Shtona skulpturo de Han-dinastio

    Shtona skulpturo de Chinio havas longan historion. Shtonaj kavernoj kun gravuritaj figuroj, gravuritaj shtonoj, gravuritaj steleoj, gravuritaj balustradoj en antikvaj konstruajhoj... troveblas chie en Chinio. Gravuritaj shtonoj estas ornamajhoj en temploj, hipogeoj k.a. Tiu artospeco aperis en la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K - 25 p.K.) kaj furoris en la Orienta Han-dinastio (25-220).

    Gravurita shtono estas artformo kombinita el pentrarto kaj skulpturo kaj montranta historiajn famulojn, feojn, socian produktadon kaj popolan vivon. Ghi okupas gravan lokon en la belarta historio de Chinio.

Galerio de Gravuritaj Shtonoj en Xuzhou

     La Galerio de Gravuritaj Shtonoj en Xuzhou en Jiangsu-provicno havas plank-areon de 2000 kvadrataj metroj kaj ekspozicias ekskluzive gravuritajn shtonojn trovitajn en Xuzhou kaj ghia chirkauajho. Ghi estas la plej granda el la samspecaj muzeoj.

    En la Okcidenta kaj Orienta Han-dinastioj Xuzhou estis feudo de Chu-regno kaj Pengcheng-regno, kaj tie vivis posteuloj de nobeloj. Dum sia vivo ili jam komencis konstrui por si hipogeon, kultejon k.a. Dum konstruado oni multe gravuris shtonajn blokojn kaj kolonojn je diversaj figuroj. Poste ankau ordinaraj civitanoj imitis ilin kaj la arto furoris en la loko.

    En Xuzhou oni trovis sume 500 gravuritajn shtonojn, kaj 300 el ili estas koservataj en la galerio. Kredeble pli multaj gravuritaj shtonoj trovighas inter la popolo. Tiuj gravuritaj shtonoj temas pri legendo, historia evento, socia vivo, rajd-ekskurso, chasado, plugado, teksado, dio, diablo ktp.

    Sendube antikvuloj timis morton kaj esperis, ke post sia morto ili ankorau povos vivi kune kun la vivantaj familianoj, tial ili aranghis sian hipogeon lau la reala vivo.

Arto de gravurita shtono en norda Shaanxi-provinco

     Gravurita shtono aperis ankau sur la Loesa Altebenajho en norda Shaanxi-provinco. Kompare kun tiuj eksponataj en la galerio de Xuzhou, la gravuritaj shtonoj de Shaanxi estas krudaj.

    En la antikveco norda Shaanxi estis grava garnizonejo kun strategia signifo. En Han-dinastio la loko farighis nepra pasejo de komercistoj kaj diplomatoj. Tiam la regantoj alte taksis konfuceanismon kaj akcentis respekton al gepatroj kaj amon inter fratoj, kaj dank' al tio la tuta socio kutimighis al luksa sepultado por homoj. Krome la prospera ekonomio donis potencan materian bazon por luksa sepultado. Krome en la loko estis abundo da shtonaj minejoj, do oni komencis gravure beligi la murojn de hipogeo kaj la faro disvastighis en la loko.

    Gravurajhoj sur shtonoj temas pri reala vivo, legendo, mito, naturaj pejzaghoj k.a. Pere de la gravuritaj shtonoj oni povas koni terkulturadon, chasadon, vojaghon, pashtadon, festenadon k.a.

    La eksponataj gravuritaj shtonoj en la Galerio de Shtonskulptura Arto en Xi'an surhavas kradojn, kaj en chiu krado estas sceno pri unu rakonto au legendo. En la bildoj oni vidas imponan karavanon, intensan chasadon, teruritajn bestojn, oficistojn kun serioza mieno... La kradoj ne estas absolute katenaj: ofte au maniko, au korno au piedo de besto, au io alia etendighas ekster la kradon, kio multe vigligis la scenon.