la falsigintojn. La diro ne konformas al protekto de proprieto de intelekto, sed aliflanke ghi montris lian humanecon.

    Lia amata edzino forpasis antau pli ol 20 jaroj. Li diris: "Ni kune spertis malfacilajn tagojn, sed shi ne dividis kun mi la felichan vivon. Ju pli bona estas mia vivo, des pli malbona estas mia humoro. Mi trovas trankvilighon nur en pena laborado." Tial li chiutage laboras ghis profunda nokto.

    S-ro Qi Gong neniam forgesas sian instruiston. Por memorigi sian instruiston, li vendis siajn kaligrafajhojn kaj pentrajhojn kaj fondis per la enspezo fonduson titolitan per Liyun, la nomo de la legochambro de lia instruisto. Lia humileco estas multe laudata de la publiko.