Ksilografo Chen Qi kaj liaj verkoj

de PENG DE

     En Chinio multaj artistoj sin okupis pri ksilografio kaj ilia penado multe gravigis la chinan ksilografion en la historio de la moderna arto. Chen Qi estas unu el ili.

    Chen Qi loghas en Nankino. Funkciante kiel direktoro de filio de la Nankina Arta Instituto, li estas studanta pedagogio-psikologion en la Nankina Arta Instituto por doktorigho. Lia kontribuo al la china ksilografio estas tio, ke li dighitigis la chinan tradician kulturon per la moderna koncepto.

Retrorigardo al la historia kulturo

     Retrorigardante la historian kulturon, Chen Qi ekhavis la impulson kaj entuziasmon por kreado celanta serchi la perditan antikvecon. Fine de la 80-aj jaroj kaj komence de la 90-aj jaroj li faris verkoseriojn "Mebloj de Ming-dinastio", "Antikvaj chin-oj (antikva muzikilo kun 7 kordoj)" kaj "Bludesegnaj bovloj de Tang-dinastio". Por apreci tiujn ksilografajhojn kun simpa strukturo kaj lakona lingvo, oni ne devas halti che la superklasa realisma plastiko kaj malfacila presarto, alie ili ne povas percepti la guston de la china antikva kulturo el la kultura interno. En la alia verkoserio "24 sunperiodoj" la autoro volas esprimi per la animo kaj okuloj de nuntempulo la ajhojn de la antikva civilizacio, kiuj restos eternaj ech en la nuna epoko.

Delikata farado

     Delikateco de la ksilografajhoj de Chen Qi estas karaktero plej shatata de la rigardantoj kaj admirata de la kolegoj. La preciza manovro je maldikaj linioj, la rafinado de la nigra, blanka kaj griza koloroj, la rigora superrego de akvo, la trafa esprimo de ritmo kaj la akcento de faksimila efiko de vejnoj de ligno, chiuj surprizis la rigardantojn. Estiminda estas tio, ke Chen Qi akcentas sed ne superstichas teknikon. En la proceso de resumado pri si mem kaj kreado de la serio "Lotuso", li vere kreis honestan spiritan mondon "nobelecan kaj senpolvan". Lia strebado en liaj freshdataj verkoj "Ekspliko de tempo kaj spaco" kaj "Ekspliko de ekzisto" estis pliapashe altigita.

Ekspliko pri mania shato al lotuso

    "El shlimo kreskas, sed la purecon retenas", chinoj shatas laudi lotuson per tiu klasika diro.

    Lotuso estas ofte kunligata kun budhismo. La paradizo de budhismo estas nomata ankau lotusa mondo.

    En Chinio oni shatas personigi lotuson. Jam antau enkondukigho de budhismo en Chinion, lotuso estis pli shatata de chinoj ol peonio, umeo, orkideo kaj krizantemo. En vortaro "Er-Ya" antau 2700 jaroj oni povas trovi paragrafojn por lotuso. Wang Anshi, fama politikisto, literaturisto kaj pensulo de Song-dinastio (960-1279), detale eksplikis la signifon de lotuso en "Er-Ya". Li Shizhen, farmaciisto de Ming-dinastio (1368-1644), detale priskribis lotuson en sia verko "Bencao Gangmu (Protokolo de Medicinaj Drogoj)". La taoisma monto Huashan estas alinomata Lotusa Monto.

    Che la fino de la 20-a jarcento Chen Qi pentris nur blankajn lotusojn. Kredeble la autoro enkorpigis sian ideologion. La pentrajho "Lotuso - n-ro 16" havas grandan formaton. La autoro pushis la faradon de la pentrajho al senmanka nivelo. Tio postulas grandan lertecon kaj firman volon. La eksterordinara grandeco de la pentrajho ekscitas la vidadon kaj elstarigas la sugeston de la verko, nome simbolecon de klarigo de la okuloj kaj kvietigo de la koro. La pentrarto de Chen Qi estas milda, delikata kaj fajna, kaj iom virineska. Sed la granda formato faris la pentrajhon impona kaj majesta. La du kontrastaj karakteroj en la sama verko estigis apartan efikon. Tio pli forte montrighas en la serio "Papilio en songho".

Ekspliko pri "Papilio en songho"

     "Papilio en songho" estis rakonto antau 2300 jaroj: china filozofo Zhuangzi songhis, ke li farighis papilio. Vekighinte li konfuzighis: chu Zhuangzi farighis papilio au papilio farighis Zhuangzi?

    La pentrajho "Papilio en songho" de Chen Qi konsistas el mansigelo de budho, pejzagha pentrajho de Ni Zan kaj papilio kun la vizagho de Chen Qi. La verko ne reaperigas, sed teksas songhon.

    Ni Zan estis poeto de Yuan-dinastio (1206-1368). Li neniam partoprenis en shtata ekzameno por oficistigho. Mezaghe li ensorbighis en la doktrinoj de Laozi kaj Zhuangzi. Tiam la socio estis malpaca kaj Ni Zan sin turnis al budhismo. Post la agho de 50 jaroj li ermitighis che Taihu-lago. Li estis purema. Liaj mantukoj, vestoj, shtrumpoj k.s. estis parfumitaj. Konforme al lia vivstilo, liaj pentrajhoj estis tre klaraj kaj malfacile imiteblaj. Same la reprezentantaj verkoj de Chen Qi estas klaraj kaj subtilaj.

    La budha mansigelo en la pentrajhoj de Chen Qi pli multe estas simbola, sed ne preciza. Char li chiam pentris nur unu manon, dum budha mansigelo konsistas el dek fingroj de du manoj. Mansigelo aludas la transan bordon, dum la papilio - la autoron mem. La pejzaghaj pentrajhoj de Ni Zan simbolas la nehoman mondon. La papilio, la pejzagho kaj la mansigelo miksighis en unu tuton. La papilio en la songho estas soleca, la pejzagho de Ni Zan estas vanta, kaj la mansigelo antaudiras, ke ambau estos vakaj. Sed la nuna stato de Chen Qi montras, ke li ne ermitighos. Do chu li esprimas la homan konfuzighon pro la kolizio de la sendependa spirito kun la modo? Chu por esprimi vagadon inter la nuntempa malordo kaj pura idealo?

    Papilio kaj lotuso en la china folkloro estas enkorpigho de amo. Rugha lotuso simbolas la hontan parton de virino au prostituitinon. Duobla lotuso simbolas amon, kaj lotusa saketo ludas la rolon de atestajho de amo. Papilio simbolas frivolan viron kaj amoperfidulon, kaj papilio inter floroj simbolas geighon. Ili estis nur malgranda distra temo en la piktura historio de Chinio kaj estis severe kritikataj kiel "luksajhetoj senambiciigantaj la aprecantojn". Sed en la verkoj de Chen Qi ambau montris profundan penson. Enkorpigi en tradicia temo novan penson, jen kial la verkoj de Chen Qi estas atentataj.