Aprecante
pentrajhojn de Jiang Hui, oni sentas, ke ili aprecas kvazau poemojn.
En shiaj pentrajhoj, chu la naturo, chu la kaduka parto de la Granda
Muro, chu montvaloj, chu pluganta kamparano kaj shpinanta avino, ech
arbareto, pajlostako au vojeto, senescepte elspiras la etoson de chiutaga
vivo.
|
|
|
Jen mia nepo
|
Infano de Shandong
|
Knabineto sur pajlostako
|
Shi
estas sentema en la pikturo, sed ne ekstrema. Tio estas la trajto
de shiaj pentrajhoj, kaj ankau shia karaktero.
 |
La
Granda Muro
|
La
pentrajhoj de Jiang Hui havas pezajn kaj buntajn kolorojn, kaj ankau
la klarecon de akvarelo. Shi longtempe faris skizadon kaj plejparto
de shiaj pentrajhoj montras la aspekton de la kamparo de la provincoj
Shandong kaj Henan.
Jiang
Hui estas lerta en uzo de koloroj helaj kaj nehelaj, pezaj kaj nepezaj.
Shi lertas apliki diversajn metodojn por esprimi karakterojn de
malsamaj personoj.
 |
Autuno
|
"Jen
mia nepo" estas reprezentanta verko de Jiang Hui. En la china
kamparo oni preferas havi filon al filino. Jiang Hui bone scias
la moron kaj trafe montras la temon per sia pentrajho. Rigardante
tiun pentrajhon, oni facile havas imagon pri la jena sceno:
Avino
portas bebon en la sino. Oni demandas shin, kiun shi portas, kaj
la avino respondas en ghojo, ke tiu estas shia nepo. Che sia respondo
shi rapide malfermas la pantalonfendon de la bebo kaj montras ghian
seksilon. Sur la sulkoplena vizagho de la avino legighas felicho.
Malantau shi estas verda monto kaj rivero karesataj de varma suno.
|
|
|
Apud rivero
|
La tero
|
Rivereto ekster la vilagho
|
Ankau
"Infano de Shandong" estas unu el la centoj da folkloraj
pentrajhoj de Jiang Hui. En la pentrajho estas knabeto en tigrokapa
chapo kaj tigrokapaj shuoj. En iuj lokoj de la china kamparo kamparanoj
faras por infanoj chapon kaj shuojn en formo de tigra kapo. La pentrajho
fidele montras la popolajn vestojn. Miaj fremdlandaj amikoj ofte
demandas min, kial chinaj infanoj shatas porti tigrokapan chapon.
Kaj mi respondas: "Tigro estas la plej forta inter la bestoj,
dum homo estas la mastro de la mondo, kaj oni esperas, ke la infano
farighos forta kiel tigro. Tio estas simbolo de nia china nacio."
"Knabineto
sur pajlostako" estas varmkolora pentrajho montranta autunan
tagon. En la pentrajho knabino sidas sur pajlostako, portante flavan
veston, rughan pantalonon kaj florajn shuojn. En shia mano estas
maizospadiko.
Jiang
Hui faris centojn da olepentrajhoj kaj nun shi estas en plej prospera
periodo de sia pentrado. Ni esperas, ke shi dedichos pli multe da
bonaj pentrajhoj.
|