Ksilografio
estas arto fari pentrajhon presitan per ligna, shtona, liana, kupra
au zinka plato kun desegno gravurita per tranchilo au korodita de
kemiajho. En Chinio oni kutime uzis lignan platon, tial oni nomas
tian pentrajhon ankau lignogravurajho.
La
tradicia ksilografio de Chinio havas historion de pli ol 1000 jaroj.
Nun oni povas vidi la unuapaghan bildon de la sutro "Vajro"
presitan en la 868-a jaro. En Tang-dinastio (618-907) furoris ksilografio,
ke
oni uzis la teknikon por presi bildojn de budhoj, unuapaghajn bildojn
kaj ilustrajhojn de sutroj. En la postaj dinastioj ksilografio pli
kaj pli prosperighis. La dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911)
estis la plej prospera periodo por ksilografio. Kaj tiam aperis
unuopaj ksilografajhoj. En Ming-dinastio oni presis "Bildaro
de Shizhuzhai", kaj en Qing-dinastio oni presis "Ilustrajhoj
por la romano 'Che Akvorando' " de Chen Hongshou. Kaj la ksilografajhoj
ekhavis multajn kolorojn. Kaj tiam aperis popolaj ksilografajhoj
en Tianjin (unu el la plej grandaj urboj de Chinio, chirkau 130
km. sudoriente de Pekino), Suzhou (turisma urbo 90 km. okcidente
de Shanhajo), Wuqiang (100 km. sude de Pekino), Fengxiang (proksime
de Xi'an) k.a.
En
Yuan-dinastio (1206-1368) aperis ksilografajhoj en cinabra kaj nigra
koloroj, ekzemple la ilustrajho "Fungo Lingzhi" en la
"Glosaro de Vajra-praminaparamita-sutro" farita de bonzo
Sicong. Ksilografio de Yuan-dinastio estis pli sukcesa ol tiu de
Song-dinastio kaj pavimis la vojon por la furoro de ksilografio
de Ming-dinastio.
Evoluo
de ksilografio de Ming-dinastio havis du periodojn. En la unua periodo
la tendenco de multigho de temoj pli evidentighis, sed ksilografajhoj
por budhismo ankorau konsistigis la chefan parton. Post la meza
periodo de Ming-dinastio, disvolvighis la urba ekonomio, richighis
la sociaj materialoj kaj progresis la urbana kulturo. Por konformighi
al la apreca kutimo de la urbana klaso, ekfuroris ksilografiaj ilustrajhoj
por dramoj kaj noveloj, kaj tiuj ilustrajhoj iom post iom anstatauis
tiujn kun budhisma temo. Ksilografajhoj de tiu periodo superis tiujn
de la antaua dinastio kaj en temo kaj en teknologio kaj en kopinombro.
La
dua periodo de la evoluado de la china ksilografio estis en la lastaj
jardekoj de la dinastio, ne longa, sed tre prospera.
Jinling
(la nuna Nankino) estis la politika, ekonomia kaj kultura centro
en la sudo de la dinastio. Tie prospera estis presado. Tiam tie
estis 93 libropresejoj. Parto el ili okupighis chefe pri presado
de ilustrajhoj de antikvaj dramoj. Menciindaj estis la gravuristoj
de Anhui-provinco. Ilia distingigha tekniko kaj originala stilo
estis multe imitataj tra la tuta lando, kio progresigis la chiuflankan
altighon de la nivelo de ksilografio.
En
la posta periodo de Ming-dinastio Wu Faxiang kaj Hu Zhengyan presis
"Klasika bildaro de Luoxuan", "Kaligrafio kaj bildaro
de Shizhuzhai" kaj "Bildaro de Shizhuzhai". Tiuj
tri albumoj markis la kulminon de kolora ksilografio. Eldonisto
Min Qiji presis 5-voluman "Okcidenta chambro". La gravurado
de la shablonoj estis laudinda, kaj kolornuancoj estis richaj. "La
Okcidenta chambro" estis majstre strukturita, la bildoj donas
tre fortan projektan senton. La ora tempo de ksilografio de la posta
periodo de Ming-dinastio estas periodo, en kiu kolora plurfoja presado
de ksilografio iris al maturigho.
Ksilografio
de la unua periodo de Qing-dinastio heredis la tradicion de Ming-dinastio
kaj en tiu periodo aperis multaj elstaraj verkoj. Ekzemple "Lisao"
kaj "Paca pejzagho" de pentristo Xiao Yuncong, "Plugado
kaj teksado" pentrita de Jiao Bingzhen kaj gravurita de Zhu
Gui kaj Mei Yufeng, kaj "Impona ceremonio" pentrita de
Song Junye kaj Wang Yuanqi kaj gravurita de Zhu Gui. Tiuj verkoj
estis kreitaj chefe por la kortego, kaj la laboro estis granda,
pentrado kaj gravurado delikataj, sed la arta nivelo estis malpli
alta ol tiu de verkoj de Ming-dinastio.
Post
la regperiodo Qianlong (1736-1796) depresiighis libroeldonado, sed
disvolvighis la popola ksilografia novjara bildo kaj trovis shaton
de la popolo. Tio transfuzis freshan sangon en ksilografion.
Ksilografia
novjara bildo fakte aperis en urboj kaj kamparo jam en Song-dinastio
(960-1279). La ksilografiaj novjaraj bildoj havas nigran, rughan,
verdan, flavan, purpuran, bluan kaj aliajn kolorojn. La dekora efekto
estas lakona, sed peza. Vaste dislokighas ksilografiaj novjaraj
bildoj. La plej famaj produktejoj de ksilografiaj novjaraj bildoj
estas Yangjiabu de Shandong-provinco, Yangliuqing kaj Wuqiang de
Hebei-provinco, Taohuawu de Suzhou de Jiangsu-provinco, Tantou de
Hunan-provinco kaj Mianzhu de Sichuan-provinco.
La
temo de ksilografia novjara bildo estas tre vasta, la enhavo tre
richa, la esprima formo simpla, dum la etoso de la bildo varma,
konforme al la sento kaj estetika postulo de la vasta popolo, tial
la bildo enprofundighis en chiujn angulojn de la urboj kaj kamparo
de Chinio.
Chirkau
la fino de Qing-dinastio, litografio enkondukighis en Chinion kaj
litografia novjara bildo aperis unue en Tianjin. Pli poste enkondukighis
ankau tipografio, ofseto k.a. avangardaj teknologioj, kaj presejoj
en Tianjin, Shanhajo, Kantono k.a. lokoj alprenis tiujn novajn teknologiojn,
sekve depresiighis la tradicia ksilografio de Chinio.
|